Jump to content

News


News about EAB and our publishing activities, new items and offers in our shop, and other things of interest

External

Marjorie Boulton featured on Austrian TV

In the year of her centenary (she was born on 7 May 1924) the outstanding Esperanto poet Marjorie Boulton was mentioned in a report on the Austrian programme Österreichischer Rundfunk. She was presented by Bernhard Tuider, of the Austrian National Library's Esperanto Museum.

 


Tim

Courses & Events

Studa Semajnfino: 6-7 April 2024

After a successful debut in Cambridge on October, we're running our second Studa Semajnfino, a FREE weekend series of classes. This time we'll be in the leafy outskirts of Birmingham in April!

image.jpegOur Studa Semajnfino events feature sessions geared towards new learners, intermediate learners, and even people who are on their way to functional fluency. We've invited some experienced Esperanto teachers to contribute to the programme, making sure you're in good hands.

You can find details about the event, including some of what's on offer, here. That page contains a link to a sign-up form.

When
Saturday 6 April, starting from 10:00, finishing in the early evening. We'll reconvene on Sunday 7 April at 10:00, finishing around 18:00.

Where
The Edgbaston Park Hotel and Conference Centre, 53 Edgbaston Park Road, Birmingham, B15 2RS. You can get to it easily from Birmingham New Street station; several trains leave an hour for University, the nearest stop.

What do I get?

  • Free teaching and activities in a relaxed, friendly environment.
  • Refreshments during the day.
  • An opportunity to buy books.

What don't I get?

  • Meals. We'll track those down for ourselves.
  • Accommodation. The venue is also a hotel. Otherwise, there are plenty of hotels in nearby Birmingham, a short train ride away.

Who is the Studa Semajnfino for?
People who have started learning Esperanto (for example, via Duolingo or using Complete Esperanto) all the way up to people who are fairly good but not yet at the stage of being fully conversational.

Who isn't it for?
People who haven't yet started learning Esperanto or people who are already experienced, fluent speakers. Sorry!

What if I need help with travel and accommodation costs?
Drop us a line using the contact form before the event, or tick the box on the sign-up form which says that you would appreciate some financial help! EAB does offer educational grants to people resident in the UK so you might well be able to access some support.

Details and link to the sign-up form


Tim

Courses & Events

Aliĝu al la Brita Kongreso de Esperanto 2024!

Eblas nun aliĝi al la Brita Kongreso, kiun ni okazigos ĉi-jare, memore al Marjorie Boulton, kiu studis tie kaj pasigis la lastajn 46 jarojn de sia vivo tie. 

1.jpg.7af86a8be1fd6215da6aced83be4250e.j

Ĝi okazos en du proksimaj kongresejoj: Somerville College kaj St Anne's College, Oksfordo, 3–5-an de majo 2024.

Vi estos en amika etoso en spacplena prelego-ĉambro, kun refreŝigaĵoj surloke. Ĉeestos gastprelegantoj invititaj veni el transmare, kaj pluraj aliaj prezentantoj.

Vendredo:

  • La programo komenciĝos je la 15:00 en la Flora Anderson Hall de Somerville College.
  • Laŭvola bankedo okazos vespere en la Manĝohalo de Somerville College.

Sabato:

  • Plena tago de programeroj en la ĉambrego Mary Ogilvie en St Anne's College's.
  • Plena tago de programeroj en tri ĉambroj en Somerville College.
  • Laŭmendaj lunĉoj ĉe St Anne's College.
  • Refreŝigaĵoj por ĉiuj ĉe St Anne's College.

Dimanĉo:

  • Jarkunveno de EAB ĉe St Anne's College de la 10:00 ĝis la 12:00.
  • Alternativaj aktivaĵoj por nemembroj ĉe Somerville College en la mateno.
  • Laŭmendaj lunĉoj ĉe St Anne's College.
  • Refreŝigaĵoj por ĉiuj ĉe St Anne's College.
  • Posttagmezaj aktivaĵoj por ĉiuj ĉe St Anne's College.

Indas resti en Oksfordo post la fermo de la kongreso:

La lundo estas feritago en Britujo. Kial ne ĝui Oksfordon, Woodstock, Blenheim Palace: vi jam estos surloke!

En la marda posttagmezze ni starigos malgrandan ceremonion memore al Marjorie Boulton ĉe Somerville College en la tago, kiam ŝi festus sian 100-an naskiĝtagon.

Por kiu taŭgos la kongreso?

