Rekte al la artikolo

Verdstelaj Brazilaĵoj

<<  [953]  >>

Rolf Fantom

Verdstelaj Brazilaĵoj. Da minutoj estas 52, kaj 39 sekundoj. Kompaktdisko. Kantas Tarcísio Lima. Eldonas Universala Esperanto-Asocio/Brazila Esperanto-Ligo: 2001. Prezo: ne indikita.

Preskaŭ profesi-nivela estus tiu ĉi kompaktdisko — kompreneblaj estas ne nur la nomo sed ankaŭ la aspekto de la kovrilo — se nur oni forviŝus la verdajn stelojn sur verda fono kaj ofertus ion originalan, ne 'esperantaĵecan'!

Tio tamen estas mia sola kritiko, nome ke la nivelo de tiu ĉi muzika kvalitaĵo — eldonita kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) — estas (kiel menciite) nur preskaŭ profesia. La muzikaj ideoj estas ĝenerale freŝaj kaj belaj, kaj la vortoj spegulas evidentan lingvan kompetenton. Per bela voĉo, kapabla gitarumado kaj edukita muzika stilo, Tarcísio Lima kreas belan etoson en la menso de la aŭskultanto.

La tipa stilo de la 'esperantista gitaristo' evoluis en tiu ĉi eldonaĵo al venonta nivelo, sen igi ĝin tro moderna, per atento al la registra kvalito, muzika diverseco kaj evoluo de propra identiga stilo. Tamen la eldonaĵo riskas resti en nur limigita, tolerema esperantista merkato. Mi klarigu iom pli…

Normala homo

Kiam miaj okuloj unue frapis la skatolon, mi rekonis ĝin kiel esperantan kompaktdiskon — ion, kion mi aĉetus ĉefe pro mia esperantismo, ne necese pro mia ŝato de la enhavo. Same, se oni klopodus vendi ĝin al normala homo (ne-esperantisto), oni devus al tiu unue vendi la ideon pri Esperanto, ĉar la emfazo de la varbado estas je lingva, ne enhava nivelo.

La muziko sur tiu ĉi kompaktdisko, malgraŭ foje iom fuŝaj sintezilo, kantado kaj uzo de instrumentoj, estas centoble pli alloga ol ajnaj teoriaj aspektoj de Esperanto. Same 'suferas' kristana muziko, kiun oni povas vendi nur al kristanoj: nekredantoj kiel mi ne aĉetas ĝin, kiom ajn ĝi muzike aŭ — de kristana vidpunkto — kredrilate indas. Same, esperanta muziko en tia formato kutime vendeblas nur al esperantistoj.

Do, se Tarcísio volas vendi sian muzikon en Esperanto, mi kuraĝigas al li tion fari. Li povus esti unu plia bona kultura ambasadoro por Esperanto al la vera mondo. Kaj, se UEA kaj la Brazila Esperanto-Ligo ne disponas ĝustajn spertojn por lin ambasadorigi, ekzistas organizaĵoj kiel Eurroka, kiuj tiurilate profesie kaj kapable laboras.

Mi konsilas aŭskulti ĉi tiun kompatkdiskon malgraŭ tio, ke foje nepros elkraĉi unu-du malbonajn pecojn de la preskaŭ tute verda pomo — Brazilo brilas en la muziko sed kun kelkaj makuloj. Al Tarcísio Lima mi konsilas du aferojn. Unue indas aŭdigi bonajn kantojn komence de la kompaktdisko kaj, due, kantoj pri 'BEL, CEA kaj UEA ĉe l' bordo de l' mar'' ŝajnas al mi kiel himno aluda al esperanta biblio — kio eble malhelpas agnoski lian muzikan kapablon.

Rolf Fantom estas universitata studento pri son-teĥnologio. Mem talenta muzikisto, lia rokmuzika sonbendo Fantom' aperis en 1996. Li multe aktivas en Esperanto-rondoj britaj kaj ne-britaj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>