This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Skip to main content.

Biblioteko Butler

Biblioteko Butler  (foto de Chris Rushton) Biblioteko Butler estas la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio (EAB), nomata laŭ Montagu Christie Butler (1884-1970). Ĝi troviĝas kun la oficejo de EAB en Barlaston, proksime al Stoke-on-Trent.

Biblioteko Butler havas ĉirkaŭ 13,000 librojn kaj multajn aliajn dokumentojn pri Esperanto.

Pli da informoj pri la biblioteko estas legeblaj en aparta retejo de la bibliotekisto mem, Geoffrey King.

Membroj de EAB rajtas viziti la Bibliotekon Butler por ĉeesta studado. Tamen necesas antaŭanonci/mendi vian viziton, ĉar oni ankaŭ uzas tiun ĉambron por aliaj aferoj, kunsidoj, ktp; vidu la detalojn ĉe la kontakti nin paĝo.

^ Iri al la supro

Biblioteko-Katalogoj

Ni nuntempe laboras por ĝisdatigi kaj instali la katalogon de la biblioteko Butler en novan katalogan datenbaz-sistemon ("Koha"). Intertempe, ni proponas serĉon tra tri "frostigitaj" (t.e. ne-tute-ĝisdataj) katalogoj:

La nuna serĉilo estas tre simpla: oni devas serĉi pri plenaj vortoj, guste literumitaj, kaj la serĉo ne distingas inter la diversaj kampoj de la registroj. Ekzemple, se vi scias nomon de la aŭtoro kaj vorton el la titolo, vi povas doni ambaŭ kiel serĉvortojn. Ĉiuj kromsignoj estas ignorataj, escepte la Esperantajn, kiujn oni povas tajpi ankaŭ per posta X: ekzemple "Pauxlo" anstataŭ "Paŭlo".

Serĉu la katalogoj

    
Vorto(j):
Ŝanĝu cx -> ĉ, ktp.

Serĉu tra:
Detala katalogo de Biblioteko Butler
Konciza katalogo de Biblioteko Butler
Bibliografio de tradukoj el la angla

Detaloj:

^ Iri al la supro

Bendoteko (aŭda-bibilioteko)

Antaŭe EAB havis servon Bendoteko, kiu estis por-prunta kolekto de pli ol 300 aŭd-kasedojn de diversaj daŭroj, kaj 18 vidbendojn. Nun oni tenas tiujn materialojn en la kolekto to Biblioteko-Butler, kaj oni laboras por cifergi la plej popularajn erojn, por havebligi tiujn ene de la sonbanko de Bibiloteko-Butler, kie eblas aŭskulti perrete arkivajn sonregistrojn.

Kelkaj Esperanto-registroj sur KD kaj DVD ankaŭ aĉeteblas pere de la libroservo de EAB.

^ Iri al la supro

Aliaj publikaj kolektoj

Estas aliaj gravaj publikaj kolektoj de Esperanto-libroj en Britio.