Por ĉiu esperantisto, inkluzive de la relative novaj, kiuj faris iom da studado, sed estas alie senspertaj. Estu bonvenaj! Estos aktivaĵoj aparte por komencintoj kaj progresantoj.

Tranoktado

Estas multe da hoteloj en la ĉirkaŭaĵo, sed Oksfordo estas monŝtela urbo, kaj tranokti en ĝi estas multekoste. Tial ni rekomendas bonprezan hotelon, kiu troviĝas kvin kilometrojn for, apud bus-servo, kiu bezonas nur dek minutojn por atingi haltejon en Woodstock Road, kie situas la du kongresejoj. Kontrolu ĉe britakongreso.org por pli da informoj.

Subvenci-ebloj

Ĉu vi deziras partopreni sed ne povos pro la kosto? Ni proponas subvenciojn al homoj, kiuj kutime loĝas en Britujo. Se tio interesas vin, sendu al ni mesaĝon ĉe eab@esperanto.org, aŭ uzi la kontakt-formularon ĉi tie aŭ ĉe britakongreso.org.


Kiel mendi:

  • Vizitu britakongreso.org por legi pli da informoj pri la kongreso, inkluzive pri la prezoj kaj laŭmendaĵoj.
  • Poste alklaku iun el la pluraj butonoj Aliĝu troviĝante tie; la unuan vi trovos paĝsupre:

OnPaste.20240224-172746.png

(:en: You can switch to English using the dropdown on the left.)

Kun tri ĉambretoj en Somerville College kaj 150-personan ĉambregon en St Anne's College, estos multe da spaco por homoj kaj aktivaĵoj!

Ankaŭ vi povus kontribui al la programo. Eble vi volas prezenti fulmprelegeton (prezenteton maksimume kvin minutojn longan) aŭ amuziĝu per muzikumado (Jack Warren starigos sesion Ni muzikumu! kiel lastan jaron en Kembriĝo). Pro tio, ke Marjorie Boulton estis dramaturgo (ne sufiĉis elstari pri poezio, noveloj, eseoj ...) mi opinias, ke estus plezure prezenti unu el ŝiaj teatraĵoj. Se tio ŝajnas al vi alloga, sciigu nin, ĉu per la kontakt-formularo, ĉu per la aliĝo-formularo, kaj ni kontaktos vin estonte, kiam ni havos pli bonan ideon pri la populareco de la propono.


Tim

Courses & Events

Sign up to the Brita Kongreso 2024!

We've now opened up sign-up for the Brita Kongreso, the largest annual gathering of Esperanto-speakers in the UK, which will take place in Oxford from 3–5 May 2024.

1.jpg.7af86a8be1fd6215da6aced83be4250e.j

We chose the city for the 104th Brita Kongreso in memory of Marjorie Boulton; she studied there and spent the last 40+ years of her life there. The event will be held in two nearby venues: Somerville College and St Anne's College, Oxford University.

You'll be in friendly surroundings in a spacious lecture theatre with refreshments on hand, guest speakers invited from overseas, and a host of other presenters.

Friday:

  • Registration from 15:00 in the Flora Anderson Hall of Somerville College.
  • An optional banquet in the evening in Somerville College's Dining Hall.

Saturday:

  • A full day of programmes in St Anne's College's Mary Ogilvie Lecture Theatre.
  • A full day of programmes in three smaller rooms in Somerville College.
  • Optional lunches at St Anne's College.
  • Refreshments for all at St Anne's College.

Sunday:

  • EAB's AGM at St Anne's College for EAB members from 10:00 to 12:00.
  • Alternative activities for non-members at Somerville College in the morning.
  • Optional lunches at St Anne's College.
  • Refreshments for all at St Anne's College.
  • An afternoon of activities for all at St Anne's College.

You might also want to stay about longer for a couple of reasons:

  • The Monday is a bank holiday in the UK. Why not enjoy Oxford, Woodstock, Blenheim Palace whilst you're already here?
  • On the Tuesday we are holding a small memorial ceremony for Marjorie Boulton at Somerville College on what would have been her 100th birthday.

Who's the event for?

Every Esperantist! That includes relative newcomers, who have done a little bit of studying already but have never been around other Esperanto-speakers before. You're all welcome, and there will be special activities put on for newer learners.

Accommodation

There are plenty of hotels in Oxford but they're really, really expensive. For this reason we recommend a competitively priced one which is three miles away but located next to a park-and-ride service, which takes ten minutes and three stops to reach Woodstock Road, where the two colleges are located. See britakongreso.org for more information.

