Skota kaj tutkelta Kongreso de Esperanto 2014 - Perreta Pago
Ĉar la kongreso jam okazis, ne plu eblas mendi bileton per-rete.
La Skota kaj tutkelta Kongreso de Esperanto 2014 okazos de junio 6a ĝis junio 11a, 2014, at Scotland's Hotel and Spa, Pitlochry. Vi povas pagi vian kongreskotizon per kreditkarto aŭ debeto-karto al EAB pere de nia reta pagejo; EAB tiam plusendos vian kotizon al la kongresa sekretario.
- La kongresa kotizo inkluzivas tagmanĝon (supo kaj sandviĉoj) por dimanĉo, lundo, mardo.
- La dumnokta ĉambroprezoj inkluzivas matenmanĝojn kaj vespermanĝojn; prezoj estas po homo, por 5 noktoj (alveno junio 6a, foriro junio 11a). Pro elĉerpiĝo de unuhomaj ĉambroj, uzo de duhomaj ĉambroj kiel unuhomaj kromkostas pli ol la antauanoncita sumo por unuhomaj ĉambroj. Se vi elektas dividi ĉambron, bonvolu listi la nomojn de la aliaj loĝantoj, en la "additional instructions" (aldonaj detaloj) notoj de la pagejo. Se vi bezonas alternativaj logado-datojn, havas infanojn maplia aĝa ol 14 jaroj, ktp, tiam bonvolu kontakti al Franceso per retpoŝto fran.mau@gmail.com por diskuti tiun bezonojn. Simile, bonvolu enketi pri familia ĉambro (1 granda + 2 normalaj litoj), aŭ pri la malmultekostan loĝejon (ni ankoraŭ esploras tion).
- La (nedeviga) Skota bankedo (menuo pretigata de la organizantoj kune kun la hoteloestroj) estas tagmanĝo, sabaton la 7an de junio; lokoj en la bankedo estas limigataj, do pli bone tuj mendi.
Ni pardonpetas ke la dialogo de la pagejo mem prezentiĝas plejparte nur en la angla; vi metu la necesan eron (sube) en la butikĉaron per la taŭga butono, kaj (ĉe tiu ĉaropaĝo) alklaku "<Back to store" por reveni ĉi tien por elekti plian eron. Kiam la butikĉaro sufiĉe plenas, tiam vi iru al la checkout> (=pagejo) por doni viajn kartdetalojn.
Alternative, vi povas aliĝi per retmesaĝo al fran.mau@gmail.com (Francesco Maurelli, LKK-ano) kaj samtempe sendi vian pagon al UEA-konto eask-l.
Ĉar la kongreso jam okazis, ne plu eblas mendi bileton per-rete. Jen sube estas la antaŭaj mendeblecoj:
Kongresa aliĝo: | |
£50.00 kongresa kotizo (brito) | £42.00 (~€50) kongresa kotizo (eksterlandano) |
Nedevigaj aldonoj: | |
£20.00 Skota bankedo (tagmanĝo, junio 7a) | |
£00.00 Noti vegeteranan preferon | |
£00.00 Noti veganan preferon | |
£405.00 Loĝado Unu homo kvin noktoj okupas ĉambron | |
£275.00 Loĝado Unu homo kvin noktoj dividas 2-homan (duoblan-litan) ĉambron | |
£275.00 Loĝado Unu homo kvin noktoj dividas 2-homan (2-litan) ĉambron | |
£250.00 Loĝado Unu homo kvin noktoj dividas 3-homan (3-litan) ĉambron | |
kongresa donaco de ... |
Se eble, bonvolu uzi debeto-karton por mendoj pli ol £14 (ĉar niaj procentaĵokostoj estas malpli grandaj kun debeto-kartoj ol kun kreditkartoj, tiel pli granda proporcio de via pago iros al la kongresa kaso.)
Por vidi la kondiĉojn de perretaj mendoj kaj paĝoj, vidu la paĝon EAB- libroservo. La ĉi-supraj eroj ne havas sendokostojn.
Se vi volas mendi librojn aŭ varojn el la EABa libroservo kun via mendo, metu tiujn en la butikĉaron ankaŭ, antaŭ ol vi iras al la 'checkout' (=pagejo).