Rekte al la artikolo

Vizito al Kroatio

<<  [939]  >>

Anne Johnson

"Ĉu ne oni tie militas?" demandis miaj geamikoj, kiam mi anoncis mian planon ĉi-somere viziti Kroation.

Mi celis tien vojaĝi por partopreni 'Esperanto-Literaturan kurson kun virinoj kiel fokuso' kaj kombini ĝin kun konversacia kurso, kiu okazus unu semajnon antaŭe.

Post neordinara ferio, mi ĵus estas reveninta.

La unuan semajnon mi, la sola britino, pasigis kun Argentinoj, Italoj kaj Kroatoj en la mezepoka montet-urbeto de Motovun, Istrio, suda Kroatio. Ni loĝis en la urbpinta kastel-hotelo – komforta, kun bona manĝaĵo; ankaŭ multe da bona loka vino ni gustumis.

Matene Spomenka Štimec, Kroata aŭtorino, brile paroligis nin Esperantlingve laŭ la Zagreba metodo; ŝi ankaŭ donis al ni tre gravajn informojn pri la movado.

Posttagmeze ni ekskursis: ni vizitis la apudan monteturbeton Groĵnjan; ni vizitis la Esperanto-familiojn, kiuj tendumis ĉe la Adramaro; kun ili ni konversaciis kaj naĝis. Unu tagon ni veturis al la plej malgranda urbo en la mondo – HUM. Tie ni lernis pri la originala kroata lingvo. Por memorigi ĝin oni starigis en kampo ĝies strange formitajn librojn. Sursidantaj unu po, ni fotografis nin.

Tiam, veturante aŭtomobile, mi transiris la tutan landon el la sudo al la nordo – al la bieno de Spomenka por la dua kurso. Ŝia bieno troviĝas en plena kamparo – nur la sonoj de kok-kriado, bov-muĝado kaj la malofta siflado de trajno en la malproksimeco aŭdiĝas. Mi aŭdis ankaŭ pri la multaj sovaĝaj bestoj, kiuj troviĝas tie; sed, feliĉe mi neniujn vidis.

La kurso okazis matene – denove gvidita de Spomenka. Estis ŝi, kiu tre vigle laboregadis, nin konatigante kun virinaj aŭtoroj aŭ pri virinoj en la Esperanto-literaturo.

Posttagmeze ni daŭre restis ekstere legante el la libroj en ŝia biblioteko.

Tro abunde manĝigis nin Giorgio el Italio, ŝvitante en la kuirejo dum varmega somera vetero, kuirante per forno hejtata de ligno laŭ tradicia vilaĝa maniero.

Ni ĝue gustumadis legomojn el la ĝardeno kaj tipe italajn manĝojn. Unu tagon alvenis vilaĝano traktore, portanta tri kokinojn, kiuj nur kelkajn horojn antaŭe estis kurantaj sur la herboj. Al mia demando, li konfesis, ke ne estis li, kiu mortigis ilin; tion faris la edzino.

Pri la milito mi feliĉe malmulte spertis kvankam je mia alveno en la lando mi iom timis vidante ses kamionetojn, kiuj elverŝis multajn blukaskedajn soldatojn (el la Unuiĝintaj Nacioj). Ili nur demisiis, sed mia varmega Esperanto-akceptinto, mi poste lernis, estis vidviĝinta pro la milito.

Dum la vojaĝo al la nordo ni transiris urbon de malriĉŝajnigantaj 3–4-etapartamentkonstruaĵoj kaj Spomenka montris la truojn surmure – restaĵojn el la milito. Ŝi eksplikis, ke en tiu urbo loĝas multe da Serboj, kiuj estas sen laboro.

Mi bezonis mensadaptiĝon por kompreni, ke, kiam Kroatoj parolas pri 'la milito', ili ne aludas al la t.n. Dua 'Mondmilito' sed al sia ĵusfiniĝinta interpopola milito.

Spomenka ne nur verkas. Post multe da jaroj ŝi daŭre profesie laboras por la movado. Ŝi multe agadis kun Esperanto-pupteatroj kaj eĉ invitis el Japanio.

En Zagreb, krom klubo kaj kursoj, de longe ekzistas studenta grupo (Kial ni ne havas ĉe ni?) kaj la Zagreba Esperanto-teatra grupo antaŭe estis fama.

Nun la Kroataj Esperantistoj atendas scii ĉu oni elektos ilin gastigi la dudekjarcentan Universalan Kongreson. Tio multe helpus iliajn agadojn por Esperanto.

Aranĝis tre nete la 2 kursojn kaj mian restadon ĉe diversaj Esperantistoj Viŝnja Branković. Ŝi planas diversajn kursojn estontajn en Kroatio. La tri semajnoj inkluzive kostis min £250 plus la vojaĝkosto. Aŭtobuse proks. aldonan £100.

Aŭgusto 1997

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>