Rekte al la artikolo

La tri ursidoj el Stoke-on-Trent

<<  [944]  >>

Alwyn Kind

Iutempe loĝis tri ursidoj en bela domo apud Stoke-on-Trent. De tempo al tempo ili vizitis la geavojn Avurson kaj Avinurson. Iutage, en la aŭto de Avurso, ili veturis al festo ĉe La Verda Stelo trinkejo. Tie multaj ursoj kunvenis kaj interparolis, sed la ursidoj ne komprenis, ĉar la ursoj parolis per Esperanto, ankaŭ Avinurso parolis per Esperanto.

'Avino, ni ne komprenas,' diris Adamurso, la plej aĝa ursido.

'Nu, kara, vi devos lerni Esperanton.'

Avinurso parolis kun sia amikino A.K. (Akurso). 'Ho, Akurso, bonvolu instrui mian nepon, Adamurson, kiu volas paroli Esperante.'

'Volonte!' konsentis Akurso.

'Kaj min,' kriis Samurso, la mezaĝa ursido.

'Kaj min, kaj min,' pepis Ĝejmzurso, la plej juna ursido.

Do, Akurso, Avinurso kaj Avurso fiksis tri verdajn stelojn sur la brustojn de la ursidoj, kaj ili eklernis Esperanton.

For, for de Stoke-on-Trent, du Ĉefursoj, Anĝelurso kaj Malkurso, aŭdis pri la afero kaj elpensis la URSOKURSON, por ke ĉiu ursido en la lando povu lerni la belan lingvon. Ili verkis buntajn librojn, kantojn kaj ludojn por kuraĝigi la ursidojn kaj la gepatrojn.

Avinurso aĉetis la URSOKURSAĴOJN kaj la familio eklaboris. La ursidoj diligente respondis al la demandoj, gaje kolorigis la bildojn kaj laŭte laŭte kantis Esperante. Ili lernis pri bestoj, koloroj, numeroj, la korpo, la domo, kaj ili diris 'Kiom da…?' 'Kie estas…?' 'Kio estas…?' 'Mi estas…' Ili sendadis plenumitajn taskojn al Akurso, kiu ankaŭ loĝis for de Stoke-on-Trent. Akurso sendis novajn taskojn kaj mesaĝojn, ankaŭ orastelojn pro bona laboro, kaj ŝi laŭte kantis laŭdon pri la TRI LERTAJ URSIDOJ.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1998.

<<  [944]  >>