Rekte al la artikolo

Pri valizo, venĝo kaj esperanta humuro

<<  [952]  >>

Paul Gubbins

Prelego pri la novelaro Vivo kaj morto de Wiederboren prezentita kadre de la 41a Esperanto-somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono (aŭgusto 2001).

Survoje ĉi-jare al la Universala Kongreso en Zagrebo mia valizo perdiĝis. Perdi valizon — se juĝi laŭ la dudeko da diversnaciaj senvalizuloj, kiuj samkiel mi svarmis dum pli ol unu horo ĉirkaŭ la pordo de la flughavena perditaĵejo por plenigi formularon kaj tiel registri la katastrofon — egalas en Kroatio al nacia sporto, eventuale al art-formo. Tiun impreson konfirmis ankaŭ aliaj kongresanoj, devigataj dum la unuaj Zagreb-tagoj refoje lavi en hotela bankuvo ĉemizon, pantalonon kaj ŝtrumpetojn (por ne paroli pri pli intimaj korpo-kovriloj): feliĉe dum UK-oj oni atentas ĉefe vortajn, ne portajn vestaĵojn. Tamen, kiam mi hazarde menciis la perdon al Marjorie Boulton, ŝi spontane, konsole respondis: 'Ho, ne maltrankviliĝu. Eble via valizo trovis valizinon'.

Bildo

Valizinon. Spritaĵo pure esperanta: ĉu nacilingve ebla? Certe ne en la angla: 'Perhaps your case has found a lady-case… perhaps your case has found a case-ess… perhaps… perhaps…' … sed ne. Eventuale en la germana: 'Koffer… Kofferin…'; tamen mi sentas la ŝercon pli aĉa ol plaĉa, kion fakte konfirmis, kuntirante la brovojn, kutime ŝercema germanino. Do la valizino, laŭ sia maniero, memorigas — se memorigilo bezonatas — ke meze de ĉiuj gravaĵoj de Universala Kongreso — kongresaj temoj, kongresaj rezolucioj, kongresaj komitatoj; jarkunsidoj, fakkunsidoj, laborkunsidoj; prezidanto-elekto, estrarano-elekto kaj… jes… restoracio-elekto — neniam tro foras humuro. Kiel diras William Auld, en leginda — kaj amuza — eseo 'Humuro en la Esperanta literaturo' (Kulturo kaj Internacia Lingvo [Fonto: 1986]):

Sen ia dubo, la humuro estas fenomeno internacia, kaj same sendube ekzistas inter ni esperantistoj humuro, kiu estas intima kaj propra al ni. [p. 41]

Pruvo de la Auld-a aserto facile rekoneblas en la novelaro Vivo kaj morto de Wiederboren (Sezonoj: 1998), kies kromtitolo klare prezentas la temaron: '12 humuraj kaj satiraj noveloj originale verkitaj en Esperanto'. Permesu, ke mi restu kelkajn momentojn ĉe la kromtitolo, ĉar miaopinie ĝi duoble gravas: substrekata estas la fakto, ke temas en la kolekto ne nur pri humuro kaj satiro sed ankaŭ pri prozaĵoj originalaj: 'noveloj originale verkitaj en Esperanto'. Al mi — kaj pardonu la flankeniĝon — gravas originala literaturo: aparte allogas min verkoj de aŭtoroj, kies denaska aŭ hejma lingvo mi ne scipovas kaj, verŝajne, neniam scipovos. Ja perversan plezuron mi trovas en esperanta libro verkita de hispano, hungaro, ruso aŭ japano: eble, tenante en la manoj libron tian, kaj legante, mi iel venĝas min kontraŭ instruistoj, kiuj volis altrudi al mi kompleksajn regulojn pri sintakso kaj aliaj diablaĵoj, por ke mi en la gimnazio 'ĝuu' francan aŭ germanan literaturon. Jes: eble ni okupiĝas pri Esperanto ne pro idealismo, ne pro honesta deziro facile interkomunikiĝi aŭ translime amikiĝi, sed pro malico, spitante iamajn torturistojn (mi pensas aparte pri matematikistoj), kiuj insistis, ke ni primajstru senutilajn, neniel eksterlerneje aplikeblajn principojn. Ekzemple: teoremojn. Pitagoro — laŭdire — estis geniulo: sed mi povas certigi, ke, forlasinte la gimnazion, uzon en hipotenuzo mi neniam retrovis.

