Rekte al la artikolo

Eta araneo

<<  [952]  >>

Vilĉjo Walker

Traduki — laŭ William Auld 'la plej malfacila arto'. Kaj, se malfacilas traduki prozon, des malpli facilas traduki poezion (eĉ tradician infano-poemeton). 'Incy Wincy Spider' kaptis la tradukemon de Vilĉjo Walker — kaj se aliaj legantoj de La Brita Esperantisto volas traduki ŝatatan vartan poemeton, bonvolu sendi provojn al la redaktoro.

Bildo

Eta araneo grimpas laŭ la tub'.
Venas la pluvgutoj kaj verŝas lin al sub'.
Ekbrilas la suno. Sekiĝas la river',
do eta araneo grimpas al super'.

Vilĉjo Walker loĝas en Londono, laboras kiel profesia inĝeniero, kaj en Esperantujo oficas kiel protokola sekretario por EAB. Li estas fiera onklo de du- kaj nul-jaraĝaj genevoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>