Rekte al la artikolo

La jarmilo

<<  [951]  >>

Stephen Thompson

Lastatempe iu akuzis min pri stulteco, pro tio ke mi intencas festi la jarmilan ŝanĝon je la fino de la nuna jaro — 1999. Surprize kaj bedaŭrinde la akuzinto estas Esperantisto, kaj tial plaĉus al mi respondi per Brita Esperantisto.

Certe, pro la manko de jaro nul, la unuaj mil jaroj post la teoria naskiĝo de Jesuo Kristo ne finiĝis ĝis decembro 1000, kaj matematike same pri la duaj mil jaroj… TAMEN temas pri pli ol matematiko; temas ankaŭ pri lingvo. Miljaro signifas 'milo da jaroj' (PIV), kaj tutcerte nun finiĝas milo da jaroj, kies daton ni rekonas per 1***. Tion mi rajtas festi, se mi deziras.

Ĉu ne unu jaro povas esti la lasta jaro de iu epoko, kaj la unua de sekva? Por la plejmulto da dekunujaruloj en nia lando 1999 estas la lasta jaro en la elementa lernejo, kaj la unua en la mezlernejo. Ni povas konsideri, ke la jaro 1000 estis la lasta de la unua jarmilo, kaj la unua de la dua jarmilo; tiel ni ĉiuj konsentus festi la jarmilan ŝanĝon fine de la nuna jaro.

Por sinceraj dezirantoj festi du mil jarojn post la naskiĝo de Kristo — malbonan novaĵon — vi maltrafis ĝin! Ŝajne tio okazis antaŭ iuj jaroj.

Sed jen la plej grava afero: neniam antaŭe en la historio de la homaro, ni konscie ŝanĝas kvar ciferojn de la dato de nia jaro! En 999-1000 tri ciferoj fariĝis kvar. En 2000-2001, nur unucifera ŝanĝo, apenaŭ rimarkebla. Ne ĝis 2999-3000 reokazos tia ŝanĝo. Ni, do ĉi-decembre, spertas unikan eventon en la historio, kaj tian rimarkindan eventon mi — kune kun milionoj da aliaj homoj tra la tuta mondo — rajtas festi, ĉu ne, sen risko je insultiĝo?

Mi deziras al ĉiu feliĉan novan jarmilon — kiam kaj kial ajn vi festas ĝin!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000.

<<  [951]  >>