Brita Kongreso de Esperanto 2011 - Perreta Pago
La 2011 Brita Kongreso de Esperanto okazis ĉe Eastbourne College, Old Wish Road, Eastbourne de 2011 aprilo 8 ĝis 10. Por trovi pliajn detalojn pri la evento, vidu sube, aŭ vizitu la retpaĝojn de la kongreso mem.
Ĉar la kongreso jam okazis, ni ne plu akceptas perretaj aliĝilojn.
La pagebelcoj estis:
Mendu la tutajn tri tagojn (kun vendreda bufedo, sabata tagmanĝo, dimanĉa tagmanĝo): | |
£50.00 Brita Kongreso (plena EAB membro) vendredon, sabaton, dimanĉon | |
£30.00 Brita Kongreso (plena EAB membro ĝis 25 jaraĝa) vendredon, sabaton, dimanĉon | |
£55.00 Brita Kongreso (ne EAB membro) vendredon, sabaton, dimanĉon | |
£35.00 Brita Kongreso (ne EAB membro ĝis 25 jaraĝa) vendredon, sabaton, dimanĉon | |
aŭ unopa(j)n tago(j)n: | |
£20.00 Brita Kongreso vendredon (kun bufedo) | |
£15.00 Brita Kongreso vendredon (sen bufedo) | |
£20.00 Brita Kongreso sabaton (kun lunĉo) | |
£15.00 Brita Kongreso sabaton (sen lunĉo) | |
£20.00 Brita Kongreso dimanĉon (kun lunĉo) | |
£15.00 Brita Kongreso dimanĉon (sen lunĉo) | |
Aldonaĵoj: | |
Noti vegeteranan preferon | |
£20.00 dimanĉa bankedo (menuo sube) | |
Pri la kongreso
La kongresa temo estas "lumturoj, lumuloj kaj lumaĵoj".
Vi povos viziti la faman kaj belegan klif-supron Beachy Head, kaj spekti la klifojn de sube per ŝipeto. Tiel vi eniros la etoson de la kongrestemo.
Ni havas tre favorajn prezojn - ili inkluzivas bufedon vendrede kaj tagmanĝojn sabate kaj dimanĉe.
La kongreso estos en eleganta kolegio Eastbourne College kun granda razeno, en Old Wish Road. Tre proksimas la marbordo, hoteloj, restoracioj, artgalerio kaj stacidomo. Post vizito al la urbo kaj klifoj, ni festos la interkonan vesperon ĉe la impona urbo domo. Ni ankaŭ luos la kolegian naĝejon por unu sesio!
Por trovi pliajn detalojn pri la evento, vizitu la retpaĝojn de la kongreso mem.
^ Go to top of pageLoĝado
Ni rezervis ĉambrojn en tri hoteloj apud la maro, nur kvin-minuta promeno for de la kongresejo, dum la noktoj vendreda, sabata kaj dimanĉa. Vi ankaŭ povas alveni pli frue, aŭ resti poste, je la sama prezo.
Se vi preferas fari viajn proprajn loĝ-aranĝojn, listo de hoteloj kaj gastejoj en Eastbourne (kun indikaj prezoj kaj kontakt-detaloj) troveblas ĉe www.eastbourne.org.
^ Go to top of pageBanquet
Jen la provizora menuo de la dimanĉo-vespera bankedo, kiu kostas £20. Necesas antaŭmendi (uzu la aliĝilo, supre); bonvolu montri viajn elektojn per la "comments / additional instructions" [= komentoj] skatolo en la butikĉara "checkout" [= pagejo] paĝo.
Komenca plado:
- Omara supo (krema, fiŝa), aŭ
- Bakita kamembeta fromaĝeto kun ruĝa cepa ĉatnio kaj krusta pano, aŭ
- Salato de dolĉacida kankro kaj krabo.
Ĉefa plado:
- Bifsteko, aŭ
- Lofio laŭ stilo "varma roko" (kuirota ĉe la tablo) kun garnaĵoj, aŭ
- Ŝafidaĵo medaliona kaj garnaĵoj, aŭ
- Mikspoto de rostitata salmo kaj labrako kun saŭco krema kaj safrana, aŭ
- Rizaĵo de nuksa kukurbo, sovaĝaj fungoj kaj kaŝtanoj.
Dolĉaĵa plado:
- Pudingo buterpana, aŭ
- Tiramisu (itala deserto) laŭ marko "Bailey's", aŭ
- Lafokuko ĉokolada kaj branda, aŭ
- Plado de anglaĵ fromaĝoj kun portovino kaj peklaĵoj.
Kaj tejo aŭ kafo.