Rekte al la artikolo

El la biblioteko — Por kio bibliotekon?

<<  [951]  >>

Geoffrey King

Parto 3

Pluraj Esperanto-bibliotekoj havas similan originon; la libraro de iu individuo kreskis, kreskis, kaj fine ne plu teniĝis en ties hejmo, do fariĝis memstara instanco (Hispana Esperanto-Muzeo) aŭ biblioteko de Esperanto-asocio (Biblioteko Butler). Kelkaj privataj Esperanto-libraroj, ekzemple tiu de G. Davidov, simple detruiĝis. La nuna administra situacio de la Esperanto-bibliotekon iom varias; ĝi povas esti parto de nacia biblioteko (Vieno); aŭ parto de urba biblioteko (La Chaux-de-Fonds); aŭ parto de universitata biblioteko (Amsterdam); aŭ biblioteko de Esperanto-asocio (Biblioteko Hodler) aŭ de Esperanto-klubo; aŭ sendependa. Mi konjektas, ke tiuj diversaj statusoj povas influi la politikon kaj funkciadon de la unuopaj bibliotekoj; sed pri tio mi ne havas sufiĉajn informojn.

La administraj cirkonstancoj de biblioteko povas do influi ĝian elekton el la eblaj celoj, kaj certe influas ĝian (ne)kapablon praktike realigi tiujn celojn. En kelkaj landoj la nacia Esperanto-biblioteko devas almozpetadi por akiri eĉ la plej bazajn tekstojn, dum en aliajn enfluas tiom da materialoj, ke ili baraktas por akurate ĉion pritrakti. Biblioteko, kiu malhavas esencajn materialojn ne povas plenumi siajn celojn; biblioteko malorda pro troaj materialoj estas malfacile uzebla.

Tion mi mencias por atentigi, ke povas esti diferencoj inter teorio kaj realo (se hazarde vi ne jam sciis tion!). Ni do revenu al la tri celoj, pri kiuj vi legis antaŭ du, aŭ kvar, monatoj, provante rilatigi ilin al la Esperanta biblioteko.

Ni komencu, do, per informo. Malmultaj Esperanto-bibliotekoj havas la taskon informi pri Esperanto al la ekstera mondo. Plej aktiva en tiu kampo estas sendube la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. La Bibliotekoj Butler kaj Holder estas ambaŭ parto de Esperanto-asocio, kaj estas tasko de la asocio ĝenerale zorgi pri Esperanto-publico. Ĉiu biblioteko devas kompreneble informi pri si mem; same kompreneble tio ne estas celo de la biblioteko, sed agado por realigi la celojn. Nia biblioteko certe ne sufiĉe informas pri si, kaj rezulte ĝi estas nesufiĉe uzata. Informo pri okazontaj/okazintaj Esperanto-eventoj estas laboro, kiu povas aparteni al la biblioteko. En EAB tiu laboro estas bone farata ekster la biblioteko, kaj informoj regule aperas en BE. Vi memoras, ke mi menciis la funkcion propagandi la legadon. Nu, EAB kaj UEA regule publikigas en siaj revuoj recenzojn kaj anoncojn pri novaj libroj. Sed neniu diskonigas la malnovajn. Do jen funkcio por la bibliotek(ist)o de la Asocio; de tempo al tempo, kiam ne urĝas aliaj temoj, mi mencias en El la Biblioteko interesajn librojn el la biblioteka stoko, kaj tion mi plue faros, ĉar la esperantistoj tre neglektas siajn klasikaĵojn.

Funkcio informa, kiun mi antaŭe ne menciis, estas la bibliografia listigo de eldonaĵoj novaj kaj malnovaj. En la naciaj literaturoj tio estas tasko de la nacia biblioteko. La diasporo esperantista ne havas nacian bibliotekon, sed tre valora bibliografia laboro estas farata en la muzeo en Vieno kaj aliloke. Nia biblioteko ne devas duobligi tiun laboron, kaj ne povus tion fari; interalie mankas al ni la necesaj informoj. Tamen ŝajnas al mi grava, ke la informoj pri la verkoj, kiujn la biblioteko mem posedas, estu kompletaj kaj bibliografie valoraj. Tial mi, jam de kelkaj jaroj, sisteme refaras kaj enkomputiligas la katalogon de la biblioteko. La malnova katalogo enhavas nur titolojn kaj temnumerojn. Ne eblas scii per ĝi, ekzemple, kiujn verkojn ni havas de iu nomita aŭtoro; tiu informo simple ne ekzistas. La nova katalogo havas menciojn laŭ aŭtoroj, titoloj, tradukintoj kaj temoj. Krome aperas la kutimaj informoj pri eldonloko, eldoninto, jaro, paĝnombro, ktp. La katalogo ekzistas ne nur en komputilo sed ankaŭ kiel tradicia sliparo. Tio estas granda laboro, sed laŭ mi ĝi meritas la tempon, kiun ĝi postulas.

La funkcio, kiun celis s-ro Butler per sia kolekto, kaj kiun celis BEA per la kolekto, kiu kunfandiĝis kun tiu de Butler por krei la Bibliotekon Butler, estas sendube Klerigo. En la anglalingvaj gvidlibroj pri bibliotekoj de la mondo, nia biblioteko kutime apartenas al la kategorio 'academic libraries', do pli-malpli bibliotekoj klerigaj. La ligo kun instruado, disponigi al instruantoj materialojn pri la lastaj evoluoj, ktp, apenaŭ ekzistas. Por tiu laboro ekzistas bona fakasocio ILEI, en Britio ETA, kun bonaj kaj aktualaj revuoj.

