Rekte al la artikolo

Abeloj

<<  [945]  >>

Bruno Najbaro

Nun mi reiru al esameno, kiun la abelisto esperas enkarcerigi. Por tiu celo la abelisto uzus preskaŭ iun ajn ujon, kiu kapablas enteni ĉirkaŭ ½m³ amason da tiuj, nun kompatindaj, insektoj. Mia abelmentoro, Peter Hewitt (ne esperantisto) menciis malplenan karton-skatolon el ĉiovendejo, inter pluraj aliaj taŭgaj ujoj. Kaj ĝuste tian mi mem ofte uzis. Kompreneble oni bezonas prepari la skatolon, truigante ĝin por enlasi freŝan aeron. En tia ujo oni simple forskuas la esamenon de branĉo aŭ de kie ajn ĝi pende alkroĉiĝis. Foje mian, sur grundo ĉe arbo-trunko, mi simple per manoj, prefere kun ledaj aŭ kaŭĉukaj gantoj, zorge brosis en la skatolon.

Tiel kaptitan esamenon oni prefere lasas en la skatolo renversita ĝis vespero en la sama loko sur grundo, apogante unu randon sur iu objekto por lasi plurcentimetran enirejon por tiuj abelinoj kiuj ekflugis aŭ por la skoltinoj kiuj revenas de hejmserĉado. Se inter la amaso da abelinoj en la skatolo troviĝas ankaŭ la patrino, ĉiuj ek-flugantaj vagemoj certe revenos al la esameno. En tia skatolo la abelinoj jam sentas sin hejme, kaj lasitaj sufiĉe longe ili eĉ ekkonstruos la ĉelaron tie. Je ekkrepuskiĝo, kiun ili ŝajne ne plu trovas agrabla por flugo, estas tre taŭga tempo doni al ili hejmon en jam preparita abelujo kun prefere kelkaj kadroj1 kun bazoj, kvazaŭ bonveniga donaco.

1 Kadro — ligna aŭ plasta kadro en kiu oni fiksas la vaksajn bazojn.

Kompreneble estas pluraj manieroj kiel enhejmigi esamenon. Tamen, laŭ mia mentoro la plej plaĉa — kaj ankaŭ mi konfirmas tion — estas meti breton deklive antaŭ la enirejo, kovri la breton per, prefere blanka, tolo kaj tiam zorge verŝi la tutan abelin-amason sur ĝin, donante fortan frapon al la skatolo por forskui la ankoraŭ alkroĉiĝintajn en la ujo. Kompreneble estas konfuza amaso da abelinoj sur la tolo, sed pro la mallumiĝo ili ne emas forflugi, sed simple rampi supren laŭ la deklivo — la kutima abelina instinkto. Kiam la unuaj atingas la enirejon kaj flaras la vaksajn bazojn, la abelin-fluo pli vigliĝas. Observi tian fluon estas tre plaĉa vidaĵo. La kulmino de tia spektakla fluo estas trovi, ke la patrino de la kolonio ankaŭ eniras la novan hejmon. Kiam tio okazas, la abelisto povas gratuli sin, ke li sukcese enhejmigis la esamenon.

Aldonendas ke, kiam oni laboras ĉe abeloj, oni nepre uzu 'protektvualon'2, almenaŭ por la vizaĝo, ĉar piko en okulo povas rezulti en perdo de vidkapablo.

2 Protekt-vualo — vualo el nigra fadeneto tra kiu oni povas vidi, sed kiu malhelpas al abelinoj piki vin.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1998.

<<  [945]  >>