Rekte al la artikolo

Joe Marns, 1925–1998

<<  [941]  >>

Dee Hueting

Eble vi memoras Joe, kun akordiono inter brakoj, je tiom da kunvenoj kaj kongresoj — dum la oksforda kongreso, inter muzikistoj, kaj kuraĝigante ĉiujn el ni partopreni la popol-dancadon. En Richmond, lia ĝua fermo de la kongreso estis lia kanto de la poemo de Baghy, 'Estas mi, Esperantisto', kiu moke priskribas homon, kun multaj kialoj por ne doni tro da persona klopodo al la Esperanto-idealo. Ne estis Joe, tia homo.

Eble vi povas memori lian afablecon, helpon kaj paciencon dum kursoj, kiujn li subtenis en Abergavenny, Barlastono kaj aliloke.

La intereson pri Esperanto donis al li antaŭ dudek jaroj lia edzino, Christine. Ŝi mortis dum junio 1992, malpli ol du jaroj post la emeritiĝo de Joe de Hartwell (nuklea energio-centro), kie li laboris kiel bibliotekisto.

Sed el la lastaj kvin jaroj venis miaj tre valoraj memoroj — memoroj pri homo tiel modesta ke nur post multaj konversacioj mi agnoskis kiel granda estis lia ĝenerala scio kaj kompreno de multaj aferoj, inkluzive de politiko (li iam estis ano de Wantage Urba Konsilantaro) kaj muziko. Li estis ankaŭ sciencisto, kiu strebis perfektecon. Unu fojon li gajnis 99% en teknika ekzameno, kaj denove submetis sin, por ke li povu havigi 100%!

Antaŭ kelkaj monatoj li aĉetis novan akordionon. Mia memoro kiam li komencis ludi ĝin, estas pri liaj duonfermitaj okuloj, plezuro absolute evidenta. Surprizis min, ke saman efikon mi vidis kiam li ludis violonon. 'Ne tro bone' li diris, tipe modeste.

Mi memoras idealiston; absolute honestan, absolute fidindan, vere 'bonan' homon. Li donis al mi tiom da subteno, amikeco, vera amo, ke mi eĉ ne povas kompreni kiel terura estos la manko.

Joe mortis subite kaj neatendite, pro korinfarkto, en hospitalo, dum la nokto de januaro 13-a. Postrestas du gefiloj kaj tri genepoj.

Dee Hueting kreis la bazon por ĉi tiuj personaj memoroj, kun la helpo de sia filo Ivor.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1998.

<<  [941]  >>