Rekte al la artikolo

Dunblane 1997

<<  [939]  >>

Muriel Shackleton

Denove regis en Dunblane etoso de kamaradeco kaj bonhumoro, helpata de bonaj manĝoj kaj simpatiaj kaj spritaj partoprenantoj.

David Bisset enkondukis la temon 'Irlando' pere de bonkvalitaj diapozitivoj pri Dublino. Sekvis Maire Mackay kun tre interesa, simple prezentita, parolo pri astronomio. Pro netaŭga vetero, ni ne eliris por rigardi la noktan ĉielon, sed diskutis kaj babilis ĝis pretiĝis refreŝigaĵoj preparitaj de Jean Bisset.

Je sabato Maire montris diapozitivojn kaj parolis pri 'La Irlanda Torfejo' ek de la glacia epoko ĝis nun, kiam fine oni konstatas la valoron de tiaj 'neutilaj' sovaĝejoj kaj provas iuloke haltigi la troan ekspluaton kaj savi almenaŭ iom de la kreskejo de bezonataj plantoj kaj bestoj. Intertempe ni lernis ke ekzistas en Irlando vera loko nomiota Lilliput. (Novaĵo al mi, almenaŭ.)

Sekvis lingvaj ludoj kaj premietoj. Ĉiujn premietojn Ges-roj Mackay kunportis el Irlando kune kun informiloj pri la diversaj temoj, diapozitivoj k.t.p., kaj tiel bonhumore kaj sprite prezentis sian programon ke ofte aŭdiĝis ridoj.

Posttagmeze, ni ekskursis aŭte, laŭlonge de la Ochil Montoj al Dollar kaj la hejmo de Meta kaj William Auld, kie ni ja miris pri la bibioteko kiun montris nia gastiganto. Tiu biblioteko sendube estas unu el la plej gravaj en la mondo. Kiam okuloj kaj cerboj ne povis ensorbi pli, Meta regalis niajn stomakojn per belaspektaj kaj bongustegaj frandaĵoj. Tiu gastama paro meritas niajn sincerajn dankojn.

Vespere Girvan parolis pri komunikado kun eksterteruloj. Aliaj aldonis fantaziajn (aŭ eble ne fantaziajn?) proponojn pri metodoj. Sekvis ja ĝuinda muzika vespero. Maire pianludis kaj kantis, Conall gitarludis, Lorcan kantis laŭ antikva irlanda stilo kaj, fine, ni ĉiuj kantis. Jack, Bill kaj Sheila ĉiuj aldonis solkanton. Tiaj estas aferoj en Dunblane – homoj partoprenas – nespertuloj kuraĝas kontribui ion.

Je dimanĉo okazis kelta diservo gvidata de Girvan Mackay.

Post kafpaŭzo, Maire montris lumbildojn kiuj rilatas al eventoj antaŭ kaj post la agadoj de Sankta Kolumbo. Ŝi ankaŭ rakontis pri la vivoj de virinoj en tiuj kruelaj tempoj. Intertempe ni lernis pri Skotoj kaj Piktoj en Irlando kaj Skotlando. La matena sesio finiĝis kun muziko.

Posttagmeze, Maire parolis pri 'trudherboj', multaj el kiuj estas ja valoraj en aŭ medikamento aŭ kuirado aŭ ambaŭ. Poste ni konkursis nomi tiajn plantojn, bele desegnitajn sur apartaj kartoj. (Mi povas rekomendi irlandan ĉokoladon!)

Estis feliĉa decido inviti la Familion Mackay provizi programon. Ili kompetente kaj sprite, tiom bonhumore instruis kaj distris nin ke feliĉaj ridoj ofte aŭdiĝis. Al ili, al William kaj Meta Auld, Lorcan el Dublino, Jean kaj David Bisset kaj al iu kiu iamaniere kontribuis al la senduba sukceso de la semajnfino mi dankas pro ĝuplena restado denove en Dunblane.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>