Rekte al la artikolo

Brila prelego… kaj ne nur!

<<  [952]  >>

Graham Blakey

Jen raporto pri la studsemajnfino aranĝita de la Skota Esperanto-Asocio kaj okazigita la 22an kaj la 23an de septembro.

Dum pli ol 10 jaroj okazas la nun tradicia studsemajnfino en Dunblane, kiu situas inter Stirling kaj Perth. Dunblane estas ĉarma urbeto, kiun dominas la granda, eleganta katedralo, kiu datiĝas de la 13a jarcento. Ĉirkaŭ la katedralo staras pluraj pastrodomoj el la 16a kaj 18a jarcentoj; el kelkaj tiuj domoj oni kreis Scottish Churches House — nian kunvenejon.

Mi sciis jam el antaŭa sperto pri la bela amikeca etoso en Dunblane, ankaŭ pri la alta kvalito de ĉio tie prizorgata — loĝejo, manĝoj, prelegoj, distraĵoj, k.t.p. — kaj ankaŭ ĉi-foje mi neniel seniluziiĝis. Eĉ la vetero aŭtune belis.

La ĉefan parton de la programo, kiun partoprenis pli ol 30 homoj, konsistigis trio da prelegoj fare de la usonano David Thornell pri amerikaj indianoj. David, lastatempe elektita vicprezidanto de la Londona Esperanto-Klubo, absolute brile prelegis. Mi dirus, ke li lokiĝas inter la plej bonaj prelegantoj, kiujn mi iam ajn en pluraj lingvoj aŭskultis. [La unua prelego legiĝas ĉi-numere.] Aliaj programeroj inkluzivis parolon de Hugh Reid pri la malfacilaĵoj en tradukado, kaj tradukkonkurson, kiun partoprenis ses homoj, kaj kiun gajnis Ed Robertson kaj Duncan Thomson. David Bisset parolis kun diapozitivoj amuze kaj informe pri la urbo Tallin. Duncan Thomson gvidis viglan, pensigan diskuton pri 'la fremdulo inter ni' kaj pastro Charles Dornan ekumenan diservon.

Mi gratulas al la ĉefaj motoroj (!) de la aranĝo — Jean kaj David Bisset — pro la glata kaj sukcesa organizado. Mi ne povas sufiĉe forte rekomendi la studsemajnfinon en Dunblane: ankaŭ venu vi en 2002!

Graham Blakey, antikvaĵisto, loĝas en Salford kaj aktivis en la Esperanto-klubo en Manĉestro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>