Skip to main content.

The Junaj Trezorserĉantoj CD

This is a simple story for children about a treasure hunt. You can listen to this story online, while you read the words below - to play a track, click on the appropriate heading below. Be patient as the mp3 files may take some time to load depending upon your Internet connection speed.

Your browser prompt you to download the "mp3 player" plug-in; you need only do this once. Alternatively, you can ignore the plug-in request, and play the track manually.

© 1986 J. H. Sullivan & Esperanto-Teachers Association.

^ Go to top of page

Chapter 1

> Play chapter 1

Kara Katrina,

Miaj gepatroj donis al mi permeson inviti vin kaj Paŭlon viziti nin por unu semajno antaŭ la fino de la libertempo. Ĉu vi povos veni la venontan sabaton? Se jes, mia patro renkontos vin ĉe la stacidomo kun la aŭto, kaj portos vin al la farmdomo.

Mi esperas, ke vi povos veni, kaj ni pasigos bonan semajnon kune. Saluton al onklo Johano kaj onklino Maria,

Via,

Anica.

* * * *

Katrina finis la legadon kaj rigardis la gepatrojn. "Ĉu ni povos iri?" ŝi demandis. "Ni ne vidis la gekuzojn Georgo kaj Anica dum longa tempo, kaj estus tre bone pasigi semajnon en la kamparo!"

La patrino rigardis la patron.

"Mi ne scias kial ne," ŝi diris.

"Nek mi," respondis la patro. "Jes, vi povas iri. Skribu al Anica, ke vi alvenos per la posttagmeza trajno. Ili scios la ĝustan horon."

"Ho, dankon!" diris Katrina, kaj si kuris en la ĝardenon por diri la novaĵon al sia frato Paŭlo, kiu tie purigis sian malnovan biciklon.

Estis tiam mardo, do la gefratoj devis atendi dum kvar tagoj. Tio ŝajnis al ili tre longa tempo, ĉar ili estis tre ekscititaj pri la ferio. Ili loĝis en granda urbo, kaj semajno en la kamparo estis tre bela afero! Tamen, estis multaj aferoj por fari, kaj la tempo pasis sufiĉe rapide.

Sabato venis, kaj post la matenmango Paŭlo kaj Katrina ekiris al la stacidomo, ĉiu kun granda valizo.

^ Go to top of page

Chapter 2

> Play chapter 2

Post kvinhora veturo la trajno komencis malrapidiĝi.

"Jen ni!" ekkriis Paŭlo. "Post du minutoj ni estos tie."

Li komencis preni la du valizojn de la reto, kaj Katrina rigardis ĉirkaŭen por vidi, ĉu ili lasis ion. La trajno haltis, kaj la du infanoj eliris. Ili serĉis inter la personoj, kiuj staris sur la perono, ĝis ili vidis la altan figuron de onklo Henriko, kaj kun li ili vidis la kuzon Georgo kaj la kuzinon Anica.

Ili rapidis al la elirejo, kaj dum la kvar infanoj ekscite babilis unu al la aliaj, la onklo prenis la du valizojn, unu en ĉiu mano, kaj kondukis ilin el la stacidomo.

Ekstere staris lia blua aŭtomobilo, kaj dum li metis la valizojn en la pakaĵujon, la infanoj ensidiĝis. Tri el ili devis sidi en la malantaŭa parto, kaj ne estis multe da spaco, sed tio kaŭzis multe da ridado. Tiam onklo Henriko eniris, kaj ili forveturis al la farmdomo, kie loĝis la geonkloj kaj la gekuzoj.

Bona manĝo atendis ilin en la domo, kaj post ĝi Georgo proponis, ke ili faru promenon.

"Estas malnova domo ne malproksima, kie oni diras, ke estas kaŝita trezoro," li diris, "sed mi devas konfesi, ke mi ne kredas tion."

"Ni rigardu," kriis Paŭlo, kaj ili ekiris.

Tra la malgranda vilaĝo ili marŝis, kaj poste inter diversaj kampoj, ĝis subite ili vidis, inter arboj, ruinon.

