Rekte al la artikolo

Grandpiedo

<<  [945]  >>

Alwyn Kind

De tempo al tempo, el la altaj montaroj, el la profundaj lagoj, el la nepenetreblaj arbaroj, venas rakontoj pri monstroj kaj homsimilaj bestoj. Kelkaj legendoj persistas tra jarcentoj, kelkaj ŝanĝiĝas en faktojn, ekzemple, tiu pri 'La Maljuna Homo de la Arbaro' kiun ni nun konas kiel la orangutangon. Tia estas la Kanadia legendo pri 'Grandpiedo' (Bigfoot).

Mi estis maljuna; maljuna kaj malvarma; mi ne povos toleri la venontan vintron. Kiel knabeto, mi loĝis kun miaj gepatroj en urbeto de arbhakistoj apud la rivero. Patrino prizorgis min kaj instruis min legi kaj skribi. Mi ludis kun la aliaj knaboj; ni rigardis la grandan ŝtipflotigon sur la rivero kaj ni ĉiuj intencis iĝi arbhakistoj.

Sed kiam mi estis okjara mi jam estis tiom alta kiom Patro kaj mi ankoraŭ kreskadis — la knaboj mokis min kaj ne ankoraŭ mi feliĉis. Tiun someron, vojaĝanta foiro vizitis nian urbeton. Ni vidis strangajn bestojn, virinon kun barbo, nanon, teruran 'giganton'. Je tiu vespero de mia lito mi aŭskultis miajn gepatrojn dum ili interparolis. Patrino ploris, 'Neniam, neniam mi permesos, ke ili enkaĝigos mian belan infanon dum stultuloj mokos lin!' Ili decidis forlasi la urbeton kaj iri pli alte en la arbaron. Patro vendis nian kabanon, aĉetis ĉevalon, grandan ĉaron per kiu li povos porti seglignon, ankaŭ li akiris kaprojn por lakto. Fine, ŝarĝinte la ĉaron per ĉiuj niaj posedaĵoj ni supreniris en la arbaron.

Kvankam mi estis juna, mi ja estis sana kaj forta. Mi helpis Patron konstrui novan kabanon apud rivereto, kaj ni kutimiĝis al nia nova vivmaniero. Mi daŭre kreskis, ĝis mi staris je preskaŭ tri metroj — ni devis plialtigi la kabanon kaj konstrui grandajn liton kaj seĝon por mi. Vespere en la kabano ni sidis apud la fajro; ofte Patrino laŭtlegis el la Sankta Libro, la Biblio, montrante al ni la belajn bildojn. Ankaŭ mi povis legi kaj skribi, eĉ pli bone ol Patro. De tempo al tempo, Patro portis seglignon kaj besthaŭtojn al la urbeto kaj revenis kun niaj provizaĵoj. Vintre, li ne povis fari tion. Tiam, ni stokadis la lignon kaj haŭtojn ĝis printempo.

Tamen, aferoj devas ŝanĝiĝi. Iun tagon, patro revenas tre ĝenita de la urbeto. Ĉie la diraĵo estis pri terura homsimila besto, 'Grandpiedo' kiu vagis en la arbaro — homoj jam vidis ĝiajn piedmarkojn en la falinta neĝo — ĉasgrupoj eliris por pafi ĝin — ili devis gardi siajn familiojn. Sendube tiu 'sovaĝa besto' estis mi, kaj evidente hakistoj laboris sufiĉe apud nia loĝejo. Ni devus foriri pli for, pli alten. Patro ordonis, ke kiam mi marŝos sur la neĝo, mi trenu ŝtipon por forviŝi mian spuron.

Denove ni konstruis novan kabanon, trovinte bonan lokon apud akvofalo kaj profunda seka kaverno kie ni povis stoki provizojn kaj kie mi povus kaŝi min. Bedaŭrinde, post mallonga tempo ĉe la nova loko Patrino mortis — nur kvardek jarojn ŝi havis, dum duono de tiuj ŝi neniam vidis alian virinon. Tian sinoferon ŝi faris pro mi. Patro skribis la daton en nia Sankta Libro antaŭ ol ni enterigis ŝin en la arbaro — poste ni ambaŭ laŭtlegis el la Libro. Patro postulis, ke post lia morto mi enterigu lin samloke kaj sammaniere. Mi promesis tion.

Li daŭre sinĝenis, antaŭvidante, ke post lia morto mi devus vivi sen provizoj el la urbeto. Li klopodis instrui min kiel vivi tute per la arbaro. Dek jarojn poste mi enterigis lin apud Patrino, laŭtlegis el la Libro, skribis la daton, akvumis la grundon per larmoj kaj alfrontis vivon de soleco.

Laŭgrade mi eluzis la urbaĵojn kaj devis fidi al la arbaro mem. Supozeble mi senatentiĝis pri mi spuro. Iun tagon, mi kaj arbaristo ekvidis unu la alian trans senarbejo. Tiel mi timiĝis, ke mi kapablis nur senmove. Li levis sian pafilon kaj celis al mi. Pro timo de morto mi surgenuis, levante la manojn, same kiel la infanoj en la Librobildo. Nekredeble, li malrapide surterigis la pafilon kaj diris, 'Amiko'. Mi forkuris, sed mi vidis, ke li staris kun brakoj etenditaj, kiel Jesuo sur la kruco. Post kelkaj tagoj mi reiris al la senarbejo. Neniu ĉeestis. Tie, sub arbo kuŝis ligna skatolo. En ĝi mi trovis ŝnureton, tranĉilon, najlojn kaj paperon kun skribaĵo, sed mi ne povis legi ĝin ĉar miaj okuloj jam malfortiĝis. Ne ankoraŭ mi estis tute sola — mi havis Amikon, eble senditan de Dio. Iun tagon, mi rompigis la grandan tranĉilon, kun kiu mi senhaŭtigis kaj preparis bestokadavrojn. Mi lasis ĝin en la senarbejo, kaj post kelkaj tagoj mi trovis tie novan tranĉilon — mi dankas Dion pro Amiko, kiu ofte helpas min.

Sed nun, mi estas maljuna, malvarma, preskaŭ blinda, kaj baldaŭ venos vintro. Mi sidados ĉi tie en la senarbejo kun la Libro en mia skatolo. Dio sendos Amikon kaj mi fidas, ke Amiko enterigos min kaj eble laŭtlegos el la Libro kaj skribos la daton.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1998.

<<  [945]  >>