Rekte al la artikolo

Marĝenaj pensoj pri… la tradukarto

<<  [940]  >>

William Auld

Jam dum pli ol 50 jaroj mi konstante okupiĝis pri tradukado (ĉefe, sed ne sole, en Esperanton), kaj neeviteble mi lernis kaj konstatis multon pri tiu malfacila arto. Mi konstatis, ekzemple, ke la originalo tre ofte kaj tre subtile misinfluas la tradukon! Kiel tio povas esti? Ĉu traduko ne devas fidele reprodukti la originalon pere de alia lingvo? Nu, jes kaj ne.

Ŝajnas al mi, ke por multaj tradukantoj la lingvaĵo de originalo finfine pli gravas ol la lingvaĵo de traduko, kaj sekve oni devus laŭeble reteni sintaksajn karakterizojn (interalie) en la traduko. Ekzemple, pasivojn oni traduku per pasivoj, kio eble, en Esperanto, perfidus la spiriton de tiu lingvo kaj elegantan originalon malelegantigus en traduko. Por mi, la pli grava el la du lingvoj estas la traduklingvo, kiun oni ne oferu sur altaro de la fremdeco. Evitu troan sklavecon al la originalaj formoj! Finfine, legantoj de la traduko rajtas atendi legaĵon naturan, kiu ne 'odoras traduke'.

Atingi tion kompreneble ne estas facile, ĉar tre ofte la solvo de iu frazo ŝajnas tute memevidenta, sed ne estas vere kontentiga. Mi volas citi ekzemplon el mia propra sperto.

Temas pri novelo en Esperanto, en kiu limgardisto alparolas maljunulon kiu ŝajnas sin direkti al la limo. Li demandas: 'Kien vi iras, maljunulo?' Tradukante tion en la anglan, oni nature pensas: 'Where are you going, old man?' kaj tre probable kontentiĝos pri la solvo. Sed io haltigis min. Ĉu tion probable dirus vera anglalingva limgardisto en ĝuste tia situacio? Mi imagis la scenon. Sur mia mensa scenejo la limgardisto ne diris Where are you going?; li diris Where are you off to? kun ioma emfazo de la vorto you. Kaj en la reala mondo anglalingvanoj ne uzus la vortojn old man, ĉar la frazo efektive signifas 'karulo', kaj estas uzata inter amikoj. Maljunulojn oni alparolas per diversaj vortoj (ĉefe depende de la regiono, klaso, k.s.): faither, Dad, Pop, oldtimer, ktp, kaj reala limgardisto verŝajne dirus, ekzemple: Where are you off to, Grandad? Or: Where d'you think you're going, Pop?*

* Pop kaj oldtimer estas usondevenaj, kompreneble.

Eble vi opinias min tro pedanta, sed tio estas tre simpla ekzemplo kaj nur ilustras oftegan fenomenon. Oni teorie akceptas la regulon: 'Traduki ne vortojn sed signifojn', tamen praktike ofte malatentas la regulon. La efiko de la vortoj estas tre forta, kaj signifojn la plimulto el ni malofte penas analizi.

Tradukanto en Esperanton devus ekspluati la esprimivon indiĝenan al tiu lingvo, kaj ne blinde sekvi la spuron de la originalo eĉ kiam tio eblas – ĉar tia esplorado riĉigas la lingvon kaj plifortigas ĝiajn tradiciojn. Du ekzemplojn liveris lastatempa Traduku-rubriko en LBE. Lost his virginity estas bone tradukebla per la laŭvorta 'perdis sian virgecon'; tamen multe plil trafe kaj klare – kaj instrue – estas 'malvirĝigis' (kiun oni pli nature uzus pensante rekte en Esperanto sen fona influo de la angla). Kaj kiom elegante estas traduki After a little thought per 'pensinte iomete'!

Prozan tradukadon tre plibonigas studado de poeziaj tradukoj, el lingva vidpunkto. Amikino lastatempe komplimentis min pro poemtradukoj miaj: 'Mi ne komprenas, kiel vi povas samtempe reteni la ritmon, la rimplanon kaj la signifon.' Tamen tio estas tute normala en Esperanto-tradukoj, ĉede dank' al Kolomano Kalocsay, kiu firme starigis niajn normojn. Sed por atingi tion necesas nepre pensi pri signifoj je kosto de la laŭvorteco, kaj tio estas bona trejnado por la prozo.

La Keatsan verson Season of mists and mellow fruitfulness oni povus laŭvorte traduki per 'Sezono de nebuletoj kaj matura fekundeco', sed tio lezas la originalan kvinjambecon; kaj pro tio la tradukanto devas trovi ekvivalentan (t.e. samsignifan) kvinjambon: 'Nebulsezon' matura kaj fekunda', tiel ekspluatante la eblecon elegante vortkunmeti, kaj la elastecon de la vortkategorioj. Iom da koncizigo ofte plitrafigas prozon.

Laŭvorta traduko de la konata verso The curfew tolls the knell of parting day apenaŭ eblas! Laŭvortare: 'La vespersignalo mortsonoras la forpasan tagon'; jes, sed ĉu tio vere redonas la originalon? Mi opinias, ke ne. La tradukanto devas repensi la tutan signifon de la propozicio kaj redoni ne nur la bildon kreitan de la anglaĵo, sed laŭeble ankaŭ la belan kadencon kaj la sonmuzikon – en formo de kvinjambo! Espereble mia traduko kontentige sukcesis: 'Tagmorton signas sonorila tristo'.

La tradukado de poezio kompreneble estas iom speciala talento, ĉar oni devas pensi ritme kaj eventuale rime, kion ne kapablas ĉiuj. Sed la studado de bonaj poemtradukoj ja estas ebla, kaj efektive dezirinda, se oni volas kompreni liberiĝon disde originalaj supraĵecoj. Neniun mi volas ofendi, sed dum mia esperantista vivo mi tro ofte legis tradukojn tro katenitajn al la originala lingvo. Inter ili mi nombras, ho ve, la Hamleto-tradukon de Newell; detala komparo kun la traduko de Zamenhof lumigas la malperfektaĵon de la kuraĝa Newell – eĉ kiam la laŭvorteco de Zamenhof ne estas tre ekzakta. Oni sentas, ke la poeto-majstron tradukis lingva majstro!

Mi iam legis manuskriptan tradukon de 'Faŭsto de Goethe', per kiu tute neniom evidentiĝis, ke Goethe estis unu el la grandaj poetoj de la homaro; la traduko estis, kiel la originalo, versa – sed samtempe prozaĉa. Oni rekonu siajn limojn.

Dank' al dio, ke multaj esperantistoj emas traduki, kaj multaj el ili riĉigas nin el multaj dekoj da lingvoj. Sed ne mankas tiuj, kiuj ankoraŭ ne adekvatas al la tasko. Espereble oni ne bezonas 50-jaran sperton por konsenti kun mi!

La supra artikolo konsistas el pensoj 'Marĝene de…' unu mia ŝatokupo kaj kampo de kompetenteco. Ĉu eble aliaj legantoj emas verki kelkajn pensojn 'marĝene de' iu ŝatokupo, hobio, aŭ profesio? – Red.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>