Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Kiel ŝtalo estas hardata

<<  [948]  >>

Geoffrey King

Nikolaj Ostrovskij: Kiel ŝtalo estas hardata. Jekaterinburg: Sezonoj 1997, 268p.

Komence tio ŝajnas aventurromano; laŭ la tradukinto, 'la aŭtoro priskribas heroecan batalon de ruslanda junularo por la sovetia potenco'. Kaj efektive en la unua parto ni vidas la aventurojn de kuraĝaj junuloj, kaj precipe de unu, Paŭulo Korĉagin, kontraŭ la eposa fono de la disvolviĝo de la komunista revolucio en Ukrainio.

Tiu unua parto estas streĉa legaĵo; la eventoj efektive ekscitas, kaj eĉ se la rolantoj estas psikologie iom palaj, la aventuro kompensas tion. Ne gravas, ke tiu batalo estis por komunismo. Heroa strebado por iu idealo ĉiam kuntrenas la leganton, eĉ se ni scias per la posta historio, ke tiu strebo estis vana aŭ erara. Kaj iom post iom pentriĝas la malnaiviĝanta karaktero de la ĉefa rolanto Korĉagin.

Estas do surprizo kiam, en la dua parto, la rakonto fokusiĝas ĉe tiu unu persono, la eventoj fariĝas malpli dramecaj, la intereso estas pli psikologia, kaj la fino ne estas la atendita triumfo de socialismo, kio estus tre banala, sed la pli intima triumfo de unu homo kontraŭ maljusta sorto. La postparolo de la tradukinto Solomon Cins klarigas la kaŭzon de tiu direktoŝanĝo. La romano estas esence aŭtobiografia; kaj malofte la reala vivo evoluas same orde kiel bone aranĝita romano.

Plia surprizo estas, ke tiu verko, kiu fine estas neniel ŝablone socialisma, gajnis Ordenon de Lenin. Evidente la juĝantoj estis malpli filistraj ol oni povus atendi, ĉar supraĵa leganto eble trovus la verkon pesimisma kaj individuisma, do ne taŭgas por socialisma edifo. Por nuna leganto, male, simpla edifo ne estus interesa, sed la lukto de unu homo por persona maturiĝo kaj kontraŭ vivdetrua sorto restas inspira.

La tradukanto uzis plejparte 'klasikan' lingvostilon; Zamenhof mem facile legus la tekston. En tiom longa teksto neeviteble restas kelkaj rusismoj kaj aliaj eraretoj, sed entute la stilo estas natura kaj konvinka. La romano ne estas unuaranga majstraĵo, sed ĝi estas sinsekve ekscita, inspira, kaj kortuŝa; kaj sume ĝi estas memorinda verko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1999.

<<  [948]  >>