Rekte al la artikolo

Translokiĝo de la Esperanto-centro?

<<  [940]  >>

Dum pluraj kunsidoj nun, la Administra Komitato de EAB pritraktas la ideon vendi la Esperanto-centron ĉe 140 Holland Park Avenue en Londono kaj transloĝiĝi aliloken. La ĝenerala sinteno de la komitato favoras la ideon aparte ĉar estas klare ke tiel EAB liberigos sufiĉe multan kapitalon, kiun ĝi nepre bezonas; oni ne intencas akiri tiom altekostan konstruaĵon por anstataŭi la centron en Holland Park.

Sed restas la demando – kien moviĝi? Ĝis nun la komitato preferas translokiĝon al sufiĉe proksima loko en Londono, kiu tamen estus duone pli altekosta (sed similgranda). Aliflanke, envenas proponoj ke oni forlasu Londonon entute, kaj akiru eĉ pli malaltekostan domon en urbeto ie; la malavantaĝo pri tia propono estas la malfacileco atingi tiun lokon por komitatkunsidoj k.s., kaj ke eksterlandanoj/interesatoj tre malprobable venus al tia loko por aĉeti librojn k.s.

La afero ankoraŭ ne estas decidita, kaj la komitato intencas pli profunde diskuti la planojn en kroma kunsido en februaro. Estos ankaŭ sesio pri la translokiĝo dum la brita kongreso en Chester, kie membroj povos esprimi siajn opiniojn.

La translokiĝon oni konsideras ĉefe pro la financa stato de EAB nun. La komitato nepre deziras plibonigi la situacion, kaj ŝajnas ke la plej efika maniero efektivigi tion estas per vendo de la domo (kiu cetere bezonas multe da riparado). Oni ankaŭ dubis ĉu necesas ke tiom malgranda organizo havu tiom grandan centron en prestiĝa kvartalo por daŭrigi sian agadon; sed samtempe oni emfazis ke, se (ekzemple) la membraro de EAB duobliĝus baldaŭ, ne necesus pli konsideri tiom gravan paŝon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>