Rekte al la artikolo

Inspiro kaj instigo

<<  [943]  >>

Idyss Einihovici

Mi estas 94-aĝa.

La kulmina punkto de mia vivo estas la dek tagoj, kiujn mi pasigis kun 12500 skoltoj, antaŭ du jaroj.

Estis infanoj de la 6-a ĝis 13-a jaraĝo kiuj montris elstarajn kapablojn por lerni. La plimulto estis angle-parolantoj kaj tiuj estis tre feliĉaj. La skoltoj ne angle parolantaj aspektis malkontente. La manko de komunikado malplaĉis al ili.

Dum la dek tagoj mi elmontris kaj instruis la mondlingvon Esperanto al la skoltoj. La facileco lerni Esperanton impresis ilin. Multnombre ili ekkriis: 'Esperanto estas magia lingvo!'

Mi diris al la infanoj ke estas 3 mil lingvoj en nia mondo, sed ankaŭ ke ekzistas unu lingvo, elpensita de D-ro Zamenhof, viro kun granda vizio, kiu estas uzata internacie. Alivorte, Esperanto estas la ununura lingvo, kiu neniam estas fremda lingvo.

ĜI ESTAS JA LA LINGVO POR ĈIUJ!

Nuntempe, Esperanto estas instruata kaj lernata en certaj lernejoj en Okcidenta Aŭstralio.

Mi esperas ke ĉi tiu ekzemplo inspiros kaj instigos aliajn Esperantistojn daŭrigi sian laboron por nia afero.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1998.

<<  [943]  >>