Rekte al la artikolo

Reveno de la punlaborulo

<<  [940]  >>

Charles Dickens – el la angla: William Auld

La Pikvikaj Paperoj, ĉapitro 6

'Kiam mi unue ekloĝis en tiu ĉi vilaĝo' diris la maljuna sinjoro, 'kio estas jam antaŭ dudek kvin jaroj, la plej fifama persono inter miaj paroĥanoj estis viro, kiu nomiĝis Edmondo, kiu luis malgrandan farmbienon proksiman al tiu ĉi loko. Li estis moroza, sovaĝkora malbonulo: maldiligenta kaj diboĉema laŭmore; kruela kaj feroca laŭkaraktere. Krom tiuj malmultaj pigraj kaj malrespondecaj vagabondoj, kun kiuj li pasigis malzorge sian tempon sur la kampoj, aŭ drinkis en la taverno, li eĉ unu amikon aŭ konaton ne havis; neniu emis alparoli la viron, kiun multaj timis kaj ĉiuj abomenis – kaj Edmondon forpuŝis ĉiuj.

'Tiu viro havis edzinon kaj unu filon kiu, kiam mi unue venis ĉi tien, estis proksimume dek-du-jara. Pri la severo de l' suferado de tiu virino, pri la mildo kaj tolerema maniero de ŝia konduto, pri la nervostreĉa zorgo laŭ kiu ŝi edukis tiun knabon, neniu povas adekvate imagi. Ĉielo pardonu al mi la supozon, se ĝi estas malkaritata, sed mi ja firme kaj en mia animo kredas, ke tiu viro provis sisteme dum multaj jaroj rompi al ŝi la koron; sed ŝi toleris ĉion pro sia infano kaj, kiel ajn strange tio ŝajnos al multaj, ankaŭ pro la patro; ĉar malgraŭ ke li estis bruta kaj kruele traktis ŝin, ŝi iam lin amis; kaj memoro pri tio, kio li estintis por ŝi, vekis en ŝia brusto sentojn de indulgo kaj humilo en sufero, al kiuj fremdas ĉiuj Dikreitoj, krom virinoj.

'Ili estis malriĉaj – ne povis esti alie, kiam la viro tiel agadis; sed la senlaca kaj senĉesa energio de la virino, frue kaj malfrue, matene, tagmeze kaj nokte, retenis ilin for de efektiva nenionhavado. Tiu energio estis nur tre mise repagita. Homoj preterpasantaj tiun lokon vespere – kelkfoje je tre malfrua nokta horo – raportis, ke ili aŭdis la ĝemojn kaj plorsingultojn de virino suferanta, kaj la sonon de batoj: kaj pli ol unufoje, post la noktomezo, la knabo mallaŭte frapis la ĉefpordon de najbara domo, kien li estis sendita por eskapi la ebrian furiozon de sia nenatura patro.

'Dum tiu tuta tempo, kaj kiam la kompatindulino ofte vidigis postsignojn de mistraktado kaj violento, kiujn ŝi ne povis tute kaŝi, ŝi estis konstanta partoprenanto en nia eta preĝejo. Regule ĉiudimanĉe, matene kaj posttagmeze, ŝi okupis la saman sidlokon kun la knabo apude; kaj kvankam ambaŭ estis malriĉe vestitaj – multe pli malriĉe ol multaj el la najbaroj en socitavolo malpli alta – ili estis ĉiam netaj kaj puraj. Ĉiuj afable salutis kaj alparolis 'kompatindan S-inon Edmondo'; kaj kelkfoje, kiam ŝi haltis por interŝanĝi kelkajn vortojn kun najbarino fine de la diservo en eta vico da ulmoj gvidantaj al la preĝeja portiko, aŭ malhastis por rigardadi kun patrina fiero kaj amo sian sanan filon ludantan antaŭe kun kelkaj kunuletoj, ŝia zorgoplena vizaĝo pliheliĝis pro esprimo de kora dankemo; kaj ŝi aspektis, se ne gaja kaj feliĉa, almenaŭ trankvila kaj kontenta.

