Rekte al la artikolo

La elfa lingvo

<<  [941]  >>

Ragnhild Ljosland, Bill Auld

Mi ne estas la sola persona en ĉi tiu lando kiu tre ŝatas la librojn de J.R.R. Tolkien, ĉu? Precipe mi ŝatas legi pri la gnomoj kaj la elfoj. La elfoj vivas en siaj apartaj socioj en la arbaroj de Mez-Tero, kaj la gnomoj en la montaroj. Ili eĉ havas siajn proprajn lingvojn! J.R.R. Tolkien estis lingvisto. Li sciis tre multe pri kiel la lingvoj ŝanĝiĝas, kaj li volis konstrui lingvon por provi sian scion en praktiko. Ĉu li povis konstrui lingvon kun vortoj, gramatiko kaj 'normalaj' dialektoj? Li provis kaj sukcesis. La rezulto: Quenya kaj Sindarin, du variaĵoj de la elfa lingvo. Kaj Khuzdul, la gnoma lingvo. Ambaŭ kun literoj, vortoj, gramatiko. Kaj la elfa lingvo eĉ havas dialektojn. La lingvoj fakte estis motivo kial J.R.R. Tolkien verkis La Mastro de la Ringoj. J.R.R. Tolkien estis Zamenhofeto.

Sed ĉu iu iam uzis la gnoman kaj la elfajn lingvojn? Tolkien neniam tute finis la lingvojn. Tamen li sukcesis skribi kelkajn poemojn kaj kantojn uzante la elfajn lingvojn. Kelkaj el la loknomoj en la fantazilando Mez-Tero estas elfaj. Kaj ĉiuj elfoj en la libro kompreneble havas elfajn nomojn. Se vi volas scii kion la nomoj signifas, vi povas serĉi en la elflingva vortaro!

Ekzemploj
Imladris = imlad + rist = fendita + valo. ('Kløvendal' en la norvega traduko.)
Celeborn (la ĉefulo en la ora arbaro) = celeb + orn = arĝenta + arbo.

Nun la Esperanta traduko de La Mastro de la Ringoj estas ĉi tie. 'Bonege!', mi pensis. Sed unu demandon mi havas: Ĉu vere necesas ke la elfaj nomoj estu esperantigitaj? Nomo estas nomo. Jes, mi scias ke estas grave por la gramatiko. Sed 'Celeborno' ne havas la saman elfan sonon kiel 'Celeborn'. Kaj, se vi konas la elfan lingvon, kio okazas al la traduko? Celeb = arĝenta. Sed kio estas 'orno'? Ĉu ni rajtas esperantigi la elfan lingvon de Tolkien?

Ragnhild Ljosland, Tolkien-ŝatanta komencanto


Kun intereso mi legis la artikolon 'La elfa lingvo' de Ragnhild Ljosland, kaj kiel la tradukinto de 'La Mastro' mi emas komenti, ĉar la starpunkto de la aŭtoro ŝajnas al mi tro unuflanka. Antaŭ ĉio mi volas diri, ke mi estas granda admiranto de la verkisto Tolkien, sed kiel leganto mi tute ne interesiĝas pri liaj elfaj kaj gnomaj lingvoj — kaj mi vetas, ke la plimultaj legantoj de la literatura verko same ne. Tiuj lingvoj ŝajnas al mi nura lingvistika ludo por fakuloj, kaj tute mankas al ili serioza celo kaj praktika utilo. Kunludi mi ne emas.

Tradukanto en Esperanton respondecas al esperantistoj kaj al neniu alia, nek elfoj nek gnomoj. Esperantistoj povu legi flue la tradukon, sen entrudiĝo de konceptoj fremdaj. Ĝi efiku al ili, kiel la originalo al anglalingvanoj! — estus impertinente, postuli de la legantoj scion pri aliaj lingvoj.

Kaj kompreneble oni devas tial esperantigi la proprajn nomojn. Estas facila afero skribi fremdan nomon, sed ĝin prononci estas alia afero, kaj konstanta ĝeno en multaj esperantlingvaj tekstoj. Ragnhild (kiel oni prononcu tion?) flankenpuŝas la gravecon de la gramatiko; sed gramatiko estas aparte grava en lingvo uzata de homoj en la tuta mondo — ĉar ĝi estas ilia sola stabililo. En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo. Tiu regulo kaŭzas, ke la angle eleganta Celeborn iĝas en Esperanto malbela kaj eĉ malfacile prononcebla. Ĉu tiu malbeligo inde omaĝas la aŭtoron (kies angla lingvo estas elstare eleganta)? Mi opinias, ke nepre ne.

Naciaj lingvoj neeviteble konformigas la prononcadon de fremdaj nomoj al la propraj normoj. Tio ofte malbeligas ilin por la posedantoj. Preskaŭ neniu alilandano kapablas prononci ĝuste mian nomon, precipe mian antaŭnomon Bill, kiun ili prononcas bil — bedaŭrinde, ĉar en Skotlando tiu vorto signifas 'pusi' — (jes, 'eligi puson') — do apenaŭ estas komplimenta. Inter esperantistoj mi prefere nomiĝas Vilĉjo.

Sendube, scio de la elfa lingvo aldonas dimension al la legado — sed relative malmultaj estas ties sciantoj, ankaŭ inter legantoj de la originalo. Oni ne nur rajtas, sed efektive devas, esperantigi la elfan lingvon de Tolkien.

Bill Auld, Tolkien-tradukinto

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1998.

<<  [941]  >>