Rekte al la artikolo

Poem from Esperanto

<<  [943]  >>

March / Marta renkonto

March

Didn't you see the little rascal, March,
come tiptoe up to you while you awaited
your tramcar with a soul forlorn, deflated,
and tug your jacket, mischievous and arch?

Didn't you notice? … You surveyed the sky
of early afternoon with heavy heart;
a stricken tree, you stood alone, apart,
and mourned lost visions with a tremulous sigh.

The street was crowded. People's fashions flared
into resplendent bloom, and while you stared
at such display — a slim blonde figure passed.

Just for a fleeting instant eyes met eyes,
something awoke in you but didn't last,
and Joy was lost… You didn't realise?

Tradukis William Auld

Marta renkonto

Ĉu vi eĉ ne rimarkis…? La bubo Marto iris
ĉe via flanko ŝtele, kun paŝo kapreola,
kaj al vi, tram-atenda, kun malicet' petola
mokante vian gapon, la jakon li ektiris.

Ĉu vi eĉ ne rimarkis…? Ho, ne! Vi triste miris
la bluon de l' ĉielo en posttagmezo ora,
animo via estis falinta kaj torpora
kaj je flugintaj sonĝoj frostante ĝi sopiris.

Tra l' strato brue svarmis popolo eleganta
en vestoj disflorantaj, kaj, dum pri l' bildo vanta
Vi gapis — blonda, svelta figuro alrapidis.

Inter vi pont' momenta: interrigardo arkis,
jam vin altiris io, sed ĉio preterglitis
kaj kune la Feliĉo… Ĉu vi eĉ ne rimarkis?

Lajos Tárkony

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1998.

<<  [943]  >>