This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Skip to main content.

Brita Kongreso de Esperanto 2013 - Perreta Pago

La 2013 Brita Kongreso de Esperanto okazos ĉe la Reĝa (komunuma) Teatro en la Reĝa preĝejo, en Ramsgate de 2013 majo 10a ĝis 22a. Por trovi pliajn detalojn kaj novaĵo pri la evento, vizitu la retpaĝojn de la kongreso mem.

La tri-taga kongresa aliĝo de £50.00, aŭ £25.00 (=proks. €30) por studentoj, junuloj (malpli ol 30 jaraĝaj) kaj vizitantoj al Britio. (Ĉu aŭ ne tiu prezo inkluzivas manĝojn, trinkojn, ktp estas ankoraŭ konfirmota).

Vi povas pagi vian kongreskotizon per kreditkarto aŭ debeto-karto al EAB pere de nia reta pagejo; EAB tiam plusendos vian kotizon al la kongresa sekretario.

Se necesos kontakti vin pri via mendo, ni kutime uzos ret-poŝton; se vi preferas ke ni kontaktu vin telefone (anstataŭ per retpoŝto) bonvolu noti tiun preferon, sube, kaj donu vian telefon-numeron en la "cardholder's details - Telephone" aŭ "aldonaj instrukcioj" skatolo ĉe la pagejo.

La kongresa aliĝo mem ne inkluzivas tranoktan loĝadon; tion vi aranĝu aparte, per si mem. La retejo Vizitu je Thanet (loka informservo por vizitontoj) listigas [anglalingve] surlokajn hotelojn. La forumo en la kongresa retejo havas temon "Loĝado" kiu ankaŭ disutas kaj listigas eblecojn. [Pli fruaj versioj de ĉi tiu aliĝo-paĝo menciis, ke EAB eble organizus amas-mendon de hotelĉambroj, sed finfine tiu ne eblis.]

Ĉar la kongreso jam okazis, ni ne plu akceptas perretaj aliĝilojn.

La pagebelcoj estis:

Kongresa aliĝo - mendi ĉiujn tri tagojn:
£50.00 Kongresa aliĝo (brita loĝanto, pli ol 29 jaraĝa)
£25.00 Kongresa aliĝo (vizitonto al britio, aŭ studento, aŭ homo malpli ol 30 jaraĝa)
aŭ mendi solan tagon:
Nedevigaj aldonaĵoj:
£00.00 Noti vegeteranan preferon
£00.00 Noti telefonan kontakt-preferon (anstataŭ pere de retpoŝto)

Se eble, bonvolu uzi debeto-karton por mendoj pli ol £14 (ĉar niaj procentaĵokostoj estas malpli grandaj kun debeto-kartoj ol kun kreditkartoj, tiel pli granda proporcio de via pago iros al la kongresa kaso.)

Por vidi la kondiĉojn de perretaj mendoj kaj paĝoj, vidu la paĝon EAB- libroservo. La ĉi-supraj eroj ne havas sendokostojn.

Se vi volas mendi librojn aŭ varojn el la EABa libroservo kun via mendo, metu tiujn en la butikĉaron ankaŭ, antaŭ ol vi iras al la 'checkout' (=pagejo).