^ Go to top of page

Chapter 3

> Play chapter 3

"Jen la domo," diris Anica. "Ĝi ne plu havas tegmenton, kaj kelkaj muroj kaj plafonoj falis."

Ili rapidis al la domo kaj facile eniris, ĉar ne ekzistis pordo. Interne ili serĉis ĉie, sed trovis nenion valoran. Fine ili ĉesis serĉi, kaj ludis en la ruinoj ĝis komencis esti mallume. Tiam Paŭlo starigis kelkajn ŝtonojn unu sur aliajn apud unu muro.

"Ni staru ĉe la alia flanko kaj ĵetu ŝtonojn al tio," li diris. "Kaj kiam iu trafos ĝin ni hejmeniros."

"Konsentite," kriis la aliaj, kaj ili komencis. Sed tre baldaŭ unu ŝtono, kiu maltrafis la celon kaj trafis la hederkovritan muron, faris nekutiman sonon.

"Ĉu vi aŭdis tion?" diris Katrina. "Sonis kvazaŭ la muro estas farita el ligno!"

"Eble estas pordo tie!" ekkriis Georgo, kaj li tuj komencis esplori la hederon. Tiam per poŝtranĉilo li fortranĉis la kreskaĵon, kaj jen troviĝis malgranda, malalta pordo. Unue Georgo, tiam Paŭlo, puŝis kaj tiris ĝin, ĝis fine ĝi malfermiĝis, kaj ili povis vidi la komencon de ŝtupareto, kiu kondukis malsupren. Sed jam estis iom mallume, kaj tra la pordo ĉio aspektis nigre.

"Mi ne intencas iri en tion nun," deklaris Georgo. "Estas tro mallume. Ni rekovru la pordeton, kaj morgaŭ matene ni revenos kun elektra lampo, kaj esploros la ŝtuparon. "

Paŭlo iom protestis, ĉar li volis tuj provi la ŝtuparon, sed la aliaj malkonsentis, kaj fine ili remetis la hederon, kiel eble plej bone, por ke neniu alia trovu la pordon, kaj ekiris hejmen.

^ Go to top of page

Chapter 4

> Play chapter 4

La postan matenon, kiam si vekiĝis, Katrina saltis el la lito kaj rigardis el la fenestro. La suno brilis kaj la ĉielo estis blua. Ŝi povis aŭdi la birdojn, kiuj kantis en la apudaj arboj, kaj ili ŝajnis esti pli feliĉaj ol la birdoj en la urbo.

Ŝi vekis sian kuzinon Anica, kaj ili komencis vesti sin.

"Mi apenaŭ povas atendi ĝis la fino de la matenmanĝo," diris Katrina. "Mi volas iri tuj al la malnova domo por esplori tiun ŝtuparon."

"Panjo certe ne permesos nin iri sen matenmanĝo," respondis Anica. "Cetere, mi estas malsata!"

Rapide ili lavis sin kaj malsupreniris al la manĝoĉambro, kie onklino Amanda laboris pri la preparado de la manĝo. En tiu momento ili aŭdis rapidajn paŝojn sur la ŝtuparo kaj Georgo envenis.

"Ĉu Paŭlo estas ĉi tie? " li demandis.

"Ne," respondis lia patrino. "Mi ankoraŭ ne vidis lin."

"Sed li ne estis en la dormĉambro kiam mi vekiĝis," diris Georgo perpleksite."Kaj li ne estas en la banĉambro. Li devas esti ĉi tie malsupre!"

"Nu, li ne estas," diris la patrino.

Subite Katrina havis ideon.

"Ĉu vi memoras," ŝi diris al siaj gekuzoj, "ke hieraŭ vespere li ne volis veni hejmen, sed volis tuj esplori tiun ŝtuparon? Ĉu vi supozas, ke li eliris dum la nokto, aŭ frumatene, por esplori ĝin?"

"Pri kio vi parolas? "demandis onklino Amanda. "Kiun ŝtuparon li volis esplori?"

"Ĝi estas en la ruina domo, Panjo," respondis Anica." Vi scias, ke oni parolas pri kaŝita trezoro tie. Hieraŭ ni trovis kaŝitan pordon kaj Paŭlo volis esplori ĝin, sed jam mallumiĝis, kaj ni decidis lasi ĝin ĝis hodiaŭ."