'Forpasis kvin aŭ ses jaroj; la knabo iĝis junulo fortika kaj plenkreska. La tempopaso fortiginta la sveltan korpon infanan kaj fortikiginta virece liajn feblajn membrojn jam kurbigis la figuron de lia patrino kaj febligis ŝiajn paŝojn; sed tiu brako, kiu devis subteni ŝin, ne plu interkroĉiĝis kun la ŝia; tiu vizaĝo, kiu devis ĝojigi sin, ne plu rigardis al la ŝia. Ŝi okupis sian antaŭan sidlokon, sed la apuda sidloko vakis. La Biblio estis kiel antaŭe prizorgata, la legaĵoj estis trovitaj kaj faldmarkitaj samkiel pli frue; sed ĉeestis neniu kunleganta kun ŝi; kaj larmoj falis dense kaj rapide sur la libron kaj forkaŝis al ŝiaj okuloj la vortojn. Najbarinoj estis afablaj samkiel antaŭe, sed ŝi rifuzis iliajn salutojn per forturnita kapo. Ne plu okazis malhasto inter la ulmoj – ne plu la feliĉigaj antaŭvidoj de venontaj ĝojoj. La izolita virino pliproksimigas sian kufon al sia vizaĝo, kaj formarŝis rapide.

'Ĉu mi diru al vi, ke la junulo kiu, rerigardante ĝis la plej fruaj infanaĝaj tagoj al kiuj etendiĝis memoro kaj konscio, kaj daŭrigante sian memoron ĝis la aktuala momento, povis memori nenion, kio ne estis ligita iel al longa serio da memvolaj ĉagrenoj travivitaj por ŝirmi lin, kun mistraktado, kaj insultado, kaj violento, ĉiuj tolerataj subtene al li; – ĉu mi diru al vi, ke li, kun senbrida malatento pri ŝia krevanta koro kaj obstina egoisma forgesemo pri ĉio, kion ŝi faris kaj elportis subtene al li, ligis sin al fiaj kaj senskrupulaj viroj, kaj freneze laŭiris viglan karieron, kiu nepre havigus al li morton, kaj honton al ŝi? Ve pro la homa naturo! Vi jam delonge antaŭvidis tion.

'La mizero kaj misfortuno de la malfeliĉulino estis plenmezure kompletigotaj. Multnombraj krimoj estis plenumitaj en la ĉirkaŭaĵo; la farintoj restis netrovitaj, kaj ties sentimo plifortiĝis. Rabo elstare riska kaj plimisigita kaŭzis viglan persekuton kaj rigoran serĉadon, pri kiuj ili ne antaŭkalkulis. Juna Edmondo estis suspektata kun tri kunuloj. Li estis arestita – enjuĝejigita – prijuĝita – kondamnita – al morto.

'La senespera kaj trapika kriĉo de virina voĉo, kiu resonis tra la juĝejo kiam la solena verdikto estis prononcita, sonoras en miaj oreloj ĉimomente. Tiu krio, trafis la koron de la kulpulo per teruro, kian prijuĝo, kondamno – la proksimiĝo de morto mem malsukcesis veki. Tiuj lipoj kiuj dum la tuta tempo kunpremiĝis en obstina malafablo ektremis kaj nevolonte disiĝis; la vizaĝo cindre paliĝis dum malvarma ŝvito eskapis el ĉiu poro; la fortikaj membroj de la kulpulo tremis, kaj li ŝanceliĝis en la akuzitejo.

'Dum la unua febro de sia mensa angoro la suferanta patrino ĵetis sin surgenuen antaŭ miaj piedoj, kaj fervore petegis la Eternulon, kiu ĝis tiam subtenis ŝin en ĉiuj ŝiaj ĉagrenoj, liberigi ŝin el mondo trista kaj mizera, kaj indulgi la vivon de ŝia solinfano. Sekvis eksplodo de malĝojo kaj violenta barakto, kian espereble mi neniam denove devos atesti. Mi sciis, ke ekde tiu horo ŝia koro rompiĝadis; sed eĉ ne unu fojon mi aŭdis plendon aŭ murmuron trapasi ŝiajn lipojn.

'Vidi tiun virinon en la karcera korto tagon post tago estis kompatoveka sceno, dum ŝi entuziasme kaj fervore klopodis per amo kaj petado mildigi la malmolan koron de sia obstina filo. Estis vane. Li restis mishumora, senceda kaj netuŝita. Eĉ la neatendita mildigo de lia puno al dekkvarjara transmarigo ne mildigis eĉ momente la malafablan durecon de lia sinteno.

'Sed la spirito de rezigno kaj elportemo kiu tiom longe subtenis ŝin ne povis lukti kontraŭ korpa malforteco kaj kripliĝo. Ŝi malsaniĝis. Ŝi trenis siajn ŝanceliĝajn membrojn el la lito por viziti ankoraŭ unufoje sian filon, sed ŝia forto velkis, kaj senpove ŝi sinkis teren.

