Rekte al la artikolo

Kulturo kaj Evoluo

<<  [951]  >>

Malcolm Jones

Kulturo kaj Evoluo de Mervyn Claxton (UNESCO 1994), tradukita de Johano Rapley. UEA, 1998. Broŝuro, 60 paĝoj, A5. ISBN 92-9017-059-X. Prezo ĉe UEA EUR 6,80.

Tiu ĉi malgranda libro portas la subtitolon 'Referaĵo por la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo' kaj fontas el ĝuste tiu UN-nomumita jardeko, 1988-1997. La aŭtoro, Mervyn Claxton, estas laŭ la dorskovrila informo, eksa diplomato el Trinidado kaj Tobago; lia verko, laŭ la enkonduko, 'celas la ne-specialistan leganton' kaj 'klopodas stimuli esploron aŭ neesploron pri la rolo de kulturo en evoluado'.

La referaĵo pritraktas sian temon en kvar ĉapitroj: La koncepto de la evoluo; Kulturo kiel vehiklo por ŝanĝo; Kulturo kaj teknologio; La defio de la evoluo. Ĉiam la aŭtoro strebas prezenti fonon kaj ekzemplojn por siaj konstatoj, kaj la rezulto estas fascina trarigardo de diversaj historiaj epokoj kaj la nuntempo, montranta la ŝanĝiĝintajn fortunojn de diversaj popoloj kaj nacioj surbaze de iliaj kulturaj trajtoj kaj teknologiaj produktoj.

Sinjoro Claxton klare analizas la kaŭzojn kaj efikojn de ŝanĝoj, kaj li trafe kritikas nedezirindaĵojn, ĉu altruditajn de ekzemple koloniistoj, ĉu importitajn de ne saĝe elektintaj sinplibonigemuloj. Iuj eroj pritraktataj estas religio/filozofio, matematiko, paperproduktado kaj presado, la piedingo ĉe ĉevalrajdado, arkitekturo kaj la teknologio dentista. La diskuto devas limiĝi pro la formato de la verko, sed ĝi ne restas nur supraĵa: pluraj temoj estas sufiĉe funde esplorataj, kaj la 'ne-specialista' leganto trovas multajn interesajn kaj tre pensigajn informojn, survoje al la aŭtora 'Konkludo', kiu ne nur resumas, sed ankaŭ proponas kaj prognozas pri ŝanĝoj en la 'evolulandoj'.

La stilo de la verko estas plia fortaĵo: malgraŭ iom komplikaj temoj, la prezento estas klara kaj helpa al la leganto (eĉ se eroj foje ripetiĝas!), subtenata de abundo da ekzemplomaterialo kaj da citaĵoj el verkoj de aliaj aŭtoroj. Tiurilate troviĝas fine de la libro listo de notoj, kiel ankaŭ bibliografio pluengvidonta iun, kiu deziras pli esplori la temon — tamen kondiĉe, ke tiu scipovas legi la anglan aŭ la francan!

La lingvaĵo de la traduko estas preskaŭ senriproĉe modela, nur foje ŝajnas la uzo de iu aŭ alia vorto iom angleca — sed povas esti, ke tia esprimo jam 'internaciiĝis' inter la fakuloj, kaj la ne-specialisto nur iom postlamas… (emerĝi, separi, segmento, lucide, elaĉetoj, inventario kaj peli… kaj eĉ ekosistemo). Ne estas klare, kie fontis la du malsamaj datoj por la sama ĉina dinastio Song (pp. 15 kaj 30), nek la klare erara frazo (p. 36) 'Moderna teknologio estas kulture neŭtrala', kiu kontraŭas ĉion alian en la libro!

La starpunkto de la aŭtoro estas nete prezentita sur paĝo 22: 'Ekstera sperto, tekniko aŭ modelo ne povas sukcese asimiliĝi per nura adopto aŭ reprodukto; ĝi bezonas adapton kaj reinventiĝon en maniero sorbebla tra la filtrilo de la kulturidenteco kaj valorsistemo de la socio.'

Jen do, leginda verko por ĉiu kiu interesiĝas pri la vasta mondo. Ĝia apero en la internacia lingvo estas aparte bonvena kaj valora.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000.

<<  [951]  >>