"Ni devos informi vian patron," respondis onklino Amanda. "Li devos iri por vidi ĉu Paŭlo estas tie. Li estas tre malsaĝa knaba, se li iris tien sola."

Oni tuj trovis onklon Henriko, kaj li decidis iri tuj.

"Li povus facile rompi kruron aŭ brakon, se li falus tie," li diris. "Ni devas serĉi lin. Venu kun mi kaj vi povos montri al mi la pordon."

^ Go to top of page

Chapter 5

> Play chapter 5

Kiam ili alvenis al la ruina domo kaj iris al la ĉambro, kie la pordeto estis, ili trovis, ke la tranĉita hedero, per kiu ili kovris la pordeton, kuŝis sur la planko. La pordo, tamen, estis fermita, kaj Georgo malfermis ĝin por montri la ŝtuparon al la patro.

"Hm," diris la patro. "Mi dubas, ĉu mi povas iri tra tiu malgranda spaco! Eble mi fiksiĝus inter la muroj! Nu, unue mi vokos. Eble Paŭlo aŭdos min kaj respondos." Trifoje li vokis "Paŭlo!" per laŭta voĉo, sed venis nenia respondo.

"Mi povus iri, Paĉjo," diris Georgo. "Mi estas certa, ke estas sufiĉe da spaco por mi."

"Bone, Georgo, vi iru," konsentis onklo Henriko. "Sed kriu, se vi trovas vin en malfacilaĵo, aŭ bezonas ian helpon."

Li transdonis al Georgo sian elektran lampon kaj la knabo komencis malsupreniri per la ŝtuparo. La aliaj vidis lin, ĝis li atingis la malsupron, kaj tiam li turnis sin maldekstren kaj malaperis.

* * * *

Kiam li iris maldekstren de la malsupro de la ŝtuparo Georgo trovis sin en mallarĝa tunelo, kiu kondukis grade malsupren ĝis li atingis alian angulon. Ĉi-foje la tunelo kondukis dekstren, kaj ... subite finiĝis! Estis neniu alia elirvojo, kaj antaŭ li estis nur muro. Kion fari nun?

"La tunelo devis konduki ien," li pensis, kaj li decidis frapi la antaŭan muron por aŭdi, ĉu ĝi estas solida. Kaj fakte, ĝi ne estis! La sono estis kvazaŭ li frapus grandan pordon.

Denove kaj denove li frapis kaj frapegis ĝin, kaj fine li kredis, ke ĝi iomete moviĝis. Li puŝis kontraŭ ĝi per la tuta forto, kaj subite la " muro" moviĝis, kaj li vidis malgrandan ĉambreton. En ĝi estis granda kesto, sed neniu knabo! Li penis movi la keston, sed ĝi estis multe tro peza. Li penis levi la kovrilon, sed ĝi ŝajne estis ŝlosita; do li reiris laŭ la tunelo kaj la ŝtuparo al la ĉambro, kie atendis lia patro kaj la du knabinoj.

^ Go to top of page

Chapter 6

> Play chapter 6

"Nu," diris onklo Henriko, kiam Georgo rakontis al li ĉion. "Evidente Paŭlo ne venis por esplori la ŝtuparon! Ni povas fari nenion plu ĉi tie, do ni reiros hejmen por matenmanĝi, kaj mi telefonos al la polico. Mi informos ilin pri la malapero de Paŭlo kaj pri la kesto. Ĉiuokaze ni devas informi ilin pri la kesto, do plibone ili faru la necesan laboron!"

Kaj ili ĉiuj ekiris reen al la farmdomo por la matenmanĝo, kiun la infanoj tute forgesis en la ekscito. Tie, Anica malfermis la pordon, kaj tuj ekkriis pro surprizo. Ĉar la unua persono, kiun ŝi vidis en la domo, estis ... Paŭlo!

"Kie ajn vi estis?" ŝi kriis. "Ni ĉiuj serĉis vin en la ruina domo."

