Rekte al la artikolo

El la biblioteko

<<  [946]  >>

Geoffrey King

La onidiroj pri mia morto estas grave troigitaj. Sed mi longe silentis; verŝajne neniu tre bedaŭras tion, sed mi devas sincere pardonpeti al la diversaj personoj, kiuj skribis al mi pri aferoj bibliotekaj aŭ aliaj kaj atendadas respondon. Dum la jaroj 1997 kaj 1998 mi devis solvi familian krizon, tre streĉe profesie labori dum 18 monatoj, vendi unu domon kaj aĉeti alian, venki malbonan sanstaton…

Sed jen mi travivinta, do okazos diversaj aferoj bibliotekaj, finfine respondon ricevos la leteroj, kaj, por komenci, jen kelkaj disaj pensoj.

En BE 945 Paul Hewitt demandis, ĉu ni estas kontentaj pri la 'cramped, old-fashioned conditions' de la Biblioteko Butler. Nu, mi jes. Profesie laborante kiel sendependa bibliotekisto, mi vidas plej diversajn bibliotekojn, kaj mi povas diri, ke malofte en la profesia laboro mi ricevas laborkondiĉojn same bonajn kiel en nia Biblioteko. La ĉefa ĉambro estas vasta kaj agrabla; sur la tre granda tablo oni povas vaste dismeti siajn paperojn kiam oni prilaboras iun komplikan esploron. La bretoj bone sufiĉas por la librostoko kaj certe pasos longa tempo ĝis kiam ili estos plenaj.

Kompreneble, nenio estas perfekta; kaj kelkaj plibonigoj povas ankoraŭ okazi sen troa kosto por la asocio. Iom post iom kreskas nova katalogo fidinda kaj detala. Kiam tio estos farita, mi havas iajn ambiciojn pri pli bona prezento de la arkivoj fota kaj dokumenta. Konsentite, tiuj laboroj malmulte dependas de la ejo, pli multe de la energieco de la bibliotekisto, kiu, bonŝance, fartas bone.

Tiu ĉi rubriko ne estas ĝusta loko por partopreni en la debato pri eventuala translokigo de la asocio; sed kelkajn el la faritaj demandoj mi povas konsideri laŭ biblioteka vidpunkto. Ekzemple, kiam vi legos tion ĉi mi loĝos ne plu en Londono sed en vilaĝeto de la provinco Suffolk; do interesas min la demando, kian parton de sia laboro la volontuloj povas fari en sia hejmo. Nu, miakaze, verŝajne ĉ. 80%. Pli ol mia oportuno gravas la facila uzeblo de la biblioteko. Tiucele gravas nur, ke la kolekto troviĝu kune en iu facile alirebla loko. Ĉu en la Esperanto-Centro ĉu en Londono aŭ Birmingham aŭ Manchester, tio gravas nur en unu rilato: sekureco de la kolekto. En la nuna loko ĉiu vizitanto devas sin prezenti en la Esperanto-Centro, kaj trapasi enirante kaj elirante la oficejon. Tiel estas almenaŭ iom malfacile ion ŝteli. Okaze de translokigo oni devus konsideri tiun faktoron; cetere la demando ĉu foriri ĉu resti estas pli-malpli neŭtrala por la Biblioteko.

Sed dirante ĉion ĉi mi kulpas pri la sama afero, pri kiu mi plendis en antaŭa rubriko El la Biblioteko; mi serĉas la solvojn antaŭ ol konstati la problemojn. Finfine mi devas tion fari, kion mi promesis antaŭ longe, kaj komenci konsideri la demandon, Por kio bibliotekon?, kiu konsistigos ELB 16 kaj verŝajne ankaŭ kelkajn postajn.

Intertempe, mi uzu la restantajn alineojn por raporti unu evoluon, certe la plej gravan de la lastaj jaroj; ke ni ricevis la libraron, kaj, pli notinde, la arkivon de Harry kaj Nora Holmes. Apenaŭ eblas adekvate prezenti ilian rolon en la nuna bonfarto de Esperanto; la Londona Klubo, la spiritisma agado, la sennombraj kantotradukoj, diversaj krizoj en UEA, kaj ankoraŭ multo. Ĉio ĉi estas detale — sed, ho ve! sufiĉe senorde — dokumentita en kvardeko da skatoloj kartonaj, kiun mi nun komencas trakribri. Tiu laboro daŭros plurajn jarojn, kaj la dokumentoj, klasifitaj laŭ temo, aperos en la dokumenta arkivo de la Asocio. Multaj el tiuj aferoj estis siatempe konfidencaj; sed pasis la jaroj, kaj nun ni povas finfine disponigi aŭtentikajn informojn al niaj historiistoj.

Kaj la libroj… Ges. Holmes posedis vastan libraron, kiun la Biblioteko nun posedas. Mi faris la unuan traserĉon, por elimini tiujn librojn kiujn ni jam havas kaj en la ĝenerala kolekto kaj en la Pruntokolekto. Tiujn ni vendos, kaj jam komencis aperi kelkaj interesaĵoj inter la brokantaĵoj de la Esperanto-Centro. Bedaŭrinde ŝajnas tro komplika kaj multekosta afero poŝte vendi tiujn librojn; certe mi ne havas tempon por kompili kaj aktualigi liston. Mi klopodas trovi por ili prezojn, kiuj rilatas al la intereseco, rareco, amplekso kaj fizika stato de la libro; se vi trovos la prezojn tro malaltaj, bonvolu plendi!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1999.

<<  [946]  >>