Rekte al la artikolo

Por malfermi mian menson

<<  [952]  >>

Rolf Fantom

Post la atako la 11an de septembro kontraŭ la turparo en Nov-Jorko apenaŭ eblis eviti amaskomunikilajn raportojn — almenaŭ dum aŭtuno — pri milito. Tamen kiel reagu esperantistoj? Ĉu ne Esperanto intime, nature ligiĝas kun paco, interkompreniĝo, internacia amikeco? Analoge, ĉu ne esperanta soldato — apenaŭ zamenhofa 'paca batalanto' sed ja malpaca — paradoksas?

Ĉu mi estas bona esperantisto? Aŭ bona anglo? Mi estas denaska esperantisto kaj loĝas en Salford, kie mi estas universitata studento. La ĉefa fako, kiun mi studas, estas son-tekniko — sufiĉe senproblema afero. Sed dum unu aŭ du tagoj semajne mi estas soldato, studante fariĝi armea oficiro.

Efektive, tiu soldateco estas parte nur surpapera afero — ni trejniĝas, farante relative facilajn aferojn. Tamen mi portas la uniformon de mia lando kaj salutas la nomon de la reĝino. Do ĉu tiu ĉi situacio prezentas konflikton inter Esperanto ('lingvo de paco') kaj la armeo ('militilo de la ŝtato')? Laŭ mi, kiu ne estas pacifisto, sed unu el la plej aktivaj junaj esperantistoj en Britujo, tute ne.

Esperanto eble estas bonega preteksto ne militservi en landoj kiel ekzemple Germanujo, pro la impreso, ke tiu ĉi lingvo montras pacifisman politikon: sed ĉu tiu impreso ĝustas aŭ justas? Tiu ĉi supozo, pri ies politiko pro la parolata lingvo, estas laŭ mi danĝera antaŭjuĝo — antaŭjuĝo, kian oni foje kredas renkonti en armeaj rondoj. Tamen mia sperto montras, ke kulpuloj pri tiaj antaŭjuĝoj troviĝas ne inter armeanoj sed esperantistoj.

Ofte en Esperanto-kongresoj mi diskutas politikajn aferojn kaj same faras kun ontaj kaj antaj oficiroj en la brita armeo. La rondo, en kiu mi estas plej libera esprimi miajn relative liberalajn vidpunktojn, estas la armeo, kiun oni supozus plej naciisma kaj malliberala. La oficiroj respektas kaj analizas miajn opiniojn kaj respondas logike: esperantistoj reagas foje ofendite, kiam evidentiĝas, ke mi ne plene subtenas la pragan manifestacion aŭ eĉ je ajna kosto la finan venkon.

Do implicite en tiu ĉi situacio estas, ke la esperantistaj rondoj, en kiuj mi foje trovas min, ĉefe inter aktivuloj, estas pli 'naciismaj' ol la brita armeo. Oni malpermesas lingvan liberecon en eventoj, malaprobante 'krokodiladon', eĉ se temas pri helpado al komencanto, aŭ lernadon de lingvo de alia kulturo. Oni admonas, se en la Universala Kongreso de Esperanto oni ne ekstaras por la (inter)nacia himno. Eĉ tiu ĉi himno estas militisma marŝo, pli militisma ol nia nacia himno. Kaj, se oni eĉ pridubetas la saĝecon de Zamenhof, audiĝas plendoj de ĉiuj flankoj, kvazaŭ oni dubus pri dia ekzisto en Vatikano.

Mi ne scias, ĉu mi estas bona esperantisto aŭ ne, kaj mi ne scias, ĉu vere gravas. Mi uzas kaj ĝuas la lingvon kaj mi laboras por ĝia progreso: miaj politikaj opinioj estas mia propra afero. Ilin ne influu Esperanto, ĉar oni daŭre diras al mi, ke Esperanto ne estas politika movado. Ilin ankaŭ ne influu la armeo, pro la sama kialo. Sed, en realo, same kiel la armeo estas efektive politika, ankaŭ Esperanto estas eĉ pli politika. Kaj same kiel pro kelkaj armeaj politikoj mi ne volas esti centprocente perfekta soldato, same pro la politikoj de la esperanta 'movado' mi ne volas esti centprocente perfekta esperantisto.

Se Esperanto vere volas finvenki, aŭ eĉ ekvenki, ĝi malfermiĝu al ĉiu kaj ĉesu esti ferma rondo de pacifistaj komitatuloj preĝantaj por fina venko. Esperanto estas lingvo, kies celo estas internacia kompreno: aktuale tamen regas kaj lernas ĝin homoj, kiuj komprenas nur kion ili volas aŭdi kaj kiuj fajfas al la cetero.

Por malfermi mian menson, mi lernas esti bona soldato. Tio igos min pli bona esperantisto.

Rolf Fantom, studento, armeano, estas ankaŭ talenta muzikisto, kies rokmuzika sonbendo Fantom' aperis jam en 1996. Lastatempe li muzikis dum la Universala Kongreso en Zagrebo. Krome li estas sekretario de Junularo Esperantista Brita (JEB).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>