Rekte al la artikolo

Raporto pri la UK en Berlino, kaj IJK en Veszprém (Hungario) 1999

<<  [951]  >>

Rolf Fantom

Post longa vojaĝo, per aŭto, tra danĝeraj landoj, precipe Belgio, kie ĉiam fuŝiĝas kiu ajn veturilo, kiun ni uzas, mi, mia frato kaj fratino alvenis al Berlino.

Ni estis sufiĉe lacaj, ĉar ni trafis la Euro Tunnel frumatene por ne devi pagi tro multe, kaj do ne bone dormis. Tiu laceco simple preparis nin por junulara Esperanto-evento, kie oni devas plani malmulte dormi, almenaŭ dum la nokto, kaj multe eluzi energion en diversaj, interesaj manieroj.

Estis jam la naŭa kaj duono vespere, kiam ni alvenis, kaj tuj ni renkontis konatojn. Malgraŭ la manko de dormo, ni umis en la drinkejo, kiu poste fariĝis diskejo, kiu malgraŭ manko de teknikaĵoj havis la etoson de Arnaŭ (de katalunio) inter aliaj, kaj do funkciis bonege.

Arnaŭ estas parto de teamo kiu prizorgis la drinkejon ne nur dum la UK-junulara programo, sed ankaŭ dum la IJK.

Unu el la plej interesaj manieroj elspezi tiun energion, kiun oni subite trovas, ke oni havas en tia renkontiĝo, estis la koncerto de Persone. Tio okazis en bone konata ĵaz-drinkejo apud la centro de Berlino, ĝuste sufiĉe granda por la nombro da ĉeestantoj. Eblis danci tie, sed nur dense. Ili ludis bone tiuvespere, kaj la reago de la ĉeestantoj helpis al ili krei vere Esperantan etoson en tiu fama ejo.

Alia altkvalita programero estis la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa. Kvankam tia muziko ofte ne plaĉas al mi, ili tiom bone prezentas kaj verkas ĝin, ke ĝi trafas ion interne de la aŭskultantoj, kio vere pensigas kaj malstreĉigas. Tio estis perfekte metita ĝuste post ĵazbando, kiu ege entuziasmigis min, ne nur pri la loka ĵaz-muziko sed pri ĵaz-muziko ĝenerale. Mi kaj Petra, mia fratino, spektis tion sidante kun Anders, la basisto de Persone, kiu mem estas profesia ĵaz-basisto. Tio vere estis inspira vespero, kaj kvankam la ĵazbando ne estis esperanta, ĝi estis rezulto de la kulturaj ligoj, kiujn oni akiras tra esperanto, kaj la akcepto de ĉiuj en tiu ĉambro, venante de ĉiu ajn kulturo, de la loka ĵaz-kulturo en Berlino.

Estas multo, pri kio mi povus rakonti pri la etoso en tiu semajno, pri la amikeco, kiun mi trovis kun multaj homoj, kaj la kulturo de junularo en Esperantio, sed por eĉ komenci aprezi tion, oni devas ĉeesti.

Estis vizitanto de Anglio, al kiu mi montris la junularan flankon de la UK. Eĉ post horo da parolado pri ĝi, li komprenis, pri kio temas nur post vido de la etoso, kiu ekzistis tie.

Ni loĝis en la amasloĝejo, surplanke en gimnastikejo. Tio ne estis malbona afero, estis pli ĝuinda ol dormi en junulargastejo, aŭ eĉ hotelo. Estis pro tio, ke pli ol tricent homoj dormis tie, kaj do ĉiam estis iu, kiun oni konas en la ĉirkaŭaĵo, je kia ajn horo.

Mi iris kun mia fratino kaj kelkaj amikoj al 'Checkpoint Charlie', unu el la trairlokoj de la Berlina muro. Tio estis tre pensiga posttagmezo, ĉefe ĉar kelkajn aferojn en tiu muzeo mi memoras, de kiam ili okazis, kaj preskaŭ ĉiuj en Berlino — ĉiuj homoj ĉirkaŭ mi estis tuŝitaj de tiuj okazaĵoj. Tio estis vere tre valora vizito, kiu instruis al mi pli pri tiu historio ol iu ajn leciono en klasĉambro povus.

