Rekte al la artikolo

Kon(at)iĝi

<<  [940]  >>

Douglas Kershaw

En BE 939 Don Lord agnoskis sian gramatikan peketon indikitan de Joe Marns, sed ili ambaŭ ŝajne ne rimarkis la dubindan ĝustecon de la vortoj mem "konatiĝi kun" por doni la sencon "to become acquainted with, to get to know".

Unue, "koni" estas transitiva verbo, do laŭ PV (p.186) "konatiĝi" estas simple superflua formo de "koniĝi", kaj due, la formo "konatiĝi" donas eĉ pli evidente ol "koniĝi" la sencon "to become known, ne "to become knowing" (to "get to know").

Do, logike, laŭPVe, oni uzu "kon(at)iĝi" en frazo tia: "La krimulo kon(at)iĝis al/de la polico" ("…became known to the police"), kaj por la gramatike inversa senco "to become knowing about, to become acquainted with, to get to know about" oni uzu aŭ "konantiĝi pri" aŭ pli simple "ekkoni (pri)". La vortparto "konatiĝi kun" ("to become known with") estas tuta mallogikaĵo por "to get to know (about)", eĉ se sanktigita de kutimo.


Kaj tamen, laŭ mi, "konatiĝi" signifas "iĝi konata", kiu tre diferencas de "iĝi kona". – Red.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>