Rekte al la artikolo

Novaj libroj — La morto de Ivan Iljiĉ

<<  [947]  >>

Paul Gubbins

Lev Tolstoj: La morto de Ivan Iljiĉ — Tradukis el la rusa lingvo Valentin Melnikov. Sezonoj (Serio Rusa Literaturo N-ro 4): Jekaterinburg, 1997. 53p.

'Do ĝenerale la vivo de Ivan Iljiĉ daŭre iris tiel, kiel ĝi devis iri laŭ lia opinio: agrable kaj dece' (p.18). Almenaŭ ĝis 'malbonhumoro ĉiam pli kaj pli fortiĝante, komencis fuŝi la agrablecon de facila kaj deca vivo' (p.24). Sekvas tridek-paĝa, iom-post-ioma priskribo de la hipokondrio, de la kuracistaj rimedaĉoj, de la izoleco, kiuj igas la morton de Ivan Iljiĉ ĉio alia ol agrabla kaj deca. 'Li konvulsiis, kiel konvulsias en manoj de ekzekutisto la mortkondamnito, sciante ke li ne povas sin savi; kaj kun ĉiu momento li sentis, ke… lil iĝas pli kaj pli proksima al tio, kio teruris lin' (p.51).

La novelo aperis en la jaro 1886 kaj per la morto de homo, kies vivhistorio 'estis plej simple kaj ordinara kaj plej terura' (p.12). Tolstoj substrekas la senvaloron, la malplenon de burĝa, oficista klaso en cara Rusujo. Jen — eventuale — mondo, kiun konis almenaŭ tanĝe la familio Zamenhof: la novelo de Tolstoj do prilumetas aspektojn de la socio, en kiu naskiĝis Esperanto. Memevidente la juna Zamenhof, malkiel la juĝesploristo Ivan Iljiĉ, tre klare komprenis, ke vivi agrable kaj dece simple ne sufiĉas: por vere vivi, la vivo postulas ion pli, ekz. sinoferon. Ivan Iljiĉ oferas nenion, krom familia amo kaj, finfine, memestimo kaj la rajto vivi.

Malgraŭ iom konfuza komenco (ses nomoj en la unua alineo — diable! Kiu estas kiu…? Kaj ĉu ili ĉiuj gravas en la cetera intrigo…? Fakte neniu!) la novelo baldaŭ ekvilibras: tiam komenciĝas la longa, unue apenaŭ perceptebla glitado de Ivan Iljiĉ en sian teruran morton. Legindas la novelo por frandi la arton de majstra verkisto, por studi, kiel Tolstoj neniel kruele sed verdire senkompate pritraktas la degeneradon de sia viktimo — kaj ĉio ĉi en flua Esperanto (ne scipovante la rusan, mi ne povas kompari la nuna version kun la rusa originalo) prezentita en facile portebla sed ŝajne fortika libreto.

Utilaj antaŭparolo (far Aleksander Korĵenkov) kaj komentario helpas al nerusoj kompreni ne nur la literaturan kaj historian signifon de tiu ĉi verko de Tolstoj sed ankaŭ manplenon da specifie rusaj referencoj en la teksto. Libreto vere leginda!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1999.

<<  [947]  >>