Educational grants

Are you keen to participate but the cost is keeping you away? We offer grants to help, as long as you're normally resident in the UK. If you're interested, either contact us on eab@esperanto.org, or use the contact form here or on britakongreso.org.


How to book:

  • First visit britakongreso.org to read more details about the conference, including pricing.
  • Then click any of the Sign Up buttons on that page; there are several, including in the menu at the top of the page:

OnPaste.20240224-172704.png

(:eo: Eblas ŝanĝi al Esperanto alklakante la falmenuon en la maldekstra flanko.)

With three smaller rooms in Somerville College and a 150-person lecture theatre in St Anne's College, there's plenty of space for both people and activities!

You'll have a chance to contribute, too: perhaps you'd like to give a fulmprelegeto (a short presentation up to five minutes long) or have some fun with music (Jack Warren will be holding a Ni muzikumu! session). Since Marjorie Boulton was a playwright on top of excelling as a poet, author and essayist, it would be great to put on one of her plays. If you're interested in that, let us know (either by the contact form or indicating via the sign-up form) and we'll be in touch once we have an idea of numbers.


Tim

External

La insektaĉego en la tago de denaskaj lingvoj

La plej junaj legantoj havos la okazon grupe laŭtlegi antaŭ la enlitiĝo en la Tago de denaskaj lingvoj. La teamo de Bobelarto decidis organizi legosalonon kun la invito de EAB, kaj la gasto estos nia Insektaĉego!

image.thumb.jpeg.c4398f5ec6be8f0b52ef26b

Raportas Stela Besenyei-Merger de Bobelarto:

Quote

Ni komencos la kunvenon per la laŭtlegado de la libro, se la etuloj volos partopreni, ili povos.
Kaj ni daŭrigos poste per neformala babilado ĉirkaŭ la temo de denaskuleco kun gepatroj kaj interesiĝantoj.

image.jpeg.a289e62ffe0054cb590916ce0589d

La renkontiĝo okazos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto, kaj komenciĝos je la 17:00 UTC (do, britahore) en la 21-a de februaro, la Tago de denaskaj lingvoj.


Tim

Charity

Centjariĝo de John Francis

Antaŭ precize cent jaroj, en la 15-a de februaro 1924, naskiĝis John Islay (pron: ajla) Francis.

john_francis_1952.jpgLi lernis Esperanton en sia junaĝo, post instigo de sia samlernejano William Auld. Ili estis karaj amikoj en The Hermitage School, Helensburgh, kaj Francis, fanatikulo pri vakeraj romanoj, volis, ke la duopo lernu la hispanan. Ili interkonsentis komenci lerni tiun lingvon, se Francis unue ekstudus Esperanton.

Jardekon poste li debutis internacie – post milittempa deĵorado en la Reĝa Flugarmeo – apud Auld, John Dinwoodie kaj Reto Rossetti, en la unua volumo eldonita de la poste fama Esperanto-eldonejo Stafeto: Kvaropo (1952).

Li poste plu famiĝis ene de Esperantujo kiel verkisto de prozo. Unue aperis kolekto de rakontetoj, Vitralo, en 1960. Lia renomo, tamen, venis per majstroverko eldonita en 1978: La granda kaldrono, laŭ la vortoj de Osmo Buller, « konsiderata la plej alta atingo de la Esperanta romano». Ĉiu ekzemplo rapide elvendiĝis, kaj ĝi dum jardekoj restis nehavebla, ĝis la Esperanto-Asocio de Skotlando reaperigis ĝin bitlibre en 2017.

granda-kaldrono.jpg

Fierigas Esperanto-Asocion de Britio anonci, ke La granda kaldrono denove aperos paperforme baldaŭ kiel omaĝo al ĝia kreinto en la jaro en kiu li estus centjariĝinta.

Necesos iom pli da tempo por plilabori la tuton; la 592 paĝojn longa originala estis dum jardekoj la plej ampleksa romano verkita en Esperanto, kaj pluraj eraretoj kaj nekonsekvencaĵoj videbligis sin dum la pretigado. Estas tre verŝajne, ke ĝi estos aĉetebla ĉe la Brita Kongreso okazonta en Oksfordo de la 3-a ĝis la 5-a de majo.

john_francis_2011.jpg

John Francis
1924–2012

Pli da informoj pri John Francis kaj liaj verkoj troviĝas ĉe Vikipedio, kaj en aliaj anguloj de Interreto.