'Kaj nun la fanfarona frido kaj indiferento de la junulo estis efektive elprovitaj; kaj la puno peze trafinta lin preskaŭ frenezigis lin. Pasis unu tago kaj lia patrino malestis; alia forflugis, kaj ŝi ne proksimiĝis al li; venis tria vespero, kaj denove li ne vidis ŝin; kaj post dudek kvar horoj li estos disigita de ŝi – eble por ĉiam. Ho! kiel la longe forgesitaj pensoj de antaŭa tempo impetis en lian menson, dum li preskaŭ kure trairis tien-reen la mallarĝan korton – kvazaŭ informoj tiom pli baldaŭ alvenus pro rapidado lia – kaj kiel amare inundis lin sento pri liaj senpoveco kaj izolo, kiam li aŭdis la veron! Lia patrino, la sola gepatro kiu iam ajn vartis lin, kuŝis malsana – eble mortanta – je malpli ol unu mejlo de la loko sur kiu li staris; se li estus libera kaj senkatena, post kelkaj minutoj li starus apud ŝi. Li kuregis al la kradpordo kaj kroĉinte la ferstangojn kun senespera energio li skuis ĝin ĝis ĝi brue reeĥis, kaj ĵetis sin al la dika muro kvazaŭ por trabori por si vojon tra la ŝtonaĵo; sed la fortika konstruaĵo mokis liajn feblajn klopodojn, kaj li kunbatis siajn manojn kaj ploris kvazaŭ infano.'

'Mi portis la pardonon kaj benon de la patrino al la filo enkarcerigita; kaj mi portis al ŝia lito lian solenan certigon pri pento, kaj fervoran pardonpeton. Mi aŭdis, kun simpatio kaj kompato, la pentinton elpensi mil etajn planojn por konsoli kaj subteni ŝin post lia reveno; sed mi sciis, ke multajn monatojn antaŭ ol li povos alveni sian celotan lokon lia patrino ne plu estos en la mondo.

'Oni forigis lin dumnokte. Kelkajn semajnojn poste la animo de la kompatindulo forflugis, mi firme esperas, al loko eterne ĝoja kaj ripoziga. Mi kondukis la funebran diservon apud ŝia restaĵo. Ŝi kuŝas en nia eta preĝeja korto. Mankas tomboŝtono ĉe ŝia enterejo. Ŝiajn ĉagrenojn konis la homoj; ŝiajn virtojn Dio.

'Estis aranĝite, antaŭ la foriro de la punlaborulo, ke li skribos al sia patrino tuj kiam li povos ricevi permeson, kaj ke la letero estos adresita al mi. La patro pozitive rifuzis vidi sian filon ekde la momento de ties aresto; kaj estis al li indiferente ĉu tiu vivos aŭ mortos. Forpasis multaj jaroj sen iu ajn informo pri li; kaj kiam pli ol duono de lia transmara tempo estis trapasita, kaj neniun leteron mi ricevis, mi supozis lin mortinta, kiel efektive mi preskaŭ esperis.

'Edmondo tamen estis sendita konsiderindan distancon enlanden kiam li alvenis la kolonion; kaj tio klarigis, eble la fakton, ke kvankam pluraj leteroj estis senditaj, neniu el ili venis en miajn manojn. Li restis samloke dum la tuto de dek kvar jaroj. Je la fino de la puntempo, firme sekvante sian malnovan intencon kaj la promeson al sia patrino, li revenis al Anglujo inter sennombraj malfacilaĵoj, kaj reatingis, marŝante, sian devenlokon.

'En bela dimanĉa vespero en la monato aŭgusto, Johano Edmondo enpaŝis la vilaĝon, kiun li forlasis en honto kaj malhonoro antaŭ dek sep jaroj. Lia plej proksima vojo trairis la preĝejan korton. La koro de la viro ŝvelis kiam li transiris la palisoŝtupon. La altaj maljunaj ulmoj, tra kies branĉoj la subenira suno ĵetis ie-tie riĉan lumradion sur la ombrecan padon, vekis memorojn pri liaj plej fruaj tagoj. Li bildigis sin al si tia, kia li estis tiam, kroĉanta la patrinan manon kaj marŝanta trankvile al la preĝejo. Li memoris kiel li kutimis suprenrigardi al ŝia pala vizaĝo; kaj kiel ŝiaj okuloj kelkfoje larmpleniĝis kiam ŝi rigardis liajn trajtojn – larmoj kiuj falis varmaj al lia frunto kiam ŝi kliniĝis por kisi lin kaj larmigis ankaŭ lin, kvankam li malmulte sciis tiam, kiel amaraj estis ŝiaj larmoj. Li pensis kiel ofte li laŭkuris gaje tiun padon kun iu infana kunludulo, ĉiam denove rerigardante por vidi rideton de la patrino, aŭ aŭdi ŝian mildan voĉon; kaj tiam vualo ŝajnis leviĝi de antaŭ la memoro, kaj amasiĝis al li bonkoraj vortoj nerepagitaj, kaj avertoj malestimitaj, kaj promesoj neplenumitaj, ĝis lia kuraĝo ekmankis kaj ne plu li povis toleri tion.

