Rekte al la artikolo

La Metamorfozo

<<  [938]  >>

Katelina Halo

La Metamorfozo. Franz Kafka. Traduko de Mauro Nervi. Edistudio 1996. 75p. Bindita.

Eĉ tiuj, kiuj konas La Procezo kaj La Kastelo de Kafka, eble ne konas lian longan novelon aŭ mallongan romanon, La Metamorfozo (Die Verwandlung), kun ĝia tondra komenco: 'Iun matenon, vekiĝinte el maltrankvilaj sonĝoj, Gregor Samsa trovis sin transformita en sia lito al enorma insekto.' Sekvas neniu klarigo de la kialo aŭ kielo de tiu transformiĝo, aŭ de la speco aŭ grandeco de tiu insekto (Ungeziefer), blato aŭ skarabo laŭ kelkaj komentantoj; Kafka mem malpermesis ke ilustristo provu desegni ĝin.

Tio, kion esploras Kafka, estas la fizikaj kaj psikaj klopodoj de la malfeliĉa anti-heroo por adapti sin al sia nova ekzisto en konata hejma dormoĉambro, kaj por konservi aŭ renovigi rilatojn kun sia familio – kiu, siaflanke, nek multe helpas nek serĉas eksteran helpon. Jen sendube, kiel ofte ĉe Kafka, malĝoja parabolo aŭ alegorio.

Mia scio de la germana ne sufiĉas por ke mi kritiku lingve la tradukon, kaj dek naŭ enkondukaj paĝoj ne tuŝas tradukajn problemojn. Komparo kun la franca traduko de Alexandre Viatte sugestas ke, se la franca kaj la esperanta tradukoj reprezentas egale trafe la violentajn aŭ melankoliajn scenojn, tamen Nervi foje superas per koncizo kaj preciza prezento de realismaj detaloj: 'la patrino… pantoflis for', 'post kvaronhora laboro', 'trakrabli sian ĉambron'.

Certe mi povas rekomendi la libron al tiuj kiuj serĉas ekkonon aŭ plian konon de la verkoj de Kafka, aŭ nur streĉigan legaĵon plurnivele profundan. Kun turmentata senpacienco, legante, mi atendis ekscion de la fino – kiu, laŭ letero kaj taglibro de Kafka, ne kontentigis lin mem, sed kiun li neniam ŝanĝis – kaj kiun mi nepre kaŝos en recenzo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1997.

<<  [938]  >>