Rekte al la artikolo

El pasintaj paĝoj — BBC kaj Esperanto

<<  [952]  >>

Hilary Chapman

La organizita Esperanto-movado ekzistas en Britujo jam dum preskaŭ jarcento. Niajn atingojn, niajn kverelojn kaj multon pri la vivo de ordinaraj esperantistoj oni trovos en la paĝoj de La Brita Esperantisto. Ni represos elĉerpaĵojn — elektitajn de Hilary Chapman — el antaŭaj numeroj de tiu nia eldonaĵo (kiu montris kaj montras obstinan vivovolon). Ni atentigu, ke tiu ĉi rubriko estos konstanta, neniel ad hoc

BBC kaj Esperanto

La Eksterlanda Servo de BBC uzas 14 lingvojn. Lastatempe, pro ricevo de pluraj leteroj el Bulgarujo, la Bulgara sekcio decidis eksperimenti iom per Esperanto, kaj provizore dissendas je la lasta ĵaŭdo de ĉiu monato, dum kelkaj monatoj, je la 21.30 h. GMT, laŭ la ondoj 49 m. (5.99 m/c), 41 m. (7.26 m/c), kaj 31 m. (9.77 m/c) [megacikloj]. BBC informas BEA, ke oni ankaŭ faros iom simile rilate al Rusujo, de tempo al tempo, pro sciiĝo pri kreskanta intereso pri Esperanto en tiu lando. Nek la Bulgara aŭ la Rusa dissendoj estas, tamen, laŭ firma regula tabelo; nur ad hoc, laŭ la cirkonstancoj.

El The British Esperantist, januaro 1967

Uzo de latina frazo

Estimata redaktoro,

en via interesa esperanta artikolo 'BBC kaj Esperanto'… mi vidis kun surprizo la vortojn ad hoc! Uzi latinan frazon kontraŭas la celon de Esperanto, kaj estas perfido kontraŭ nia movado. Mi tial sugestas, ke ĝi iĝu nepermesata en la paĝoj de BE.

Mia kriterio ĉiam estas: Ĉu ĉina esperantisto povus kompreni ĝin?

Kenneth Keable, el The British Esperantist, aprilo 1967

Esperanto kaj la radio ignoras landlimojn

'Parolas Londono! La eksperimenta programo de BBC en Esperanto!' Per tiuj vortoj, unu fojon monate, komenciĝas radio-dissendo en nia lingvo el la ĉefurbo de la angle-parolanta mondo.

Fine de la pasinta februaro okazis, laŭ la opinio de aŭskultintoj, ege interesa dissendo. Antaŭ la mikrofono de BBC estis intervjuataj la internaciaj ges-roj Page. En la sekvantaj dissendoj parolos respektive: mag. John Wells, vortaristo kaj fonetikisto, pri E-prononco, kaj prof. d-ro Lapenna, prezidanto de UEA, pri Impresoj el Sovetio…

El The British Esperantist, majo 1967

(Apude aperis foto pri Terence Page, Anica Page kaj Nikolaj Rytjkov.)

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>