Rekte al la artikolo

Arto kaj vero

<<  [948]  >>

Michael Cayley

'Pentrado: la vera pentristo ne laboras per la mano, li ne vidas per la korpaj okuloj, li ja vidas mense. Jes, li pentras tion, kion li febre imagas. Jen la diferenco de la nura kopiisto, kiu — eĉ lerte — reproduktas aŭtomate la pejzaĝon antaŭ si. Tio povas plaĉi, kiel modela trejno, sed ĝi povas nek tuŝi la koron nek malkovri neatendatajn envidojn.' Rikardo paŭzis. Sur la ekrano unu el liaj pentraĵoj trembrilis, ruze komponita de subtilaj helaj koloroj, en kiu la rigardanto povas imagi ion ajn, ĉu lageton, ĉu urbeton nokte lumigitan, ĉu galaksion.

Poste, enirinte trinkejon kun la bela programdirektorino, Rikardo kontente ridetis. Li ja estis fama, riĉa, alloga al virinoj. La kritikistoj laŭdis lin. Televide li povis paroli pri iuj ajn aferoj kaj gajni multe da mono. Ĉiun jaron li elmontris nur unu novan pentraĵon antaŭ entuziasma mondo. Baldaŭ li malkovrus la finan pentraĵon kaj parolus publike pri la neceso de silento, kiam pentristo havas nenion novan por komuniki.

Subite li vidis Helenan. Li paliĝis. Li preĝis, ke Dio helpu lin, ke ŝi ne rekonu lin, ĉar jam de multaj jaroj ŝi ne renkontas lin. Li klopodis rigardi alidirekten. Li ne kuraĝis eliri kun sia belulino, pro timo, ke ilia elirado altirus la okulojn de Helena.

'Ĉu vi malsanas?' demandis Katerina.

'Ne, ne, estas nenio.'

Sed estas ĉio. Helena, aŭdinte la demandon, turnis sian kapon. Ŝi stariĝis. Dum eterna momento ŝi marŝis direkte al ilia tablo, ekkriante, 'Rikardo, Rikardo, mia antaŭ longe perdita amiko! Mi ĝojas vidi vin.'

'J-j-jen Katerina.'

'Saluton, Katerina. Ni — Rikardo kaj mi — estis korgeamikoj. Antaŭ multaj jaroj, kompreneble,' ŝi aldonis. 'Mi devis labori alilande. Mi revenis al Londono lastan semajnon. Tiutempe mi esperis iĝi fama pentristino.' Ŝi ridis.

Rikardo silentis.

'Jes. Fama pentristino. Sed mi baldaŭ elkomprenis, ke estas nura revo. Mi iĝis oficistino. La kompanio sendis min, unue en Italujon, poste en Japanujon, ĉar mi rapide lernas lingvojn.'

'Kaj viaj pentraĵoj?' demandis Katerina.

'Mi ĉesis pentri. Mi postlasis la pentraĵojn ĉe Rikardo. Fakte, ili estis aĉaj. Abstraktaj komponaĵoj de trembrilaj koloroj, kiujn ĉiu rigardanto povis interpreti kiel ajn li deziris. Rikardo, ĉu vi ankoraŭ havas tiujn bagatelojn?'

'Li loĝas apude,' diris Katerina. 'Ni iru tien.'

Sed la fama Rikardo daŭre silentis, kiel giganto sorĉita en blankan ŝtonon per la eklumiĝo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1999.

<<  [948]  >>