Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Vivi sur Barko

<<  [943]  >>

Don Lord

Vivi sur Barko. Eugène de Zilah. Éditions Jeane-Claude Bernard, 1994, 235p. Kartone bindita.

La hungara Eugène de Zilah, instruisto pri filozofio, je la aĝo de 50, decidis ne plu labori en franca liceo, sed aĉeti barkon, kaj libere vojaĝi laŭ sia bontrovo.

La verko estas parte aŭtobiografa, parte informa, parte instrua, kaj parte beletra. Ĝi estas, sendube, unika de sia speco en la tuta Esperanto-literaturo. Mediteraneo estis lia medio, de Alicante en Hispanio ĝis Kapsali sur Citero, sude de Peloponezo.

Ĉar de Zilah mem ne estis fakulo pri barkoj, li bezonis pli da helpo kaj informoj ol komence li konstatis, io, kio eĉ pli mirigas nin pri lia kuraĝo (ĉu malprudento?). Se iam vi demandis al vi kiel vin bani sur malgranda boato, kiam ĉiu guto da akvo valoras, aŭ pri la higienaj reguloj rilate al la necesejo (vi neniam en mil jaroj konjektus), jen la libro por vi. Por la aŭtoro la amorado, la manĝado, la fekado, la kamaradeco, la danĝero, estas egale gravaj partoj de la marista vivo. Lia edzino de tempo al tempo lasis la barkon, por aferoj sur la tero (saĝa virino)!.

De Zilah verkas verve kaj atentokapte, kaj lia priskribo de la longa kaj danĝerega ŝtormo, kiu preskaŭ forprenis de li la vivon, estas absolute streĉa. Mi ne povis demeti la libron, kaj legis ĝin ĝis la fruaj horoj de la mateno, malgraŭ tio, ke mi deziregis dormi.

Ni estas informitaj je la komenco de la libro, ke ĝi estas preparita kun 'Gutenberga' atento. Nu — la kuna korektolisto enhavas 68 erojn, mi trovis eraron en tiu listo, kaj pluajn en la libro ne listigitajn. La papero estas artafektaĉa, tio estas, ĝi estas griza kun naturaj makuloj, kaj sur tio la presliteroj estas grizaj. La malaltan nivelon de la prizorgado al la libro montras tio, ke la titoloj sur la spino kaj sur la antaŭo estas (nekredeble!) malsamaj.

La aŭtoro uzas amason da neologismoj, mencias nomojn sen klarigoj por neeŭropanoj, kaj citas el la angla, la itala, la latina, kaj eĉ la greka (kie en nur du vortoj troviĝas kvar(!) preseraroj). Tiu parada klerismo ŝajnas al mi tute kontraŭa al la spirito de Esperanto, tiel, kiel ĝin konceptis Zamenhof. Kaj la dissemitaj atakoj (eble de Zilah preferus 'filipikoj'?) kontraŭ ĉiaj ajn instancoj foje ŝajnas al mi nematuraj.

Tamen, malgraŭ ĉiuj agacaĵoj, mi rekomendas la verkon, kies multajn diversajn temojn mi ja ĝuis. Leginte ĝin, vi neniam plu rigardos la mondon laŭ la sama perspektivo — tion mi promesas!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1998.

<<  [943]  >>