This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Skip to main content.

Brita Kongreso de Esperanto 2014 - Perreta Pago

La 2014 kongreso jam okazis, do ne plu eblas mendi biletojn. Rigardu la paĝon EAB Events por novaĵoj pri la 2015 Brita Kongreso de Esperanto, en Brajtono (Brighton).

La 2014 Brita Kongreso de Esperanto okazos en la angla urbo Sheffield de 2014 aprilo 18a ĝis 20a ĉe La Cirklo konferencejo en la kerno de la urbocentro. Por trovi pliajn detalojn kaj novaĵon pri la evento, vizitu la retpaĝojn de la kongreso mem.

La "norma kotizo" inkluzivas legeran bufedon por ĉiuj, post la solena malfermo (vendredon). (La "luksa kotizo", kiu aldonis legerajn lunĉojn sabaton kaj dimanĉon al la "norma kotizo", ne plu mendeblas.) Ni ĝojas anonci ke la kuratoroj aranĝis ke EAB (plena) membro ricevu rabaton de £10 kiel avantaĝon de sia membreco; estas ankaŭ apartaj prezoj por homoj kiu loĝas ekster Britio, kaj por junuloj (t.e. homoj kiuj aĝas malpli ol 25 jaroj), por kuraĝigi ties partoprenon. Se vi volas ĉeesti dum individuan tagon, bonvolu kontakti la oficejon por enketi pri la tag-kotizon. Ni anoncos la programon, kune kun detaloj pri la (dedevigaj) bankedo kaj ekskurso, en nia retejo: britakongreso.org.

La (nedeviga) ekskurso lundon, aprilo 21a estas al Halo Brodsworth; se vi estas membro de English HeritageHistoric Scotland kaj vi kunportos vian EH/HS membrokarton tiam vi ricevos senpagan eniron al la halo, do nur necesos pagi al ni por la busa vojaĝo. Bonvolu noti ke ne plu eblas mendi pliajn lokojn en ĉi tiu ekskurso, ĉar ĝi jam elvendiĝis. Ankaŭ, la komuna manĝo ĉe restoracio "Zizzi", aprilo 20a, jam elvendiĝis.

Vi povas pagi vian kongreskotizon per kreditkarto aŭ debeto-karto al EAB pere de nia reta pagejo; EAB tiam plusendos vian kotizon al la kongresa sekretario, kaj sendos al vi menuo-elektojn kaj liston de lokaj hoteloj.

Ni pardonpetas ke la dialogo de la pagejo mem prezentiĝas plejparte nur en la angla; vi metu la necesan eron (sube) en la butikĉaron per la taŭga butono, kaj (ĉe tiu ĉaropaĝo) alklaku "<Back to store" por reveni ĉi tien por elekti plian eron. Kiam la butikĉaro sufiĉe plenas, tiam vi iru al la checkout> (=pagejo) por doni viajn kartdetalojn.

Alternative, vi povas aliĝi per retmesaĝo al eab@esperanto.org.uk kaj samtempe sendi vian pagon al UEA-konto eabg-v.

Kongresa aliĝo:
[Ne plu mendebla] £39.00 norma kongresa kotizo (brita EAB-membro)
[Ne plu mendebla] £49.00 norma kongresa kotizo (brita ne-membro)
[Ne plu mendebla] £25.00 norma kongresa kotizo (ne-brita aŭ junulo)
Nedevigaj aldonoj:
kongresa donaco [Ne plu mendebla]
[Ne plu mendebla] £00.00 Noti vegeteranan preferon

Se eble, bonvolu uzi debeto-karton por mendoj pli ol £14 (ĉar niaj procentaĵokostoj estas malpli grandaj kun debeto-kartoj ol kun kreditkartoj, tiel pli granda proporcio de via pago iros al la kongresa kaso.)

Por vidi la kondiĉojn de perretaj mendoj kaj paĝoj, vidu la paĝon EAB- libroservo. La ĉi-supraj eroj ne havas sendokostojn.

Se vi volas mendi librojn aŭ varojn el la EABa libroservo kun via mendo, metu tiujn en la butikĉaron ankaŭ, antaŭ ol vi iras al la 'checkout' (=pagejo).