Por reveni al la temo: la kolekto Vivo kaj morto de Wiederboren ekzempligas ĉion, kio min ravas pri esperanta literaturo. Min rekte, sentradukiste, alparolas en la internacia lingvo homoj, kies gepatraj lingvoj tiom misteras al mi kiom… la principoj de Pitagoro. Jen, per Esperanto, en tiu ĉi novelaro, aliro al la mensoj, al la pensoj, de ekzemple italino, francoj, hungaroj, rusoj, svisdevena skotlandano kaj belgdevena sviso, kies denaskaj lingvoj — foje kulturoj — forte diferencas de la miaj. Ankoraŭfoje mi spertas infanan, eventuale infanecan plezuron, sciante, ke ĉiuj tiuj aŭtoroj, diversfonaj sed samsonaj, komunikas rekte kun mi: vortojn iliajn mi legas, ne tiujn de tradukinto. Jen fenomeno prifierenda: malgraŭ pretendoj pri internacieco de la angla, de la usona aŭ de aliaj t.n. mondaj literaturoj, nur la esperanta vere meritas la eptiteton 'internacia'.

Sciencfikcia frivolaĵo

Do Vivo kaj morto de Wiederboren prezentas aron da internaciaj humuraĵoj kaj satiraĵoj. Ne kredu, tamen, ke la noveloj okupiĝas pri nuraj bagatelaj, tuj forgeseblaj aŭ forgesendaj ĉiutagaĵoj. Male. Humuro seriozas: ĉu ne la komedioj de Aristofano, tra Ŝekspiro kaj Moliero ĝis — jes — la plej bonaj hodiaŭaj televidaj reprezentaĵoj de la ĝenro, prilumas same profunde, foje pli profunde ol tiel nomataj seriozaj verkoj la homan sorton? Do en la novelo 'Atendante la gastojn' la hungaro István Nemere pritraktas la nekapablon de teranoj interkonsenti pri komuna bonvenigejo kaj pri komuna lingvo, per kiuj akcepti alproksimiĝantajn eksterteranojn:

Ekaperis batalantoj por la germana, itala, svahila, indonezia, tagala kaj aliaj lingvoj, kruele luktante unu kontraŭ la alia. Du grupoj de sciencistoj sovaĝe kaj energie batalis por uzo de la latina (!), respektive Esperanto'. [p. 27]

Unuavide temas en la novelo pri sciencfikcia frivolaĵo — ĝis oni memoras, ke en komitato de la Eŭropa Parlamento almenaŭ unu membro, diskutante lastatempe la lingvo-problemon kaj la monstrajn kostojn de tradukado kaj interpretado (en la revuo Esperanto de julio/aŭgusto 2001 mi legas, ke traktado de la lingvoj en Eŭropo kostas ĉiujare po du eŭroj por ĉiu EU-civitano [p. 139]), serioze proponis enkondukon de la latina, dum — oni emas diri — pli kaj pli proksimiĝas la spacveturilo de nekompreno kaj lingva malegaleco. Do kie la humuro, la komedio?

Militemon, batalemon de la homaro simile pritraktas William Auld en la rakonto 'Memoroj de hommanĝinto'. Parolas la robinson-a Vendredo:

Kvankam pli ol sufiĉis nutraĵo por ĉiuj, kvankam da tero estis por ĉiuj multoble pli, ol ni povis uzi… tamen de tempo al tempo nia nacio kaj la nacioj najbaraj spertis nekontraŭstareblan emon intermiliti. Milito estis nia ĉefokupo, preskaŭ, oni povus diri, nia amuziĝo. Efektive, kiel oni pruvu alimaniere sian virecon, sian taŭgecon? [p. 7]

Mirinda, ja okulfrapa vidpunkto en kolekto da 'humuraj kaj satiraj noveloj': tamen tiel denove substrekatas la intima rilato inter humuro, satiro, kaj la seriozeco de la vivo.

Foje tre malfacilas distingi inter satiro kaj humuro: kie finiĝas unu, komenciĝas la alia? La novelo 'Kongresaj paroladoj' de la ruso Viktor Sapoĵnikov trafe ekzempligas la dilemon. Fonas en la rakonto, same kiel en tiu de Nemere, Esperanto: laboristo, kiu en siaj liberaj momentoj studas la Kongresajn Paroladojn de Zamenhof, estas laŭdata, ĉar liaj ĉefoj erare kredas, ke li dediĉas sin al kongresaj paroladoj de Lenin. Kaj laŭaspekte ne malsimilas Lenin kaj Zamenhof:

Bumm! Insajt!… La Granda Kosmo! Se aldoni vangoharojn kaj okulvitrojn, tiu bildiĝas nia kara Majstro! Ne mirindas, ke Valentena ĉion miksis en la lumo de l' kandeleto'. [p. 38]

Do unuflanke amuza miksaĵo, aliflanke satiro kontraŭ la dinosaŭroj de la komunista partio, kiuj daŭre kredas je la revolucio:

Mi ĝojas, mi ege ĝojas ke ne ĉiuj junuloj perfidis la ideojn de la Granda Oktobra Revolucio! Jes, ni perdis la batalon, se ni ne perdis nian ideon.' [p. 38]

Evidente, ne ĉiu novelo tiel cele satiras kiel tiu de Sapoĵnikov: pro tiu ĉi celiteco oni povas konjekti, ke ruso, aŭ almenaŭ iu kun intimaj scioj pri Sovetunio, pli funde ĉerpos el la rakonto, trovante en ĝi pli da amuzo, ol neruso. Malpli satira, pli humura novelo (kaj pro tio — miaopinie — pli sukcesa, ĉar pli ĝenerale, internacie alirebla) estas tiu de alia ruso (memoru, ke la kolekto estas eldonita en Rusujo), Aleksandr Parfentjev. En 'Diplomita blato' temas pri provo forigi nomon de sur diplomo — ne per ĥemiaĵoj, sed per insekto, kiu formanĝas la tuĉon. Amuzas ne nur tio, ke oni turnas sin al blato — leviĝas la demando, ĉu solvo tia vere eblas — sed ankaŭ tio, ke neniu protestas kontraŭ falsado de certe grava dokumento: jen ago tiel natura kiel manĝado, fekado, mortado. Kaj denove: malgraŭ unuavide fantazia, humura fono oni scias, ke falsi — se ne blate, do alimaniere pirate — ne forestas de la homa naturo. Pensu pri la lastatempe en Britujo enkarcerigita fripono, la aŭtoro kaj eks-ministro Jeffrey Archer. Parenteze, en 'Diplomita blato', notu la sukan lingvaĵon kaj la talenton de la aŭtoro en malpli ol tri paĝoj prezenti kredeblajn, plentrajtajn rolantojn.

Brita flegmo

Alia humura novelo, en kiu tamen fone rolas satiron, estas la 'Taglibro pri kuirforno' de James Herbert Sullivan — konita en Britujo simple kiel Bert Sullivan. En la 'taglibro', kiu stile memorigas pri unu el miaj plej ŝatataj anglalingvaj humuraĵoj, Diary of a Nobody de George kaj Weedon Grossmith, Sullivan direktas ne nur sian satiron kontraŭ la gaskompanio, kiu bezonas ne malpli ol 32 dungitojn por instali novan fornon, sed ankaŭ sian humuron kontraŭ si mem (kiu meze de la ĥaoso retenas preskaŭ stereotipan britan flegmon):

Ekestis paniko dum ili serĉis la ĉefkranon de la akvo kaj fermis ĝin. Poste ili devis rekonekti la aldoman akvotubon, kaj kiam ili finis tion, estis jam la kvina horo, do ili ĉesigis la laboron kaj hejmeniris ĝis morgaŭ! Mi vere ne sciis, ĉu ridi aŭ plori. Kati faris ambaŭ, histerie. [p. 48]

Britoj de difinita aĝo sendube ne povas ne pensi pri la kanzono de Flanders kaj Swann ('It was on a Monday morning…'), kies refrenaĵo tekstas: 'Oh, it all makes work for the working man to do'. Registaroj pretendis, ke privatigo arkaikigos la ekscesojn de ŝtataj gas- kaj aliaj kompanioj, kiel ilin priskribas Sullivan: tamen, pensante pri britaj fervojoj — aŭ brita fervojaro — mi kredas, ke la satiro de Sullivan ankoraŭ, almenaŭ parte, aktualas. Plue: mia favora sinteno rilate la novelon de Sullivan, kompare kun ekzemple tiu de Sapoĵnikov, kiun mi taksis iom fremda, iom fora, pensigas min, ke, malgraŭ la ekzisto de internacia humuro, tamen plej humuras situacio proksima, konata, aŭ almenaŭ rekonebla. Estus interese scii, kiel ruso reagus al la 'taglibro' de Sullivan: supozeble pozitive, ĉar la novelo aperas en kolekto eldonita ja en Rusujo. Sed kio pri alinacianoj?