'Li eniris la preĝejon. La vespera diservo jam finiĝis kaj la kongregacio jam disiris, sed ĝi ankoraŭ ne estis fermita. Liaj paŝoj reeĥis kavece tra la malalta konstruaĵo, kaj li preskaŭ timis soli, ĉar estis tiom senmove kaj kviete. Li ĉirkaŭrigardis. Nenio estis ŝanĝiĝinta. La loko ŝajnis pli malgranda ol antaŭe, sed jen estis la malnovaj monumentoj kiujn li rigardis milfoje en infana imponiĝo: la eta predikejo kun ĝia paliĝinta kuseno; la komunia tablo antaŭ kiu li tiel ofte ripetis tiujn Diordonojn, kiujn li adoris infanaĝe kaj forgesis viraĝe. Li aliris la malnovan sidlokon; ĝi aspektis malvarma kaj forlasita. La kuseno estis forigita, kaj la biblio ne troviĝis. Eble lia patrino nun okupas sidlokon malpli bonstatan, aŭ eble ŝi tiom febliĝis kaj ne povas atingi la preĝejon senakompane. Li ne volis pensi pri tio, kion li timis. Frida sento envolvis lin, kaj li tremis forte dum li forturnis sin.

'La portikon eniris maljunulo ĝuste kiam li alvenis ĝin. Edmondo retroiris abrupte, ĉar tiun li bone konis; ofte li vidis tiun fosi tombojn en la preĝeja korto. Kion diros li al la reveninta punlaborulo?

'La maljunulo levis siajn okulojn al la vizaĝo de la fremdulo, deziris al li "bonan vesperon", kaj malrapide pluiris. Li jam forgesis lin.

"Li marŝis suben kaj tra la vilaĝo. La vetero estis varma, kaj la homoj sidis antaŭ siaj dompordoj, aŭ promenis en siaj malgrandaj ĝardenoj dum lia preterpaso, ĝuante la vesperan serenon kaj la postlaboran ripozon. Multaj rigardoj turniĝis al li, kaj multajn dubemajn rigardojn li ĵetis ambaŭflanken por konstati, ĉu rekonas lin iu kaj lin forpuŝas. En preskaŭ ĉiuj domoj estis vizaĝoj nekonataj; ĉe iuj li rekonis la fortikan formon de antaŭa kunlernejano – knabo, kiam lastfoje li vidis tiun – ĉirkaŭita de grupo da gajaj infanoj; ĉe aliaj li vidis, sidantan en fotelo antaŭ dometa pordo, feblan kaj malfortan maljunulon, kiun li memoris nur kiel sanan kaj fortikan laboriston; sed ĉiuj lin jam forgesis, kaj li pluiris nekonate.

"La fina milda lumo de la subiranta suno jam trafis la teron, ĵetante riĉan ardon sur la flavajn grenfaskojn, kaj plilongigante la ombrojn de la fruktarboj dum li staris antaŭ la malnova domo – la hejmo de sia infanaĝo – al kiu sopiris lia koro kun intensa amo nepriskribebla tra longaj kaj lacigaj jaroj de kaptiteco kaj malĝojo. La palisaro estis malalta, kvankam li bone memoris epokon en kiu ĝi ŝajnis al li alta muro: kaj li transrigardis en la malnovan ĝardenon. Enestis pliaj semoj kaj floroj pli gajaj ol antaŭe, sed plu enestis la malnovaj arboj – tiu arbo mem, sub kiu li milfoje kuŝis kiam li laciĝis pro ludado sub la suno, kaj sentis milde ŝteliĝi al la molan malsovaĝan dormon de feliĉa knabeco. Aŭdiĝis voĉoj interne de la domo. Li aŭskultis, sed ili trafis fremdece liajn orelojn; ilin li ne konis. Ili cetere gajis; kaj li bone sciis, ke lia kompatinda maljuna patrino ne kapablis gaji dum li forestis. La pordo malfermiĝis, kaj grupo da infanetoj elsaltis, kriante kaj ludante. La patro, kun knabeto en siaj brakoj, aperis en la pordejo, kaj ili amasiĝis ĉirkaŭ li, kunfrapante siajn etajn manojn, kaj eltrenante lin por partopreni iliajn ĝojplenajn sportojn. La punlaborulo pensis pri la multaj okazoj, kiam li forŝrumpis el la patra vidkampo sur ĝuste tiu loko. Li memoris kiom ofte li kovris sian treman kapon per la littolaĵo, kaj aŭdis la durajn vortojn kaj la dolorigajn batojn, kaj la ululadon de la patrino; kaj kvankam la viro laŭte ĝemploris pro mensa turmentiĝo forlasante tiun lokon, lia pugno estis kunpremita, kaj liaj dentoj kunpremiĝis en feroca kaj mortigema pasio.