Tim

Charity

2024: Festjaro BAULDTON

La du plej imponaj esperanto-poetoj el Britujo naskiĝis en 1924. Tial EAB dum la tuto de 2024 reeldonos kelkajn iliajn verkojn en projekto nomata Festjaro BAULDTON, en kiu ni festas la jarcentiĝojn de William Auld (1924–2006) kaj Marjorie Boulton (1924–2017).

La unua reeldono estos Rimleteroj, kompilaĵo de ilia korespondado per poŝtkartoj rondelforme inter 1953 kaj 1954. Jen du el la 84 mesaĝoj, kiujn ili interŝanĝis:

Rimletero XXVIII
(de Boulton al Auld)

Se scius mi, mi estus bona,
kaj mi ne estas, laŭ honesto.
Bonaj intencoj, fia resto
de io stulta aŭ fripona,

ĉu apetito subkalsona,
ĉu nur restaĵo de la besto?
Se scius mi, mi estus bona,
kaj mi ne estas, laŭ honesto!

Ĉu nur ekstera fort' demona?
Aŭ ĉu interna, mensa pesto?
Kukolo en la nobla nesto?
Metodon por la viv' ikona

se scius mi, mi estus bona!

Rimletero XXIX
(de Auld al Boulton)

Nin regas fine apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj,
ĉar ni finfine estas bestoj --
ec pli malbone: parazitoj.

Ho, tio estas simple mitoj,
kio stimulas al protestoj:
«Nin regas, fi! ne apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj!»

Ni babilaĉas pri spiritoj,
ni pozas kun patosaj -- gestoj,
kaj pave baŭmas niaj krestoj;
sed malgraŭ tiaj hipokritoj

nin regas fine apetitoj

Ĝi aperu em marto. Aliaj libroj reaperos dum la jaro. Detalojn eblos sekvi per nia blogo pri eldon-agado.

festjaro.jpg


Tim

Charity

2023 en libroj

2023 montriĝis plia aktiva jaro rilate ĝian eldonagadon por Esperanto-Asocio de Britio. Entute ĝi eldonis 14 librojn: miksaĵon de ĝiaj kutimaj infanlibroj kaj de titoloj por legantoj pli spertaj kaj aĝaj.

La jaro komenciĝis per traduk-konkursoj lanĉitaj en la antaŭjara Zamenhof-tago, kaj malfermaj al esperantistoj ĉie en la mondo. La premioj estis pli ol la ofte simbolaj por tiaj konkursoj: estonta eldonado de la libro, kaj £500 (~580 €) kiel dankmonon poste.

La ĉefa konkurso celis traduki la unuan kaj trian ĉapitrojn de klasikaĵo de la anglalingva literaturo, Rebecca de Daphne du Maurier. Gajnis Malcolm Jones, kiu nun tradukas la restantajn ĉapitrojn. La dua konkurso nomiĝis Nova talento, kaj celis bonvenigi homojn ne tiel spertajn, kiujn eblos gvidi poste. Gajnis tion Tobiasz Kubisiowski de Pollando, tradukinte Matilda de Roald Dahl. Li jam provizis EAB per la unua malneto: la libron, do, eldoniĝos en 2024.

Ne nur infanlibroj
Post jaro en kiu EAB kalkulis 13 infanlibrojn inter sia 16-libra rikolto, oni bone atendus, ke per nova infanlibro ĝi bonvenigus la novan jaron. Tamen, ne: en januaro aperis Spionoj, psikologia romano verkita de Michael Frayn, kaj tradukita de Edmund Grimley Evans. Ĝin sevkis, en marto, la dua libro en la Muminserio, Ĉapelo de sorĉisto, en traduko de Sten Johansson.

image.jpeg

image.jpeg

Partoprenantoj en la Brita Kongreso en Kembriĝo havis la eblon aĉeti sep novajn librojn en aprilo, tamen nur unu lanĉiĝis oficiale en tiu semajnfino; la aliaj aperis like ĝis la jarfino. Tiun tie lanĉitan tradukis la gastpreleganto, Hans Becklin de Usono. Verŝajne ĉiuj jam aŭdis pri La murdo de Roger Ackroyd, unu el la plej famaj titoloj de la Reĝino de Krimo, Agatha Christie, kaj aparte konata pro sia ŝoka finalo. Plia tradukitaĵo lia debutis: Tro da aĵoj estas infanlibro, kiu rakontas pri akumulema pigo-paro. Teorie malpeza tasko por la tradukinto, krom tio, ke ĉio en ĝi rimiĝas. Tio kondukis, flanke, al tre interesa prezento dum la kongreso, en kiu Hans klarigis sian aliron. La libro estis oficiale lanĉita en junio.

