Rekte al la artikolo

El taglibro de najbarino

<<  [953]  >>

M. A. Clerk

Dimanĉon, 1an de marto

Konsterna novaĵo! Rompŝtelistoj ĉe niaj karaj najbaroj Beti kaj Alfred. Unuafoje io tia en nia trankvila anguleto. Basil tuj kulpigas la politikistojn, sed mi diras, ke politikistoj — kvankam de imposta vidpunkto ŝtelemaj — plej probable ne interesiĝas pri la poŝtmarko-kolekto de Alfred, nun enaeriĝinta. 'Kiu estas enaeriĝinta,' rebatas superece Basil, 'la kolekto aŭ Alfred?' Malplaĉas al Basil, kiam oni lin kontraŭas. 'Almenaŭ,' li daŭrigas, 'ni ne plu estos devigataj toleri la tedaĵojn de Alfred rilate la kolekton. Kiu volas konstante aŭdi pri plej lastaj markoj montrantaj ekzotajn bestojn?' Nenion dirante, mi iras kuirejen por infuzi teon. Fakte Basil pravas. Alfred ja fariĝas obsedato pri sia poŝtmarka besto-ĝardeno, kiel li ĝin nomas.

Lundon, 2an de marto

Basil aĉetas pli fortan seruron por protekti la ŝrankon, kie li tenas siajn medalojn kaj insignojn de t.n. aksaj armeoj el inter la jaroj 1933-45.

Merkredon, 4an de marto

Mi interkruciĝas kun Beti ĉe la legomisto. Laŭ Beti la polico opinias, ke Alfred ne plu vidos sian kolekton. La krimuloj estas fakuloj, kiu cele ŝtelas. Mi ne scias, ĉu goji aŭ boji: ĝoji, ĉar la ŝtelistoj, evidente trovinte, kion ili serĉis, verŝajne ne revenos; aŭ boji, ĉar en nia sensignifa strateto krimis bando tiel lerta kaj profesia. 'Feliĉe,' aldonas Beti, 'la uloj metis siajn palpilojn nek sur miajn oraĵojn nek sur miajn ceramikajn figurojn.' Mi kontraŭvole konsentas, ke, jes, estas feliĉe — malgraŭ tio, ke la ceramikaĵojn mi taksas hontinde etburĝaj. 'Klare,' poste opinias Basil, 'la krimula klaso rafiniĝas. Se ne, ankaŭ la ceramikaĵoj estus for.'

La ideo pri kleraj krimuloj — klerigataj de la ŝtato, t.e. Basil kaj mi kaj la kelkaj honestuloj, kiuj ankoraŭ pagas siajn impostojn — timigas min. Ĉu policano povus distingi inter straso kaj aso? Mi dubas. Do kian estonton alfrontas niaj genepoj? Egale, ke genepojn ni ankoraŭ ne havas: gravas simple la principo. Ho! Mi preskaŭ forgesas. Elirinte el la legomisto, Beti informas — konfidence, memevidente — ke la poŝtmarko-kolekto alte valoris, kaj ke Alfred nun atendas grandan kompenson de la asekura kompanio.

Ĵaŭdon, 5an de marto

Tuttage pluvadas. Hejme sidante, mi cerbumas, ĉu, se mi ŝteligus la medalaron de Basil, mi povus dank' al malavara kaj komplezema asekura kompanio unuafoje en la vivo eksterlande ferii ĉe luksa, kvinstela hotelo — anstataŭ ĉe pensiono en fride friska norda banurbeto, kie jam de 28 jaroj Basil feriigas min. Pro la tieaj fumaĵitaj haringoj, kiuj sanige efikas sur lian digeston — almenaŭ tion li volas kredigi. Fakte, se juĝi laŭ la postharinga ruktado de Basil, ili nur venĝeme efikas. Sed jes. Senharinga suda hotelo, ie en Varmujo, pagata de asekura kompanio, estus paradizo. Sed kiu, krom alia tedulo kiel Basil, ŝtelocele interesiĝus pri senvaloraj armeaj feraĵoj?

Vendredon, 6an de marto

Ĉu anonceti en la ĵurnalo: 'Bezonata: diskreta profesiulo por translokigi valoraĵojn…?' Ne. Tro riske. Tamen notindas, kiel facilas krimule ekpensi. Ĉu ankaŭ krimule ekagi?

Dimanĉon, 8an de marto

Beti kaj Alfred invitas nin ĉe si por dividi botelon da vino. 'Por meti finon al la travivaĵoj de la pasinta semajnfino,' diras Beti. Dum la vespero Alfred — iom mistere, laŭ mi — anoncas, ke li intencas funde kaj forte sekurigi sian domon. 'Mi rivelos nenion,' li sekretas. 'Vi vidos.' Basil ekdormas kaj — eĉ pli hontinde — ekronkas. Mi provas senkulpigi lin, dirante, ke mia edzo malvarmumas. Kompreneble neniu kredas min. Mi trenas la ronkinton hejmen jam antaŭ la deka. Ĉe ni, kaj vekiĝinta, Basil diras, ke li pasigis unu el la plej agrablaj vesperoj en sia vivo. 'Ne blekis Alfred pri siaj damnindaj poŝtmarkoj,' li diras. 'Pro tio mi povis trankvile dormi.' Mi ĵonglas per la nocio, ke eble Basil ŝtelis la poŝtmarkojn. Sed ne. Mia edzo ne sufiĉe ruzas.

Lundon, 9an de marto

Mi provas pardonpeti ĉe Beti kaj Alfred pro la hieraŭa konduto de Basil. Neniu hejme. Bizare. Ĝenerale aŭ unu aŭ la alia troveblas.

