Rekte al la artikolo

Lingva konsultejo

<<  [938]  >>

William Auld

I wonder if you could possibly address the following query in the next available 'Lingva konsultejo' slot: from adjective to verb, -a to -as:

Mi estas soifa – Mi soifas
I'm thirsty – I thirst

No problem with the above, but could you please try to explain this for me:

Ĝi estas nigra – Ĝi nigras
It is black – ?

– B. Greene

Unuavice necesas konstati, ke soifa-soifas ne estas verbigo de adjektivo (kiel multaj supozas), sed adjektivigo de verbo, ĉar la radiko soif- estas konvencie verba. Parte pro tio, la esprimo verbigo de adjektivo (ofte uzita) estas mem erariga.

Tamen via problemo fakte ne estas demando pri Esperanto; ĝi estas problemo traduka. Sen la deziro trovi anglalingvan klarigon, la problemo ne ekzistus. Tutsimple, Esperanto posedas du eblojn esprimi la koncepton soifi – kaj koincide ankaŭ la angla posedas du eblojn. Sed por esprimi la koncepton nigri Esperanto posedas la samajn du eblojn, sed la angla nur unu eblon. La angla ne havas unuvortan ekvivalenton de la verbo to be black. Do la angla estas tiurilate malpli riĉa ol Esperanto. Ĝi estas nigra kaj Ĝi nigras ambaŭ tradukiĝas angle It's black.

Oni ne sufiĉe rekonas, ke Esperanto kaj la angla estas malsamspecaj lingvoj, kaj ĉiu el ili havas proprajn karakterizojn. La avantaĝoj de Esperanto ne ĉiam estas rimarkataj de homoj tro influitaj de sia nacilingvo. Samkaŭze, estas preferinde diskuti Esperanton per Esperanto, ĉar klarigoj anglalingvaj kapablas misgvidi la diskuton.

Jen angla propozicio: For our picnic, a suitable rock served as a table. Dek vortoj. Jen Esperanta ekvivalento: Por nia pikniko, konvena roko tablis. Ses. Alila ekzemplo: In our pantomime two actors played an elephant. Esperante: En nia komika teatraĵo du aktoroj kune elefantis. (En tiu propozicio evidentiĝas siavice malforteto de Esperanto: ĝia pantomimo ne estas en ĉiu kunteksto ekvivalento de la angla pantomime.) Sed mia punkto estas, ke la du esperantaj propozicioj ne kaŭzas malfacilaĵon komprenan, malgraŭ la neanglaj verboj. Tiuj verboj liveras la ĝustajn mensbildojn.

Per tradukado oni malmulton pruvas. Laŭvorteco malofte konvenas. En Esperanto (kiel ĝia kreinto pli ol unufoje atentigis) ĉiu radiko kapablas roli verbe, substantive, adjektive aŭ adverbe. Aliaj lingvoj ne havas ĝuste tiun avantaĝon. Unu riĉeco de la angla estas multnombreco, do subtileco, de la vortprovizo. Sed al Esperanto, malgraŭ ĝia radika malmultnombreco, ne mankas subtileco, kiun ne ĉiam kapablas kontentige sentigi la angla. Mi ĉiam memoras, ke tradukante la Elegion de Thomas Gray mi frontis al la verso:

The moping owl does to the moon complain

kaj por traduki moping longe hezitis inter soleca kaj solema – sufiĉe subtila nuanco en Esperanto – antaŭ ol elekti la duan.

Estis ĝuste neesperantista amiko, kiu la unua atentigis min pri tiu ĉi problemo antaŭ kvardeko da jaroj. Senprepare klarigante al li (angle) iun Esperantan poemon, mi venis al la vorto pavis kaj iom hezite tradukis per strutted. Mia amiko pridemandis min; mi klarigis, 'You know, pavis, strutted like a peacock.' Li respondis, 'Dammit, why didn't you say peacocked, and I'd have understood the metaphor?' Nu, oni ne ĉiam venkas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1997.

<<  [938]  >>