Rekte al la artikolo

Novaj libroj — La Diplomato Kiu Ridis

<<  [939]  >>

Paul Gubbins

La Diplomato Kiu Ridis de Ralph Harry, Bookleaf Publishing: Bakers Hill & Beverley, WA, Aŭstralio, 1997, 61p. Bildoj de Vane Lindsey. ISBN 1 876042 07 9.

Ralph Harry pasigis preskaŭ kvar jardekojn kiel aŭstralia diplomato kaj atingis la pinton de sia profesio. Li fariĝis i.a. ambasadoro en Bruselo, Sajgono, Bonno kaj ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Li aktivis en la aŭstralia Esperanto-movado kaj fariĝis ties prezidanto. Pro tio mi atendis ion pli sukan, pli tranĉan, ol La Diplomato Kiu Ridis.

Sendube Harry povintus aŭtobiografie verki, informante pri la kariero de diplomato. Sendube li povintus historie verki, informante pri gravaj diplomatiaj eventoj, krizoj, interparoladoj. Tamen – miaopinie bedaŭrinde – li elektas leĝere, supraĵe verki, celante distriĝon anstataŭ klerigon, anekdoton anstataŭ informon. Jen libro – ja bezonata en Esperantujo – kiu troviĝos en la poŝo de vojaĝnato ol sur la tablo de studanto.

La Diplomato Kiu Ridis konsistas el naŭ sekcioj plus enkonduko. Sekcioj titoliĝas i.a. 'Reĝa Diplomatio', 'Diplomataj Vizitoj' kaj 'La Lingvo de la Diplomatio'. En 'Diplomataj Vizitoj', ekzemple, priskribiĝas vizito en 1973 de la brita reĝino al Germanio. La reĝino anoncis, ke plaĉus al ŝi viziti urbeton Marbach, kie siduas bredejo de arabaj ĉevaloj. Pro miskompreno la reĝino vizitis alian, pli faman Marbach, naskiĝurbon de la germana poeto Schiller. La reĝino, kondukite tra Schiller-muzeo, kaj vidinte monumentojn kaj aliajn memorindaĵojn pri la poeto, finfine diris: 'Ĉi tio estas tre interesa… sed kie estas la ĉevaloj?' (p.28)

De Esperanto-vidpunkto pleje interesas la sekcio 'La Lingvo de la Diplomatio'. Mankas scienca pritrakto de la lingva problemo, sed abundas anekdotoj… ekzemple pri franco, kiu en la fruaj tagoj de la Ligo de Nacioj komentis, ke li aŭdis la francan parolatan en Ĝenevo en 42 diversaj lingvoj (p.52). Ankaŭ notindas la anekdotoj pri Hans Jakob kaj Harold Macmillan, kaj pri Ivo Lapenna kaj Edmond Privat (p.9). Amuze, interese, jes … sed finfine sinsekvo de anekdotoj fariĝas same memorinda, same atento-kapta, kiel sinsekvo de ruĝaj aŭtobusoj.

Kaj la lingvo! Anglismoj, kiaj 'humursenton kiu malstreĉas la atmosferon' (enkonduko) aŭ '… estis doninta striktajn instrukciojn' (p.27), ofendis la okulojn; manko de komo inter ĉef- kaj subpropozicio perturbis la digeston, kaj Troa kaj Superflua Uzado de Majuskloj preskaŭ enhospitaligis min. Frazo kia 'Andrej Gromyko tre bone konis la normalan kaj Usonan specojn de la Angla lingvo' (p.17) fariĝas – por mi – preskaŭ nelegebla. La sekvanta frazo komenciĝas: 'Ankaŭ pro sia sperto kiel Alta Komisiito en Otavo, Reprezentanto de Aŭstralio ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko kaj ambasadoro (tiel: minuskle!) en Francio'. Kaj kial – ankoraŭfoje sampaĝe – majuskliĝas Parlamentejo, Departemento kaj Ministro? Ĉu neniu diris al nia ridinta diplomato, ke Majusklo kreas Barilon, super kiu la Okulo de Leganto ĉiam Devos Salti? Ke Troa Majuskligo Lacigas Legantojn?

Pardonu la kontraŭ-majusklan polemikon. Sed majuskligo-malsano makulas la anglan: ni gardu, ke Esperanto ne same infektiĝu.

La Diplomato Kiu Ridis plaĉos al ĉiuj, kiuj volas leĝeran, amuzetan legaĵon. Tiel ĝi havas valoron … sed mi petas, ke la aŭtoro revenu al sia temaro, ke li pli science, pli historie, pli funde verku … kaj ke li kunlaboru kun kompetenta, neangla, neaŭstralia redaktoro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>