Alia ne rekte esperantaĵo estis koncerto en la ĉefa UK-ejo de juna pola pianisto, de Chopin-muziko. Mi tute hazarde estis en la ejo — la junulara evento okazis en lernejo je kvinminuta ŝoforado for de la ICC — la ĉefa UK-ejo. Mi ĝojegis ĉeesti tiun koncerton, kiu estis parto de la UK-programo, ne ĉar ĝi estas specife esperantaĵo, sed ĉar ĝi estas kulturaĵo, kiun aprezegis multegaj esperantistoj.

Ĉeestis ĉe la junularejo pola danc-grupo ne-esperantista sed kun instruistoj, kiuj estas esperantistoj. Ili prezentis en ambaŭ ejoj, kaj je la fino de la semajno en la internacia vespero de la UK.

La pli junaj dancantoj faris popoldancon polan, kaj ne tre entuziasmis pri ĝi. Pro tio, ili iom fuŝis ĝin. La anoncistino de la internacia vespero diris post ilia danco, ke ŝi esperas, ke ili parolas Esperanton same bone kiel ili dancas. Ŝi ne sciis, kiom multe ŝi pravis!

Tamen, la plej multaj el la poloj, speciale la pli aĝaj, entuziasmis pri Esperanto, kaj se ili ne lernos, almenaŭ ne malsubtenos la lingvon.

Post tiu eventohava semajno, mi, mia frato, mia fratino, kaj Bertilo (el Svedio) veturis aŭte al Veszprém. Ni alvenis je la 3a matene, kaj tamen trovis ĉambron en kiu dormi, kvankam ni tute pretis dormi je la korto antaŭ la gimnazio, kie okazontis la IJK, ĉar eĉ dumnokte varmegis dum almenaŭ la komenca duono de la semajno.

Dum la IJK, daŭris tiu bela etoso, kun pliaj homoj — mi kredas, ke almenaŭ 600 homoj ĉeestis. Masaĝado estis ofta okazaĵo — ĉena masaĝo, kie vi masaĝas la homon, kiu sidas antaŭ vi, kaj lernas de tiu malantaŭ vi. Oni nomis tion 'Darvina Masaĝo', ĉar nur la plej bonaj manieroj masaĝi vivas, kaj tiel oni povas lerni masaĝi tre rapide.

Dum programero pri nacia dancado en granda sporthalo, ni komencis masaĝlinion, kiu longis laŭ la fina muro de la halo. Tamen, multaj preferis drinki la senpagan vinon, kaj evidentiĝis, ke malfacilas fari tion kaj masaĝi samtempe…

Finfine mi sukcesis muzike 'marmeladumi' kun Bertilo, per la drumoj de Jomo kaj la Liberecanoj, kaj per mia elektra violono. Tio estis interesa sesio, kaj kiam Duncan envenis kaj komencis basgitarumi, la muziko iĝis tre forta kaj ege ĝuenda.

Tion ni faris ĵus antaŭ koncerto de Jomo, kaj iu alia ulo, de maristaj kantoj.

Do, Jomo estas bonega muzikisto, SED, tiuj kantoj vere estis fekaĵoj. Laŭ mi. Eble ili estis tiom malbonaj, ke devis okazi io bonega poste. Eble pro tio okazis poste la unua koncerto de Amplifiki dum dek du jaroj, tute surpriza, kaj tute brila. Bertilo, Kimo kaj Micke ĉiuj hazarde ĉeestis, kaj preparis por ni belegan surprizon, kiun ĉiuj ĉeestantoj aprezegis. Estis bonega kontrasto.

Kelkajn tagojn antaŭe, Jomo kaj liaj Liberecanoj koncertis. Mi ne tre ŝatis la stilon, sed tamen, multaj ŝajne ja ŝatis ĝin, kaj dancis bone (do pli bone ol mi!). Ankaŭ, la akustiko ne estis tre bona en la halo, sed la etoso forigis eĉ tiom gravan problemon.

