Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Scienca Revuo, n-o 170

<<  [939]  >>

Hilary Chapman

Scienca Revuo, n-o 170. Volumo 48, kajero 1, junio 1997, 64p. ISSN 0048-9557.

Scienca Revuo estas oficiala organo de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE).

Vera Blanke kontribuas kiel unuan artikolon superrigardon pri la scienca laboro de estinta prezidanto de ISAE, Carl Støp-Bowitz. Krom tio la volumo enhavas kvin originalajn artikolojn el variaj sciencaj kampoj de ses aŭtoroj en ses diversaj landoj.

Artikolo de profesoro Cumberlidge kaj d-ro Rudiger Sachs prezentas novan esperantlingvan nomigan sistemon kompare kun la nuna mondvaste uzata konvencia sistemo.

Prof. Bociort el Rumanio verkas inspire pri la estetiko de beletra verko, kvankam leganto rajtas demandi sin ĉu lia artikolo vere meritas lokon en scienca revuo.

Prof. Dudich el Hungario montras sian maltrankvilon pri troa ekspluatado de niaj energirezervoj el vidpunkto de tersciencisto.

Kiu ne interesiĝas pri parolkapabloj de infanoj denaske lernantaj Esperanton, pri kiu srkibas profesoro Nagata? Lia kontribuo baziĝas sur 'genera gramatiko' kiun iniciatis Chomsky. Nagata konkludas, ke studi Esperanton 'donos al ni rimedon testi, ĉu la genera gramatiko validas kiel adekvata teorio de homa lingvo, inkluzive Esperanton.'

D-ro Kava argumentas pri la graveco konservi la fonemon ĥ en Esperanto ĝenerale kaj en mineralnomoj speciale.

Post la originalaj artikoloj sekvas 'Scienca Eĥo', rubriko kiu celas prezenti sciindaĵojn el nacilingvaj ĵurnaloj, sciencaj periodaĵoj kaj ĉiutagaj gazetoj. En ĉi tiu numero ĉiuj 17 eroj estas ĉerpitaj el germanlingvaj fontoj, kaj oni atendas pli vastan gamon da fontoj en venontaj numeroj. Enhave tiuj mallongaj artikoloj estas fascinaj. Mi legis unuafoje, ke en Norda Ameriko oni malkovris cervojn kun simptomoj de Bova Spongeca Encefalito (BSE).

Ne tute mankas preseraroj en la nuna kajero. Mi tamen rimarkas, ke tute mankas brita ISAE-filio en Britio kaj eĉ mankas peranto. Laŭ informo de Martyn McClelland, la oficejo de EAB pretas transdoni kotizojn (£11) al ISAE. Plua kuriozaĵo estas la neapero de retpoŝtaj adresoj, ĉu por kontribuintoj ĉu por la estraro de ISAE.

Malgraŭ neperfektaĵoj, jen estas revuo tre taŭgas por tiuj, kiuj interesiĝas pri scienco.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>