Nu, geamikoj, mi esperis finfari tiun ĉi artikolon en tri pecoj, sed tute klare necesos eĉ kvara parto. La pensojn pri Studo kaj Esploro mi devos verki kun konsidero al la translokiĝo de la biblioteko, pri kiu multaj detaloj estas nun (Junio) ankoraŭ decidotaj. Kaj la uzo de la Biblioteko por Amuzo certe revenigos min al la temo Pruntokolekto, pri kiu mi ne kapablas esti konciza.

Parto 4

Do, ĉi-foje ni tamen finos la aferon. Ni estis ĉe la uzoj de la Biblioteko, el kiuj restas al ni Studo kaj Esploro (subsekcioj de Klerigo) kaj Amuzo.

La ĉefaj motivoj, kiujn la homoj mencias surloke uzante la bibliotekon, estas Studo kaj Esploro. Por tiujn celoj, la homoj devas povi aliri la librojn kaj la arkivon. Ĝis nun ni havas tri problemojn pri aliro; unue, ke la biblioteko estis alirebla preskaŭ nur dum la laborsemajno; due, ke la prizorgo de la vizitantoj foruzis tempon de la oficejaj laborantoj, kiuj malgraŭ sia helpemo ne estas fakuloj; trie, ke la biblioteko situas en unu geografia ekstremo de iom longa lando. Ĉar Londono estas ĉefurbo, tiun lastan punkton oni iom ignoras; sed la italoj ne devigus torinanojn veni ĝis Palermo por uzi bibliotekon; la francoj ne vojaĝigus la Kalezanojn al Nico; do ni ne irigu la Manĉestranojn al Londono.

Kaj kiel vi jam scias, ĉio ĉi ŝanĝiĝos, per la translokiĝo al Barlastono. Tiu temo meritas apartan artikolon, sed intertempe mi esprimu opinion, ke post la transiro al la nova loko, la bibliotekejo diversrilate taŭgos pli bone ol nun por la studantoj kaj esplorantoj. Por tiuj uzantoj, aparte grava estas la dokumenta arkivo; nun, kiam mi verkas tion ĉi, fine de 1999, mi donas apartan atenton al la ordigo de granda kvanto da dokumentoj, precipe la privataj arkivoj de Harry Holmes, Avoto kaj aliaj, per kiuj la dokumenta arkivo grave riĉiĝos. Pri tio mi povos pli detale raporti, kiam la Biblioteko estos en sia nova hejmo.

Do finfine ni venas al la uzado de la Biblioteko por amuzaj celoj. En 'normala' biblioteko, tio estas la publika biblioteko, kiun ni ĉiuj konas, la pordistra legado estas la ĉefa uzo de la biblioteko. Efektive, en la etaj bibliotekoj apudaj al mia hejmo, nome Stowmarket, Debenham, Framlingham kaj Diss, oni trovis preskaŭ nur poramuzajn librojn; ili ja havas kelkajn bazajn informlibrojn, sed por ĉiu iom serioza studado oni devas iri al la centra biblioteko en Ipswich. Povas ŝajni inverse ĉe nia Biblioteko Butler; preskaŭ ĉio estas seriozaj libroj por seriozaj homoj. Nu, tiel estas, se oni parolas pri surloka uzo de la kolektoj. Ridindas la imagbildo, ke iu venus de, ni diru, Redruth al Barlastono por digne sidi en la Biblioteko legante Kruko kaj Baniko aŭ aŭskultante kantojn de Amplifiki.

Tamen ni posedas tiujn aferojn, ili estu do uzataj. Sed la homoj volas uzi ilin en sia hejmo, kaj ne nur tiujn. Se mi ion ne studas sed legas, ĉu Beaucaire ĉu Piĉ ĉu Nemere ĉu Boulton, mi volas fari tion en loko komforta kaj konata, mi volas laŭdezire paŭzi por kafo, prepari vespermanĝon, ricevi vizitantojn, ktp, alivorte havi liberan elekton kion, kiam kaj kie mi legas. Tio estas farebla per la Pruntokolekto de la Biblioteko. Se vi ne jam legis min pri tiu temo, mi klarigu, ke la Pruntokolekto estas aparta kolekto de libroj (kaj kelkaj kasedoj), kiujn oni povas prunte uzi en sia hejmo. Ĝi estas malpli ampleksa ol la ĝenerala kolekto, sed ĝi enhavas jam pli ol 2000 titolojn. Kaj ĝi estas alirebla por ĉiu uzanto de biblioteko publika, kolegia, universitata, k.a. (cetere ne nur en Britio). La metodo estas simpla; en via biblioteko vi mendas deziratan libron per la kutima sistemo, sed samtempe indikante, ke ĝi estas verŝajne havebla ĉe Biblioteko Butler; kaj vi aldonu la korespondadreson.

Se vi volas esti pli certa, vi povas anticipe kontroli ĉe la Biblioteko, ĉu iu titolo estas pruntebla. Se vi scias, kiun temon aŭ librospecon vi serĉas, sed ne kiun verkon, eblas peti laŭ-teman liston de haveblaĵoj. Eblas ricevi eĉ kompletan liston de la verkoj haveblaj; tiu listo tamen mencias nur aŭtorojn kaj titolojn kaj malmulte informas pri la enhavo de la verkoj.

Kaj tiel, armite per tiuj informoj, vi povas iri al via loka biblioteko, mendi tion, kion vi deziras, kaj, eble ne tre rapide, fine vi ĝin ricevos. Kun pliaj demandoj, kun komentoj pri tiu ĉi artikolserio, por ĉio, kio rilatas al la Biblioteko, vi kaj via loka biblioteko povas kontakti min telefone aŭ fakse per la numero <privata telefonnumero>, aŭ poŝte per la sola adreso nun valida por la Biblioteko: Biblioteko Butler, p/a <privata adreso>.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000.

<<  [951]  >>