Ni vizitis la lagon Balaton, sed mi ne tre emis naĝi — mi preferis ripozi en la suno, kaj eble kapti iom da dormo antaŭ ĝia forflugo. La deĵorantoj de la aŭtoparkejo tie tre miris pri nia brita aŭto, kaj amuziĝis sidi en la malĝustaflanka ŝofora sidloko.

Estis por mi la unua fojo, ke mi ŝoforis ekster Britio, kaj por Gavan, mia frato, la tria. Estis sufiĉe facile alkutimiĝi ŝofori je la mala flanko de la strato. Estis iom pli malfacile alĝustiĝi al la koncepto, ke je germanaj aŭtoŝoseoj estas grandaj partoj, kie laŭleĝe oni rajtas ŝofori je kia ajn rapido! Cent sepdek kilometroj hore (cent kvin mejloj hore) estis la plej alta, kiun kapablis nia aŭto, sen ke la motoro komencu trovarmiĝi. Estis interese preterpasi policaŭton je tiu rapido!

La internacia vespero dum la IJK komenciĝis je la deka vespere je la antaŭlasta tago. Je duono post noktomezo mi, Estelle, kaj kelkaj amikoj decidis, ke sufiĉis, kaj iris komenci feston en la ĉambro de Petra, mia fratino. Du kaj duonan horojn poste, ni ankoraŭ atendis pliajn homojn, kaj pensis, ke eble oni simple ne volis veni. Ni iom miris pri tio, sed finfine, iom post la tria matene, Duncan, Bertilo, kaj kelkaj aliaj amikoj envenis kaj raportis, ke nur ĵus finiĝis la internacia vespero, kaj ke la pli lastaj eroj estis eĉ pli tedaj ol la unuaj — tiuj estis en si mem endormigaj! Ĉiuj, fakte, aparte de unu de Kim, kiun li faris ankaŭ en la UK-internacia vespero, sed pli tauĝis por IJK, ĉar oni povis tie vidi lian vizaĝon. Temis pri Kim — viro — en balerinaj vestaĵoj, dancante kiel eta infano, kun granda kvanto da komedio, kaj tio, kion oni povas priskribi nur kiel 'Kimeco'.

Je la lasta vespero, kiel estas tradicio en Hungario, estis balo. Oni uzis lokan dancobandon por tio, kaj organizis konkursojn, dum la bando paŭzis.

Unu el la konkursoj estis kanti bone konatan hungaran kanton… en la hungara! Duncan volontuligis min, kaj do mi devis rapide eltrovi kiel prononci tiujn damnajn vortojn. Por tio, mi trovis en la kongresa libro liston de utilaj frazoj en la hungara, kaj regulojn pri la prononco de ili.

Mi uzis tion por 'traduki' la tekston al Esperante skribita hungara. Tamen, sonis neniel kiel devus, do mi decidis fari parodion. Funkciis bonege, ĉar ne nur la hungaroj ridegis pri mia tute fuŝa prononco, sed aliaj ridegis pri la hungara tute fuŝa lingvo!!

Malgraŭ mia ioma malsano apud la fino de la IJK, kaj la devo riparigi la aŭton en Hungario, tiuj semajnoj de Esperantio estis la plej ĝuita ferio, kiun mi spertis ĝis nun. Mi multe preferus spekti la suneklipson en Hungario, kun 600 esperantistoj, ol en Britio kun nur kelkaj amikoj. Mi multe preferus vojaĝi al IJK kiom ajn mallukse, kaj umi kun amikoj en Esperantujo, ol iri al eĉ ege luksa ferio, kaj mi dankas al NoJEF, kaj al la organizantoj de ambaŭ eventoj, ke oni donis al mi tiun eblecon ĝui la etoson kaj amikecon de rapide evoluanta Esperanto-junulara kulturo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000.

<<  [951]  >>