image.jpeg

image.jpeg

La malgrandaoj
Postkongrese alvenis majo kaj du preskaŭ identaj libroj samtempe lanĉitaj, tradukoj de Little Brother de Cory Doctorow. Edmund Grimley Evans originale tradukis ĝin dum la pandemio: instigite de ĝia permesilo Krea Komunaĵo, li eksperimentis por seks-neŭtraligi la lingvaĵon. Rezultis el tio Malgranda sibo, en kiu estas uzataj, kiel indikas la titolo, neologismoj, kaj, verŝajne la unuan fojon en eldonita romano, la pronomo ri, anstataŭ li kaj ŝi. Akompanis ĝin Malgranda frato, tradukita en laŭnorman Esperanton. La anonco generis kelkajn laŭtajn plendojn pri la «Esperantido-Asocio de Britio», kaj kelkajn plaĉajn laŭdojn. Entute, tamen, ĝi pasis senatente: vendiĝis nur 25 (Sibo) kaj 29 (Frato) ekzempleroj en la ok monatoj post la lanĉo, plejparte en la unua monato.

image.jpeg

Plia kontribuo de karmemorulo
Kiel jam menciite nia oferto en junio estis la infanlibro Tro da aĵoj. Julio estis senbrua monato, sed la 1-an de aŭgusto aperis postmorta kontribuo de Marjorie Boulton. Temas pri Koriolano, tragedio de Ŝekspiro. Ĝustigis kaj netigis ŝiajn provojn Humphrey Tonkin, kiu ankaŭ tradukis la mankantajn akton kaj partojn, kaj prelegis pri la libro en la Universala Kongreso en Torino, kie ĝi estis lanĉita. Kongresanoj havis la okazon aĉeti alian tute novan libron, kiam Tim Owen prezentis dum aŭtora duonhoro Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero, verkitan de Mara Rockliff. Al la legantoj por diveni, pri kiu kaj kio temas! Fine de aŭgusto aperis plia infanlibro, La zorgo-tigro, tradukita de Jorge Rafael Nogueras. Temas pri infano, kiu angoras pri la lernejo: tio ŝanĝiĝas, kiam li renkontas «zorgo-tigron», kiu instruas, ke la knabo «pensu kiel tigro» por trankviligi sin. Librofine troviĝas serio da facilaj mensaj ekzercoj por plifaciligi ripozadon kaj malintensigi angorojn.

image.jpeg

image.jpeg

Jarfinaj eldonoj
En oktobro revenis klasikaĵo en novaj vestaĵoj kaj kun amikoj: Gerda kaj Elza estas kunmetaĵoj de tri baznivelaj noveloj de Claude Piron: Gerda malaperis!, Lasu min paroli plu!, kaj Ili kaptis Elzan! Tre surprizis min, kiel furore tiu ĉi titolo estis: vendiĝis 74 ekzempleroj en la unua monato!

image.jpeg

Infanlibro kara al mi salutis la mondon en novembro, kiam ni eldonis La insektaĉego, infanlibron pri malagrabla besteto – memproklamita ano «de specio speciala» – kiu kutimas agi senpune laŭ siaj kapricoj. Tradukis ĝin studentoj de mia supera kurso ĉe NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) en 2022.

image.jpeg

Decembro estis, laŭ la ekstera percepto, tre aktiva monato, ĉar kvar diversaj titoloj eldoniĝis en ĝi. En la komenco aperis du infanlibroj tradukitaj de Clare Hunter. Ne mi faris! temas pri plej karaj amikoj Elizo kaj Ĉarlo, kiuj solaj estas sur insulo ... kaj devas kulpigi unu la alian, kiam diversaj aĵoj komencas malaperi, malgraŭ la fortaj kontraŭasertoj. La dua estas Kara bestoĝardeno, klasika libro jam dum 40 jaroj por tre junaj infanoj en Britujo. La leganto, dezirante hejmbeston, skribis al la loka bestoĝardeno. Sed kion ili sendis? Necesas levi la klapon por vidi, konstati, ke la sendita besto iel ne taŭgas, kaj ripeti, ĝis finfine alvenos la perfekta kvarpieda familiano.

image.jpeg

image.jpeg

En Zamenhof-tago finfine estis publike disponebla la libro prezentita en Torino, Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero. Kaj restis unu lasta titolo por adiaŭi la jaron: la tria en la Muminserio, Memoroj de Muminpatro, kiel kutime en traduko de Sten Johansson. La restantajn kvar serierojn ni planas eldoni en 2024.

image.jpeg

(Informoj pri kiel aĉeti niajn librojn | Kiel teni vin informata pri nia eldon-agado)

 

 


Tim

Publishing

Memoroj de Muminpatro

La patro de Mumintrolo verkis siajn memoraĵojn.