"Kaj tia estis la reveno, kiun li antaŭvidis tra la laciga perspektivo de multaj jaroj, kaj pro kiu li toleris tiom da suferado! Neniu vizaĝo bonveniga, neniu rigardo pardonema, neniu domo por ricevi lin, neniu mano por helpi lin – kaj tio cetere en la malnova vilaĝo. Kio estis lia soleco en la densaj sovaĝaj arbaroj, kompare kun tio ĉi!

"Li sentis, ke en la fora lando de sia kaptiteco kaj fifamo li pensis pri sia patrujo tiel, kiel ĝi estis kiam li forlasis ĝin; ne kiel ĝi estos kiam li revenos al ĝi. La trista realo trafis malvarme lian koron, kaj lia interna spirito ekvelkis. Mankis al li kuraĝo por enketi, aŭ prezenti sin al la sola persono, kiu verŝajne akceptus lin bonkore kaj kompateme. Li marŝis malrapide plu; kaj evitante kvazaŭ kulpulo la vojrandon, li turniĝis en paŝtejon, kiun li bone memoris; kaj kovrante per la manoj sian vizaĝon, li ĵetis sin sur la herbon.

'Li ne rimarkis, ke viro kuŝas sur la herbejo apud li; ties vestaĵoj siblis kiam li turnis sin por kaŝe rigardi la noveveninton; kaj Edmondo levis sian kapon.

'La viro estis sidiĝinta. Lia korpo estis tre kurba, kaj lia vizaĝo estis sulka kaj flava. Lia vestaĵo signis lin loĝanto en la paroĥa azilo: li aspektis tre maljuna, sed tio ŝajne rezultiĝis pli de diboĉo aŭ malsano ol de longaj jaroj. Li gapis atente al la fremdulo, kaj kvankam liaj okuloj estis en la komenco senviglaj kaj pezaj, ili ŝajnis ardi per nenatura kaj ektimigita esprimo kiam ili fiksiĝis al li dum mallonga tempo, ĝis ili ŝajnis elpuŝiĝi el la orbitoj. Iom post iom Edmondo levis sin surgenuen, kaj rigardis pli kaj pli atente la maljunulan vizaĝon. Ili rigardis unu la alian silente.

'La maljunulo estis terure pala. Li tremegis kaj pene stariĝis. Edmondo salte stariĝis. Li retropaŝis iomete. Edmondo paŝis antaŭen.

'"Lasu ke mi aŭdu vin paroli," diris la punlaborulo per densa rompiĝema voĉo.

'"Staru for!" kriis la maljunulo, kun terura sakro. La punlaborulo pliproksimiĝis al li.

'"Staru for!" kriĉis la maljunulo. Furioze timanta li levis sian bastonon kaj batis peze Edmondon sur la vizaĝo.

'"Patro – diablo!" murmuris la punlaborulo, inter kunpremitaj dentoj. Li kuris sovaĝe antaŭen kaj kaptis la gorĝojn de la maljunulo – sed tiu estis lia patro; kaj lia brako falis senpova al lia flanko.

'La maljunulo eligis laŭtan krion, kiu resonis tra la solecaj kampoj kvazaŭ hurlo de fispirito. Lia vizaĝo nigriĝis: la sango fluegis el liaj buŝo kaj nazo kaj profundruĝege kolorigis la herbon, dum li ŝanceliĝis kaj falis. Rompiĝis al li angio: kaj li estis mortinta antaŭ ol lia filo povis levi lin.


'En tiu angulo de la preĝeja korto,' diris la maljuna sinjoro, post kelkminuta silento, 'en tiu angulo de la preĝeja korto pri kiu mi pli frue parolis estas viro entombigita, kiu estis mia dungito dum tri jaroj post tiu ĉi okazaĵo: kaj kiu estis vere pentema kaj humiliĝinta, se iam ajn tia estis homo. Neniu krom mi sciis dum la vivo de tiu viro, kiu li estis aŭ de kie li venis – temis pri Johano Edmondo, la reveninta punlaborulo.'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>