"Mi vekiĝis frue," respondis la knabo, "kaj eliris por promeni antaŭ la matenmanĝo. Estis tia bela mateno, ke mi volis esti ekstere. Mi revenis iom malfrue, ĉar mi perdis la vojon, kaj kiam mi revenis hejmen onklino Amanda diris, ke certe vi jam trovis, ke mi ne estas tie, kaj baldaŭ revenos."

"Tiom da ĝeno kaj ekscito vi kaŭzis!" plendis Katrina. Tiam ŝi pli gajiĝis. "Sed ni trovis la trezoron!"

"Ni trovis keston," korektis ŝia onklo." Sed ni ne povas malfermi ĝin, kaj ne scias kion ĝi enhavas. Fakte, nur Georgo vidis ĝin!"

"Se vi ne tuj manĝos la matenmanĝon," interrompis lia edzino, "la kafo estos tute malvarma. Venu tuj kaj sidiĝu!"

Do ili sidiĝis kaj ekmanĝis, kaj dum iom da tempo ili ne plu parolis.

^ Go to top of page

Chapter 7

> Play chapter 7

Tuj post la matenmanĝo onklo Henriko telefonis al la policejo, kaj la ĉefa el la tri policanoj de la distrikto promesis veni post duono da horo.

Kiam li alvenis, bicikle, ili ĉiuj iris al la ruina domo, kie onklo Henriko montris al li la pordeton. Feliĉe li ne estis tiel dika kiel onklo Henriko, kaj sukcesis malsupreniri la ŝtuparon. Post iom da tempo li reaperis.

"Mi sukcesis movi ĝin," li raportis, "Sed ĝi estas tre peza. Ni bezonas rulportilon por meti sub ĝin; levstangon por levi ĝin, dum ni submetas la portilon; ŝnuron por tiri, kaj tabulojn por meti sur la ŝtuparon, por tiri la keston al la supro. Mi reiras per la biciklo al la policejo, por akiri tiujn objektojn, kaj mi revenos per kamioneto. Tiel ni povas forporti la keston. Mi revenos post proksimume duono da horo."

Tiam li suriĝis sur sian biciklon kaj foriris.

"Mi scivolas, kiel oni metis la keston tie, se ĝi estas tiel peza," komentis Katrina.

"Supozeble ili metis ĝin tie kiam ĝi estis malplena," diris ŝia onklo, "kaj enmetis la enhavon poste. Mi mem pli scivolas pri la enhavo. Se ĝi fakte estas trezoro, eble oni metis ĝin en la sekretan ĉambreton por ke iuj malamikoj ne forŝtelu ĝin. Kaj se ne, kio ĝi povas esti?"

Dum ili diskutis tiajn aferojn la horduono pasis, kaj subite ili aŭdis la sonon de la motoro, kaj vidis la kamioneton.

^ Go to top of page

Chapter 8

> Play chapter 8

La policano eliĝis kun la aĵoj, por kiuj li iris.

"Mi malsupreniros kun unu el la knaboj," li diris, "kaj dum mi levas la keston, li povas ŝovi la rulportilon sub ĝin. Tiam mi penos puŝi ĝin ĝis la malsupro de la ŝtuparo. Se mi povas fari tion, ni ligos la ŝnuron ĉirkaŭ ĝin, kuŝigos la tabulojn super la ŝtupojn, kaj mi ŝovos, dum vi ĉiuj tiros."

"Georgo, vi iru kun li," proponis lia patro, "ĉar vi trovis la keston."

Do, la policano kaj Georgo malaperis laŭ la ŝtuparo. Dume la aliaj kuŝigis la tabulojn sur la ŝtuparon, kaj tiam atendis, iom senpacience. Fine ili aŭdis grincetojn, kaj komprenis, ke oni puŝas la keston, sur la radetoj, laŭ la tunelo.

Tiam Georgo reaperis, kaj kun la policano manovris la keston al la malsupro de la ŝtuparo. Estis tre malfacila tasko meti la rulportilon sur la malsupron de la tabuloj, kun la kesto sur ĝi, sed finfine ili sukcesis. Tiam Georgo grimpis ĝis la supro, kaj ĉiuj prenis la dikan ŝnuron.