Do, resume pri la enhavo de la Sullivan-a rakonto:

Oni povas diri entute, ke por kaoso la angloj havas specialan talenton. [p. 31]

Sed tiu ĉi citaĵo devenas de alia novelo en la kolekto Vivo kaj morto de Wiederboren: 'La eternaj angloj' fare de Reto Rossetti. Efektive, se la humuro de la Sullivan-a novelo fontas parte el unu tradicia brita trajto, nome flegmo (kiun notas ankaŭ Rossetti [p. 32]), certe la humuro de 'La eternaj angloj' fontas el tuta trajtaro. La satiraĵo memorigas pri la konkludoj rilate britojn faritaj de George Mikes: laŭmemore estis Mikes, en How to be an Alien, kiu sentencis, ke nebritoj enlitiĝas kun voluptulinoj, britoj kun varmboteloj. Same kiel Mikes, Rossetti estis eksterulo, enen rigardante; kaj malgraŭ tio, ke kelkaj rimarkoj eksmodiĝis — ekzemple pri oboloj, ŝilingoj kaj gineoj; pri fermado de butikoj kaj drinkejoj — tamen multaj ankoraŭ aktualas:

Estas angla aksiomo, ke tio, kion oni faras en aliaj landoj, reale ne ekzistas. Sekve ĝi ne helpas al anglaj problemoj, ekzemple ĉu gea edukado estas praktika. La fakto, ke de longe ĝi estas ĝenerala en Skotlando, nenion signifas, ĉar Skotlando estas parto de Fremdujo. [p. 33]

Komentoj pri la angla lingvo same amuzas kiel en 1959, kiam Rossetti verkis la satiraĵon:

Por aliaj lingvoj, kiuj estas fonetikaj, akcentregulaj, posedas refleksivon, k.t.p., la angloj havus kompaton, se ili entute ion scius pri ili. La kelkaj angloj, kiuj lernas fremdan lingvon, sin sentas renegatoj, sed sian kulpon ili malpezigas, plibonigante la fremdan lingvon per angla prononcado kaj angla gramatiko. Tio faras ĝin pli kultura. [p. 31]

Tamen ĉu ridi aŭ plori? La fakto, ke ene de 40 jaroj, malgraŭ novaj ekzamenoj, studentaj interŝanĝoj, urbo-ĝemeliĝoj, k.s., la situacio apenaŭ ŝanĝiĝis, denove pensigas, ĉu la novelo apartenas al kolekto de humuraĵoj aŭ de tragedioj. Parenteze rimarkindas, ke Rossetti, malgraŭ siaj kritikoj, tamen respektas, eĉ amas — kiel Mikes — la kritikatan landon:

Sed unue kaj laste la anglo estas tolerema. Tial mi povas verki senpune ĉi tiun artikolon. La angloj, kiuj ĝin legos, nur ridos senĝene, ĉar ili ŝatas la komplimenton esti temo de artikolo… [p. 33]

Mi demandas min, pensante pri la ĉi-someraj rasismaj tumultoj en diversaj urboj de norda Anglujo, ĉu Rossetti hodiaŭ same opinius.

Porke ebria

Alia novelo nepre menciinda estas tiu de Raymond Schwartz, 'La ĝendarmo deĵoras'. Kvankam la satiro estas direktata ĉefe kontraŭ franca kampara ĝendarmo, ĝi trafas ankaŭ — kiel en la novelo de Sullivan — ĉiujn kromajn rolantojn, ĉi-kaze la kamparanojn, kiuj provas superruzi la ĝendarmon kaj tiel propracele ekspluati la situacion. Tiel elsaltas la novelo el sia nacia medio kaj eniras transnacian: ĉu ĝi ne pritraktas verŝajne ĉie konatan rilaton inter subulo kaj superulo, aparte etsuperulo, kiu troveblas — kaj per sia uniformo tuj rekoneblas — ĉe la parkumejoj, stacidomoj kaj flughavenoj de la mondo? Do la ĝendarmo Dusabre pluvigas protokolojn

sur ĉiujn kapojn, plej ofte pro sensignifaj bagateloj: jen, ĉar la hundo de Mangin perdis sian impostomarkon; jen, ĉar antaŭ la domo de Dubois la defluejo estis ŝtopita per amasiĝinta koto… [p. 40]

kaj tiel plu. Tamen malgraŭ la klopodoj de la kamparanoj ebriigi kaj tiel ridindigi la reprezentanton de la leĝaro, eventuale ankaŭ sin favorigaĉi, ĉio fiaskas: la ĝendarmo, porke ebria sed ĉiam deĵorante, rimarkas, ke la veturilo, per kiu oni portis lin hejmen, estas senlanterna. Kaj tiel finiĝas la novelo:

Ne, sinjoro; oni ne subaĉetas min. Mi protokolas! — kaj tion dirinte li ree perdis konscion. [p. 43]

Jen vere internacia novelo kun humuro kaj satiro egale mezuritaj.

