Rekte al la artikolo

Abeloj

<<  [942]  >>

Bruno Najbaro

Ne estas mia celo nur distri la Esperantistojn per mia artikoleto pri abeloj en la Marta/Aprila LBE. Sed same kiel mi mem komencis abelbredado rezulte de la bonegaj prelegoj de nia karmemora S-ro Fletcher el Nottingham, mi esperas, ke iu, ie, komencos ĉi interesegan okupon. Sed por tio necesas scii pli pri ĉi tiuj mirindaj insektoj.

El la antaŭa artikolo oni komprenos kiel abeloj plimultiĝas kiel individuoj. Sed individua abelino sen kolonio taŭgas por nenio, nek por la kolonio nek por abelisto. Fakte sen siaj fratinoj kaj la mirinda citadelo, la nesto kun ĉelaro, ĝi baldaŭ pereos. Estas ja la feromono* de la patrino, kiu ne nur tenas la fratinaron kune, sed ĝi ankaŭ identigas la kolonion de aliaj kolonioj. Tio tamen ne koncernas la virablojn. Ili estas akceptataj kaj eĉ nutrataj en iu ajn kolonio!

* feromono, ĥemia sekrecio de animalo, kiu influas la konduton de aliaj de la sama specio; feromono de abelreĝino.

Ĉar la kolonioj povas perei pro incendioj kaj malsanoj, tio devigas la nombron da kolonioj pligrandiĝi. Je tio la abeloj bonege sukcesis jam dum ĉirkaŭ 300 milionoj da jaroj. Ni homoj, mi ie legis, nur dum 200 milionoj! La plimultiĝon de kolonioj la abelinoj efektivigas per simpla dividigo de la kolonioj. Dum bona vetero la patrino foriras, kune kun proksimume duono de la kolonio, serĉi novan hejmon. En la malnova hejmo restas la alia duono kun nova virga reĝino, aŭ kelkaj ankoraŭ ne elkoviĝintaj reĝinoj. Jen, kvankam ni scias kelkajn kialojn por tia dividiĝo, ni ankoraŭ ne scias kiel ili decidas kiuj restos hejme kaj kiuj foriros kun la patrino al aventuro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1998.

<<  [942]  >>