Rekte al la artikolo

Abeloj

<<  [947]  >>

Bruno Najbaro

En la antaŭa artikoleto mi aludis la batalon inter abelinoj. Ni homoj ankoraŭ ne elsarkis niajn malbonajn kutimojn. Do, estas vane atendi ke tiuj, aliel mirindaj insektoj, estu perfektaj ĉiurilate. Ili ja spionas, ŝtelas, batalas, kaj, ŝajnas al mi, eĉ mallaboremas. Ili batalas ne nur kontraŭ ni rabemuloj, sed ankaŭ kontraŭ la pli malgrandaj ŝtelistoj kiel vespoj, burdoj, kaj eĉ samspecinoj el aliaj kolonioj, kiuj volas priŝteli ilian kolektaĵon.

Bedaŭrinde mi ne povas rakonti, ĉar mi mem ne scias, kiel haltigi bataladon inter abelinoj el malsamaj kolonioj. Tamen, mi rakontos kiel eviti tiajn agaĉojn. Samtempe menciindas, ke mi admiras la kuraĝon per kiu la abelinoj plurope batalas kontraŭ la nur iomete pli grandaj rabistoj kiel vespoj kaj burdoj.

Foje batalon inter samspecinoj, mi konfesas, mi mem komencis. Do, ne faru, kion mi faris! Dum miaj fruaj abelistaj jaroj, kiam mi havis nur du koloniojn, je miel-rikolto mi simple eltranĉis la mielplenajn ĉelojn el la kadroj. La malplenajn kadrojn, kun ankoraŭ iom da mielo sur ili, mi metis ĉe unu abelujo por ke la abelinoj forleku la mielon. Kun ĝojo mi rimarkis kiel bele la abelinoj forsuĉas la lastan spuron de la dolĉa suko, lasante la kadrojn bele puraj kaj sekaj. Bedaŭrinde mia ĝojo daŭris nur dum kelkaj sekundoj. Baldaŭ mi rimarkis, ke ĉe la purigado partoprenas, krom vespoj kaj burdoj, ankaŭ abelinoj el alia kolonio. Kiam mi ne plu havis purigendajn kadrojn, mi rimarkis ke la helpantoj nun enŝteliĝas en la abelujon por akiri senpene ŝarĝojn de jam preta mielo. Kompreneble la hejmaj gardistinoj furioze atakis la ŝtelistojn. Ŝokita mi trovis, ke ĉiutage ĉe la abelujo kuŝas amaso da viktimoj de tiuj bataloj. Tio daŭris ĝis malbona vetereo haltigis la batalaĉon. Bedaŭrinde ambaŭ kolonioj iĝis tiel malfortaj, ke ili pereis dum la venonta vintro. Mi jam pensis ne plu okupiĝi pri abeloj. Tamen, dum la sekvanta somero, ankoraŭ en mezjulio, alflugis granda esameno, mi ne scias de kie, kaj okupis unu el miaj malplenaj abelujoj. Jen, mi daŭre estas abelisto, ĝis nun.

Nuntempe, se mi havas purigendajn kadrojn, mi daŭre donas ilin al abelinoj purigi. Anstataŭ lasi ilin ekstere ĉe abelujo mi metas ilin en malplena kovej-kesto super la mielkestoj. Tiel nur unu kolonio laboras ĉe la purigado. Ĝis nun mi ne plu spertis tian aĉan batalon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1999.

<<  [947]  >>