Rekte al la artikolo

Estas ja sci' en sciuro

<<  [941]  >>

Marjorie Boulton

Nuntempe mi loĝas en Oksfordo; mi verŝajne rajtas diri, en la islama kvartalo, ĉar ties miksetneco, pro antaŭjuĝoj de aliaj, reduktis domprezojn ĝis miaj eblecoj. Mi aldonu, ke dum 24 jaroj mi neniam spertis ajnan ĝenon de islamanoj, nur, foje, de ebriaj blankuloj. Kaj la spicaĵoj en la butikoj estas bonegaj.

Mi ĉiutage sentas ian dankemon, ke mi povas nun vivi en Oksfordo, senti la universitatan etoson, uzi la universitatan bibliotekon, la Bodleian, katedralon de erudicio, kiu en 1987 eĉ muntis brile bonan ekspozicion pri la historio de Esperanto. Kaj, laŭ larĝa monda perspektivo, mi estas tre fortuna, ke mi posedas propran hejmon plur-ĉambran.

Hejmon, tamen, kiu estas nek modelo de dom-desegnado, nek ekzemplo de mastrumado. Ĝi verŝajne estis planita (aŭ malplanita) de iu, en kies kapo mankis klapo. Kelkajn erarojn mi korektis dum la jaroj, sed, ekzemple, la necesejo kaj la banĉambro restas ĉe la du ekstremoj de la ter-etaĝo; ke super la ŝtuparo restas tiu fenestro, kiu havas klinkon por teni ĝin malfermite ĝis preferita larĝeco, sed kiu estas neniel atingebla aŭ eĉ purigebla. Restas superflua pordo kiu ŝajnas ne utili, sed ofte obstrukcas. Kaj amikino mia trifoje vidis fantomon en unu ĉambro — sed tiu neniam salutis min.

Nun, pro manko de tempo, korpa forto kaj mono, mia dometo estas ankaŭ iom neglektita. Ĝi enhavas kelkajn trezorojn: mian libraron, kun multaj fakoj, inter unu kaj du mil esperantajn librojn; tri vivantajn katojn, kun mi ne scias kiom da nemiaŭantaj ornamaĵoj kataj; multajn suvenirojn de miaj mondaj amikecoj kaj diversaj vojaĝoj.

Malantaŭ la dometo misdesegnita, malorda kaj iom malpura, situas ĝardeno ankaŭ neglektita (samkaŭze kiel la dometo). Sed dum la jaroj kiam mi havis pli da korpa forto, sed nek salajron nek pension, mi tre vigle klopodis, por ke mia eta tereno helpu nutri min: mi plantis frambujojn, ribujojn, nuksarbon, ĉerizarbon, pirarbon, grosujojn, kaj ĉiujare legomojn. Kaj multaj utilaj kreskaĵoj restas, eĉ se ne bone prizorgitaj.

La ĉerizarbo kreskis tiel alten, ke birdoj ĝuis la ĉerizojn pli abunde ol mi. Sed strange: mi vidis multajn nuksojn sur la arbo, sed malmultajn rikoltis falintajn. Kontraste al pli fruaj jaroj. Ankaŭ pri framboj estis strange: mi manĝis kelkajn porciojn, sed multaj aliaj malaperis, ĵus maturiĝintaj… Plaĉas al mi piroj, sed ĉiam nun, kiam mi eliris por kolekti ĵus falintajn pirojn, ili jam estis tre mordintaj kaj putrontaj. Mi supozis, ke temis pri vespoj aŭ birdoj.

Sed kompreno subite saltis en la ĝardeno kaj en mian menson. Griza sciuro fulmis tra arbo kaj sidis sur la lignan barilon. De tie ĝi rimarkis iom da panpecetoj, kiujn mi elmetis por la birdoj, kaj kaptis la okazon.

Grizajn sciurojn mi ofte vidis: en parkoj en Oksfordo, en la ĝardeno de la fama kolegio en Barlaston; tre grandnombrajn en parko en Montrealo, kaj aliloke; sed mi neniam vidis grizan sciuron tiel grasan, brilpeltan, grandan, kontentan pri si mem, kiel tiu sola sciuro en mia ĝardeno. Ne mirinde. Ĝi ŝtelas la panon, kiun mi lasis por la birdoj. Kvankam sen sciencaj pruvoj, mi suspektas, ke tiu sciuro scias iom pri miaj framboj. Sed, kun atestoj de observema kaj malpli okupita najbaro, kaj la indikoj donitaj per vasta aro da nuksoŝeloj malplenaj sur la grundo, mi scias, ke tiu bela besto grasiĝis grandparte per miaj dikaj nuksoj. Pri alia afero mi tute ne suspektis, ĝis mi vidis propraokule: ĝis mi vidis tiun sciuron, kiu sidis sur la barilo en tiu vertikala, vost-ĉe-dorsa pozo kiu al homoj aspektas tiel ĉarme; kaj inter la antaŭaj piedetoj ĝi tenis unu el miaj sukaj piroj, maĉis kaj suĉis el ĝi kaj poste ĵetis ĝin teren, tute difektitan. Tiel ili estas truitaj!

Kaj tiu sciuro iĝis defie impertinenta. Sur mia ĝardena budo, plena de iloj ne sufiĉe uzitaj nuntempe, staras iom realisma plasta kato. La ideo estis, ke tiu surogata sentinelo fortimigos birdojn de miaj ĉerizoj, sed la ideo iom subtaksis la inteligenton de la birdoj. Unu tagon mi vidis la grasan sciuron, kiu saltis kaj grimpis en la arboj, subite kuri sur la tegmento de mia budo… kaj li kuris rekte al tiu kato, kaj forte forbatis ĝin teren. Fakte, mi rideksplodis pri tiu eta heroo. Mi preskaŭ povis konvinki min, ke ĝi poste rigardis la fenestron, post kiu mi tajpis, kaj komentis "H'nn!"

Alian tagon, mi ĵus eliris por meti fatrason en la ujon, kiam konsternis min granda bruo, kiu memorigis min pri obusfragmentoj sur la hejma tegmento dum la dua mondmilito. Kaj sonis strangaj batadoj, grataj kaj skrapaj sonoj… ho ve, ĉu tegoloj malfiksiĝis sur mia nuna tegmento? Kosta katastrofo! Sed jen: sinjoro sciuro estis sur la tegmento, kuris, esploris, poste elegante kuris malsupren sur la akvotubo, saltis al la ligna barilo kaj finfine malaperis inter branĉojn, kun aliaj krakaj kaj skrapaj bruoj.

Kiam mi pensas, kiom da grandaj fiaskoj estis en mia vivo, kiel mallerte mi prizorgis min mem, kaj mi pensas pri tiu grasa sciuro, kiu alproprigis miajn rikoltojn, batas mian stabon kaj teruras sur mia tegmento, mi iom demandas min, ĉu tiu sciuro ne havas pli da scio pri la sukcesa organizado de la vivo, ol mi posedas. Ĝi vere aranĝas komfortan vivostilon…

Sed mi benas ĝin; ĝi estas tiel bela!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1998.

<<  [941]  >>