Jen la libro pri lia ŝtorma junaĝo, kiam la didoj estis ege pli grandaj, la ŝtormoj pli danĝeraj kaj la sunbrilo pli varma ol hodiaŭ.

En sia verando en Muminvalo la patro memoras siajn amikojn en la Senleĝa Kolonio, ties buntajn vojaĝojn kaj grandegajn festojn en mondo, kie ĉio estis ebla. Povas esti ke li iomete troigis, sed tio necesas por ke libroj fariĝu ekscitaj.

image.jpeg

Ĉi tio estas la tria libro pri Mumintrolo kaj liaj amikoj kaj familianoj. Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj. 


Tim

Publishing

Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero

Se ili havus komunan lingvon, li pensis, ili komprenus unu la alian. Se ili komprenus unu la alian, ili povus vivi en paco. Sed kiun lingvon?

image.jpeg

Renkontu la knabon, kiu inventis sian propran lingvon – kaj donis esperon al milionoj da homoj!

La vivo estis malfacila en la urbo Bjalistoko, aparte por juna knabo kiel Lazaro Zamenhof. Sed Lazaro supozis, ke li scias la kialon de la kolero kaj malfido. Ĉar ĉiu grupo parolis malsaman lingvon, kiel homoj povus interkompreniĝi, unu kun la alia? Sen interkompreniĝo, kiel povus estiĝi la paco?

image.jpeg

Zamenhof havis ideon: lingvon «universalan», paroleblan de ĉiuj. Sed lingvo facile lernebla ne estis tiel facile inventebla, aparte kiam lia propra patro staris inter li kaj lia revo. Tamen, kiam finfine en 1887 «Doktoro Esperanto» sendis siajn vortojn en la mondon, ideo de knabo fariĝis komunumo, kiu disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo.

image.jpeg

En tiu ĉi belega libro – malmole bindita, kun kromkovrilo kaj plenkoloraj ilustraĵoj presitaj sur dika papero – la lerto de Mara Rockliff pri historio kaj la varmo kaj energio de ilustristo Zosia Dzierżawska kunmetiĝas por realigi la rakonton de Esperanto – la lingvo de Espero. Librofine legeblas du prozaĵoj pri Zamenhof.

image.jpeg

Tiu ĉi libro estas en Esperanto. Ni vendas ankaŭ la originalan version verkitan en la angla.

Aŭtoro: Mara Rockliff
Ilustristo: Zosia Dzierżawska
Tradukinto/verkinto de la librofinaj tekstoj: Tim Owen
Eldoninto: Esperanto-Asocio de Britio
Eldonjaro: 2023
ISBN: 978-0-902756-62-5
Paĝosumo: 40

Aĉetu tri, kaj la tria estos senpaga!


Tim

Publishing

Kara bestoĝardeno

Jen nia unua libro por tre junaj infanoj!

image.jpeg

Levu la klapon kaj vidu, kion sendis la bestoĝardeno: la perfektan hejmbeston – finfine!

Junaj infanoj amos, ke ili levu la klapon por ekscii, kiujn bestojn sendis la bestoĝardeno – simion, leonon, kaj eĉ elefanton!

bestoghardeno_dorso.jpg

Ĉu oni tamen iam ajn sendos la perfektan hejmbeston?

bestoghardeno_4.jpg

Kun brilaj elstaraj desegnaĵoj, alloga ripetado, kaj multege da ŝatataj bestoj, Kara bestoĝardeno troviĝu ĉe ĉiu infana bretaro – kaj pro la dikaj paĝoj kaj fortikaj klapoj, ĝi estas perfekta por manetoj!

bestoghardeno_2.jpgTradukis ĝin Clare Hunter, el la anglalingva originalo, kiun aŭtoris kaj ilustris Rod Campbell.

bestoghardeno_stako.jpgKiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj: kaj se trian ekzempleron vi aldonos al via karbo, ĝi estos senpaga!

 


Tim

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.