"Preta!" vokis onklo Henriko.

"Tiru!" respondis la policano, de sube. Kaj ili ĉiuj tiris per sia tuta forto. Malrapide la kesto komencis supreniri. Kiam ĝi estis preskaŭ ĉe la supro ili kredis, ke ili ne plu povos elteni, sed per superhoma peno ili fine sukcesis.

La policano viŝis la ŝviton de sia frunto. "Ha!" li ekkriis, "mi certe ĝojas, ke tio estas finita! Mi sentas, ke mi ne plu havas muskolojn!"

"Mi ne volas ĝeni vin," diris onklo Henriko, "sed ni ankoraŭ devas meti ĝin sur la kamioneton!"

"Tio ne estas tre grava," estis la respondo, "ĉar mi povas meti la aŭton tuj kontraŭ tiu pordospaco, kaj mi kredas, ke la planko estos proksimume same alta kiel la planko de la aŭto. Ni esperu!"

Kaj tiel pruviĝis. Ili kuŝigis la tabulojn de la doma planko ĝis la kamiono, kaj sen tro da malfacileco sukcesis meti la keston en la aŭton.

^ Go to top of page

Chapter 9

> Play chapter 9

En la policejo oni provis dekojn da ŝlosiloj por malfermi la keston, sed vane. Fine la policano prenis feran stangon kaj perforte rompis la seruron. Avide la kvar infanoj kaj la onklo enrigardis.

Sed kia seniluziiĝo! La kesto ŝajnis esti plena da pecoj de nigra fero. Onklo Henriko kliniĝis kaj elprenis unu. Ĝi estis telero. Tiam li rigardis pli atente.

"Tio estas arĝento," li anoncis. "Kaj tre bela peco. Kiam ĝi estos purigita, ĝi aspektos belege!"

Li kaj la policano elprenis alian pecon, kaj alian, kaj eĉ en ilia malpura nigra stato oni povis vidi, ke ili estas belaj; tasoj, teleroj, kruĉoj, pletoj, pladoj, ĉiuj bele ornamitaj.

La policano promesis trovi, al kiu la ruina domo laŭleĝe apartenas, kaj sciigi onklon Henrikon pri tio.

* * * *

Post du tagoj la geonkloj kaj la kvar infanoj estis finantaj la matenmanĝon, kiam venis telefona voko por onklo Henriko, kaj li parolis dum iom da tempo. Fine li revenis en la manĝoĉambron kaj residiĝis ĉe la tablo.

"Tio estis la policano," li diris. "Ŝajnas, ke kvankam la domo estas ruino jam de multaj jaroj, ĝi laŭleĝe ankoraŭ apartenas al granda familio, kiu antaŭ pli ol unu jarcento posedis multe da tero en ĉi tiu regiono. Ili estis tre riĉaj, sed perdis ĉion, krom la domo mem. Tion ili ne volis vendi, sed ne povis plu loĝi en ĝi, kaj iom post iom ĝi ruiniĝis. La nuna posedanto diris, ke li ne sciis, ke la arĝento estas tie, kvankam estis rakonto en la familio, ke iu prapatro kaŝis sian arĝenton. Sed neniu plu sciis, kie ĝi estas. La posedanto estas jam survoje por vidi ĝin, kaj oni aranĝis, ke arĝentisto ĉeestu por taksi ĝian valoron."

* * * *

Kaj tuj post la tagmanĝo la policano vizitis la farmdomon kun alia sinjoro, kiun li prezentis kiel la posedanton de la ruina domo.

"Mi estas tre danka al vi ĉiuj," li diris, "ne nur pro la monvaloro de la arĝento, sed ankaŭ ĉar estas granda ĝojo rehavi ĝin en la familio. Por montri mian dankemon mi petas vin akcepti ĉi tiun ĉekon."

La sumo sur la ĉeko estas sekreto, konata nur al la kvar infanoj kaj iliaj gepatroj; sed mi povas diri, ke ĝi aĉetis por ĉiu el la infanoj belan, novan biciklon!

(fino)