Rekte al la artikolo

Unika interŝanĝo de kulturo

<<  [938]  >>

por infanoj de la Elementa Lernejo Croft en Painswick kaj gejunuloj el Ĉeĥio

De vendredo la 4-a ĝis lundo la 7-a de julio anoj de la Esperanto-klubo ĉe Croft Primary School, Painswick, 5- ĝis 11-jaraj, ĝuis plenplenan programon de agadoj ĉirkaŭ Glostro. Antaŭ la vizito la junaj klubanoj lernis iom de la historio kaj geografio de Ĉeĥio, aŭdis ĉeĥajn fabelojn kaj lernis ĉeĥajn kantojn. Ĉio ĉi tio en esperanto.

Dum ni ekskursis, la plej aĝaj ĉeĥoj gvidis niajn plej junajn, kaj helpis ilin plenumi kvizfoliojn pri la interesaĵoj, kaj niaj plej lingvekapablaj same helpis la ĉeĥajn komencantojn.

Vendredon ni renkontiĝis ce parko kun interalie pavoj, cervoj kaj pigmekaproj. Tie la etuloj lernis pri birdoj, bestoj kaj fiŝoj. Sabaton, dum la buso veturigis nin al Glostro, ni aŭdis 'la Tajloron de Glostro' de Beatrix Potter, kaj tuj post la alveno ni vizitis la Domon de la Tajloro de Glostro. De tie ni rapidis al la Muzeo de la Naciaj Akvovojoj, kie aliaj esperantistoj de Stroud kaj Ĉeltenhamo atendis nin. Tie ni ĉiuj lernis pri la vivo, la loĝboatoj kaj la arto de la kanalistoj dum 200 jaroj. Ni lunĉis dum ekskurso per boato kaj aŭskultante la historion de la boato kaj la dokoj ĉe Glostro en esperanto kaj la angla. Tiam ĉiuj hastis al la popolmuzeo por sperti lecionon tipan de antaŭ jarcento. Ĉiuj infanoj ĝuis vestiĝi kiel Viktorianoj kaj uzi la ardezojn kaj grafitojn. Post tio ni vizitis homojn kiuj rolis romianojn kaj vidis la tendojn, armilojn kaj kuirmetodojn kaj aŭdis multajn interesajn faktojn, kiujn oni neniam instruis al mi ĉe la lernejo.

Dimanĉon ni ĝuis en Painswick, per gvidita historia promeno tra la vilaĝo, kiu finiĝis per pikniko ĉe la montopinto, de kie ni povis vidi kvin graflandojn kaj eĉ alian landon. Tio ĉi tute surprizis la ĉeĥojn. Ili ne konstatis, ke ili estas tiel proksimaj al Kimrio.

Dum du vesperoj ĉiuj renkontiĝis ĉe la domo de Jenny por ludi kaj spekti vidbendojn. La ĉeĥoj miris vidi Malcolm Jones, kun kiu ili antaŭe vizitis, aktori en 'La Graveco de la Fideliĝo'. Sabatan vesperon ni ĉeestis internacian muzikan feston en parko en Ĉeltenhamo, kiu finiĝis per duonhoro da piroteknikaĵoj.

Ĵus antaŭ ol la grupo forlasis nin por vojaĝi al Londono, ili prezentis siaj popoldancojn kaj fabelojn al la tuta lernejo. Niaj junaj infanoj kuniĝis dum danco kaj tri fabeloj. Tiu okazo estis tre grava por nia esperanto-klubo, ĉar kiam ajn ni invitas la tutan lernejon al iu esperanta okazo post lernejaj horoj, neniu iam alvenos, escepte de la gepatroj de kelkaj klubanoj. Ĉi fojon la lernejanoj estis kaptitaj dum lernejaj horoj kaj la lernejestro ordonis, ke ĉiuj ĉeestu. La aliaj instruistoj kaj aliaj infanoj tre ĝuis la prezenton kaj oni senĉese gratulis nin ĝis la fino de la trimestro. Multaj infanoj petis aliĝi al la klubo.

La longa semajnfino estis bonega afero por miaj lernantoj, multaj el kiuj neniam rajtis vojaĝi kun ni al esperantaj okazoj. Ni ekskursas ĉiun trimestron ien proksiman, sed neniam antaŭe partoprenis alilandaj infanoj kaj tial la juna klubanoj ofte krokodilas. Nun ili demandadas, kiam alvenos pluaj vizitantoj. BBC Radio Gloucestershire dissendis kvin minutojn pri la vizito ĉiun horon dum la sabato, kaj multaj homoj en Glostro demandis ĉu ni estas la ĉeĥa grupo. Artikoloj vidiĝis en tri lokaj ĵurnaloj. Kvankam ne ĉiuj el miaj lernantoj kaj ne ĉiuj el la ĉeĥaj gejunuloj bone regas esperanton, neniel estus povinta esti simila okazo sen la pontlingvo de Esperanto. Ili scias kelkajn vortojn el la angla, kaj ni scias eĉ malpli el la ĉeĥa lingvo, kaj ĉiuj profitis kaj pri sia esperanto kaj pri la du kulturoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1997.

<<  [938]  >>