Same pri la titolnovelo 'Vivo kaj morto de Wiederboren'. La verkinto, Clelia Conterno Guglielminetti, atakas snobismon rilate artverkojn. Furoras la pentraĵoj de iam nekonata majstro, nomata Wiederboren, kaj kolektantoj kaj kritikistoj febre flamigas tutan Wiederboren-industrion. Tamen realo estas, ke Wiederboren estas du-jaraĝa ŝmiranto de paperfolioj, kiu 'pentas', ne pentras 'vetuilon', ne veturilon [p. 9]. Neniu fakulo, neniu aĉetinto rimarkas, ke la majstroverkoj estas faritaj de knabeto; kaj intertempe la gepatroj riĉiĝas, ĝis tamen la stilo de Wiederboren tiom ŝanĝiĝas, ke necesas ĉesigi la ŝercon kaj 'mortigi' la pentriston. Sekvas nekrologoj kaj artikoloj pri la perdo, ĝis

[i]om post iom, tamen, la morto de Wiederboren komencis malhavi intereson de ĵurnalistoj; kaj, kiam la Tour de France startis, ni pensis ke ni fine liberiĝis el Wiederboren, el liaj bildoj, el la mono-pluvo kiu fariĝis embarasa. Nur unu aferon ni ne antaŭkalkulis. Kun la morto de Wiederboren, la valoro de liaj verkoj dekobliĝis. [p. 12]

La temo de 'Vivo kaj morto de Wiederboren', parenteze, similas al tiu de Sándor Szathmári: 'Liriko' temas pri la furoriĝo de esence nur 'flugantaj vortoj' [p. 50].

Eble la sola pura humuraĵo en la kolekto — denove plene internacia — estas la 'Tre moderna fabelo' de Ferenc Szilágyi. Argumenteblas, ke fonas satiro: satiro pri la inventemo, la kredemo, la sintrompemo de homoj — tamen miaopinie superregas la humuro. Temas pri raportita anekdoto el la vivo de iu s-ro Ripsrops, kiu ĉe benzinejo renkontas ranon kaj venigas ĝin hejmen. La rano petas, ke ĝi dormu en la lito de Ripsrops, kiu tuj poste konstatas, ke la rano fariĝis bela reĝidino. Fantazio fariĝas fakto, kiam subite revenas la edzino de Ripsrops: tiu, trovante la edzon kun belulino, evidente rifuzas kredi la rano-historion, '… eĉ ne unu vorton' [p. 59]. Notindas la maniero, per kiu la aŭtoro iom post iom enrevigas la leganton kaj, uzante 'tre fidinda[n] amiko[n]' [p. 58] por raporti la okazintaĵon, kvazaŭ objektive kredigas ĝin — ĝis la fina, subita elreviĝo. Se troveblas modela, internacia humuraĵo en la kolekto, do jen ĝi.

La 'Tre moderna fabelo' estas ankaŭ — almenaŭ certagrade — tre morala fabelo: pro edzina reveno Ripsrops kaj la rano-reĝidino apenaŭ havis tempon por ekspluati sian kuneston. Tre dubindas, ĉu ili trovis tion, kion ili serĉas — kaj, por reveni al la deirpunkto de tiu ĉi prelego, ankaŭ dubindas, ĉu mia valizo trovis sian valizinon. Almenaŭ, reveninte, ĝi silentis, rivelante nenion pri amaventuroj en flughavenaj valizejoj. Verdire la malapero de la valizo ne tre ĝenis: ĉemizoj, kaj tiel plu, facile relaveblas. Feliĉe miaj legaĵoj akompanis min en tornistro, kiun mi survoje zorge gardis: mi ne estis devigata pro libro-manko legi kaj relegi la surpordan sekureco-avizon en mia hotel-ĉambro. Iasence, do, la plej valorajn valizojn mi retenis: ĉu ne ĉiu libro similas al valizo, en kiu troveblas ĉio esenca, ĉio nepra al la vojaĝo, kia estas nia vivo?

Paul Gubbins, la nova redaktoro de La Brita Esperantisto, loĝas en Congleton, Cheshire. Eksa ĵurnalisto, li nun instruas universitatnivele la germanan. Ekde 1992 li respondecas pri la somerlernejo en Barlastono.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>