Rekte al la artikolo

Vizito al la Jubilea 20-a Ĉebalta Esperantista Printempo

<<  [944]  >>

Ian Mac Dowall

Mielno, Pollando la 9-an ĝis la 19-a de junio 1998

Ek de kiam mi dum 1993 unue vizitis Pollandon kaj vidis bildojn de la Pola marbordo, mi tiam decidis viziti la regionon tiel baldaŭ kiel eble. Nun, finfine, mi ĵus revenas de la bela ripozloko Mielno, kie mi partoprenis en la 'Ĉebalta Esperanta Printempo' kun mi enorme multe ĝuis. Ĉeestis 55 partoprenantoj el 9 diversaj landoj, kvankam mi estis la unusola el Britio — fakte mi ege surpriziĝis ekscii, ke vizitantoj el nia lando ne ofte partoprenas, spite la ĉarmo kaj bona klimato de la tuta regiono. Prezidanto de la Esperanto-klubo de Koszalin ('Koŝalin') S-ro Czeslaw Baranowski kaj lia organiz-komitato profesie aranĝas la dek-tagan eventon ĉiujare, kaj ĝi estas ĉiam en La Brita Esperantisto anoncita.

Tiu strio de la Pola marbordo famas pro sana jodoriĉa aero kaj pro tio, oni rimarkas inter la arboj, ne nur feriajn domojn kaj hotelojn sed ankaŭ sanatoriojn kie oni kutime bone kaj rapide resaniĝas. La vilaĝo Mielno mem situas dek kilometrojn for de la urbo Koszalin en la mezo de la marbordo, sur terlango de dunoj kaj pinarboj inter la Balta maro kaj lago Jamno (granda po 32 km²) — belega loko por tiuj al kiuj somera ripozado ĉe la maro plaĉas. La Balta maro, same kiel la Mediteranea, apenaŭ spertas tajdojn, do kiam oni deziras naĝi, neniam oni estas devigata piediri tra la sablo pli ol kelkajn metrojn por atingi la klarajn marakvojn. Se vi vere havas bonan ŝancon, eble vi ankaŭ trovos surstrande bonan kaj valoran pecon de sukceno!

La renkontiĝo okazis en la komforta 'Sport Hotelo' nur 50 metrojn for de la maro. Plejparte, ni havis la tutan hotelon por ni, do oni nur aŭskulttis kaj parolis Esperanton. La manĝaĵoj estis tiel bonegaj ke oni nur plendis pro troa manĝado, tiel grandaj kaj bongustaj estis la pladoj!

La solena malfermo estis mirinda afero en kiu ankaŭ la urbestro partoprenis. Post la inaŭgura parolado de S-ro Baranowski kaj la salutvortoj de ni ne-polaj inter la ĉeestantoj, la junulina kantensemblo 'Espero' dolĉe kantis por ni. Poste ni kune ĝuis interkonatiĝan vesperon kun dancmuziko per lokala kvarteto. En Pollando oni vere bone kaj ofte dancas. Feliĉe, la hotelo disponas taŭgan halon, kie post la distraĵoj ofte aŭdiĝis la sono de ne nur pola dancmuziko sed ankaŭ ege ŝatata estas la tango kaj la valso.

Dum la ekskursoj, ni vizitis apudajn vidindaĵojn kiel Koszalin kaj la tiea Zamenhofa monumento kaj Kverko de Paco en la granda parko. Per historia mallarĝ-ŝpura trajneto ni atingis pitoreskan vilaĝon kaj lagon Rosnowo ('Rosnovo'), poste Chelmska-monto ('Ĉeŭmska') kun la fama sanktejo de Di-patrino, alia tago de haven-urbo Kolobrzeg ('Koŭobĵek') kies centron oni rekonstruis laŭ la originalaj planoj. Inter multaj aliaj logaĵoj, aparte vizitinda estas la jam rekonstruita gotika baziliko el la 14-a jarcento. Ankaŭ troviĝas bela promenejo, alloga parko, multaj hoteloj kaj kafejoj, interesaj ŝipoj kaj lumturo de kie sur la alta teraso videblas la tuta urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Estas eĉ promenmoleo forŝovita en la maron 220 metrojn.

Se ne okazis ekskurso, antaŭ la tagmanĝo ni estis liberaj por promenadi, naĝi, sunbruniĝi kaj ĝui la ĉirkaŭaĵon diversmaniere dum ke oni interkonatiĝis. Posttagmeze, estis konversaciaj rondoj, lingvoperfektigado, prelegoj, kantado, kaj konkurso pri la regiono kun premioj. Vesperaj distraĵoj estis egaldiversaj — paroladoj kun lumbildoj aŭ filmoj, inter kiuj aparte memorindaj estis 'Esperanto en Groenlando' prezentita de Georg Kustosz el Danlando, kaj de Konstantin Olŝin el Rusio 'Vojaĝo tra Ĉinio'. Kazimierz Strzelecki el Pollando tiel bone kaj emocie prezentis poezion, ke la forta aplaŭdo de la aŭskultantaro sendube aŭdiĝis eĉ ĉe la Sveda marbordo! Ankaŭ interalie, ni lernis pri la germana murzonita urbo Neubrandenburg, kiu kun Koszalin estas ĝemeligita, kaj ni ĉiuj ridegis dum vespero de 'Eŭro-humoro'. Do io por ĉiuj kaj neniam restis momento por tediĝi.

La renkontiĝo eĉ havis propran amator-radiosendstacion, kiun starigis bone konata radioamatoro Wolf Krüger el Germanio. Li sendis kaj ricevis dum la evento multajn mesaĝojn de esperantistoj tra la tuta terglobo.

Finfine, dum la adiaŭa vespero, kune kun membroj de la lokaj Esperanto-grupoj, oni faris bivakfajro ĉirkaŭ kiu ni rostis per longaj branĉetoj kolbasojn, multe interbabilis, trinkis bieron, kaj akompanate de Valdemar Nowakowski kaj la senlaciĝa Urszula Giercarz kun ŝia akordeono, kantis ĝis frumateno!

Do, je la fino ni interŝanĝis adresojn, telefonnumerojn, promesis skribi kaj interŝanĝi fotografaĵojn. Tiam ni ĉiuj malrapide disiĝis kaj ekkomencis la longan vojaĝon hejmen denove. Mi certe celas partopreni venontjare se eble. Ĉu ankaŭ vi? Se vi jam ekkomencas plani viajn venontjarajn feriojn, kaj deziras samtempe plibonigi kaj praktiki vian Esperanton eksterlande, mi senhezite Mielnon kaj la 'ĈEP' rekomendas. Mi taksas ĝin kiel inter la plej ĝuindaj ferioj kiujn mi ĝis nun spertis. Kaj ĉu vi aŭdacas demandi pri la vetero dum tiu (en Britio) aĉa somero? Nu, en Mielno ni spertis varmecon ĝis 30°C, pluvon kaj ŝtormon dum 2 tagoj — sed la ceteraj estis kaj sunaj kaj sufiĉe varmaj, pro vento el la Balta maro freŝigitaj. Do certe pli bona ol ĉi tie!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1998.

<<  [944]  >>