Merkredon, 11an de marto

Beti ĉe la poŝtoficejo. Mi: 'Mi provis viziti vin lundon.' Beti: 'Ho… ni ekskursis. Bestoĝardenen.' Eĉ pli bizare. Ili neniam ekskursas.

Vendredon, 13an de marto

Haltas enorma kamiono ekster la domo de Beti kaj Alfred. Elsaltas du harozaj kaj — honeste — tute manĝindaj maskloj. Unuavide rok-kanzonistoj — mi ekĵaluzas, ĝis mi rimarkas flanke de la kamiono devizon 'Sekureco: Vi dependu, ni defendu'. Do gardistoj. Tamen kial ili portas diversajn konstrumaterialojn — brikojn, lignon — en la aŭtomobilejon de Beti kaj Alfred? Kial ankaŭ metalajn stangojn, dratojn? Bedaŭrinde unu el la gardistoj — la plej rok-steluleca — rimarkas min malantaŭ la kurteno kaj maldece gestas. Kial nur gestas, ne sugestas? Eble pro tio, ke estas ja vendredo la 13a — tago de malbonŝanco. Tamen pro mia vundita honoro mi sentas min devigata retiriĝi. Mi eksidas en la salono kaj formordetas al mi la ungojn. Jam de jardekoj mi ne faras. Nur antaŭ ol edziniĝi al Basil.

Sabaton, 14an de marto

Mi diskutas kun Basil la misteron de la aŭtomobilejo (prisilentante la fakton, ke mi enamiĝas en du plej sukajn specimenojn de la vira sekso — Basil tion ne komprenus). 'Neniu mistero,' li sentencas. 'Sekureco ege gravas en la hodiaŭa mondo. Pro tio mi aĉetis la novan seruron.' Li koleregas, kiam mi helpeme atentigas, ke li ankoraŭ ne instalis ĝin. 'Tro okupata,' li gruntas, surmetante ĉapelon kaj elirante. Imagu — kial aĉeti seruron, kiam eblus dungi adonisojn? Ve! Nepras sufoki herezojn tiajn.

Vendredon, 20an de marto

Dum la tuta semajno obtuzaj frapoj, batoj, martelado, grincado, k.t.p. k.t.p. de interne de la aŭtomobilejo. Mi apenaŭ povas koncentriĝi pro mia scivolemo. Krome unu el la duondioj — ne, tion mi ne diru — unu el la laboristoj okupiĝas en la malantaŭa ĝardeno pri la ĉirkaŭbarilo. Kie estis heĝo — ne inter ni kaj Beti kaj Alfred, sed alinajbare — staras nun pli alta, sendube pli fortika betona barilo. Eĉ Basil, kiu ĝenerale ŝajnigas indiferenton, rimarkas, ke instalita estas elektra barilo, eble unu metron alta, certe ne pli, kiu ĉirkaŭas interne la tutan ĝardenon. 'Malŝparo de mono,' ĉikanas Basil. 'Ĉiu stelisto tuj rimarkos kaj facile subenrampos. Sendube tiaĵojn oni instruas en la ŝtelisto-lernejo.' Hodiaŭ miaj adoratoj anstataŭas la grandan pordon de la aŭtomobilejo per unu malgranda, malalta, samtempe blokante per brikoj la kroman spacon, kie staris la pordo. Mi rimarkigas al Basil, kiam li revenis de la oficejo, la rekonstruitan aŭtomobilejon. 'Eble ili aĉetos pli malgrandan aŭton,' superecas Basil. 'Aŭ,' studante la pordeton, 'biciklon. Pro la kosto de benzino — skandale.'

Sabaton, 21an de marto

Mi provas embuski Beti-on ĉe la bakisto. Vane. Mi havas la impreson, ke ŝi evitas min.

Lundon, 23an de marto

Kamiono, rok-idoloj for. Nenia spuro. Ankaŭ silento de interne de la aŭtomobil-(ĉu bicikl-?)ejo. Kio okazas? Aŭ neokazas?

Merkredon, 25an de marto

Vekas min ĉirkaŭ la 2a matene ronkatako de Basil. Mi estas kolere batonta lin, kiam mi konstatas, ke esceptokaze ne kulpas li. Kulpas — ŝajne — ekstera ŝtormo: hurlado, muĝado de la elementoj, ventego, pluvado. Mi ellitiĝas por fermi la fenestron, metas manon sur la tenilon kaj — ŝtoniĝas. Ĉar tie, sube, en la apuda ĝardeno de Beti kaj Alfred, staras — ne, pozas, statuas — la plej feroca, samtempe la plej nobla, majeste muskola besto iam ajn imagebla. Jes — alrigardas min per du enormaj fajro-orboj tigro, kies striita felo pro la pluvo brilas, lumas dank' al la dancantaj radioj de pala, nubojn ĉasanta luno. Ĉu mi sonĝas? Ĉu mi partoprenas la vivon, la koŝmaron de iu alia? Verdire — ĉu taglibron mi verkas aŭ novelon? Mi ne plu scias. Kaj svenas.

Bildo

Poste.

La kuracisto opinias, ke ne gravas la vundeto, kiun mi suferis, falante. Tamen li oblikve atentigas pri troa konsumado de alkoholo kaj rekomendas, ke mi pli ekzercu min. 'Por forpeli la fantomojn,' li ŝercas, elirante. 'Kaj la tigrojn.' Ankaŭ Basil skeptikas. Memevidente, kiam li kontrolas, videblas nenio. 'Strigoj,' li graŭlas. 'Petolas la lumo.' Mi volas, ke Basil iru tuj al Beti kaj Alfred, sed Basil rifuzas. 'Mi restu ĉi tie por gardi vin, kara,' li diras, ne tre konvinke. 'Kontraŭ la tigro.' Kaj ridaĉas.

Feliĉe tamen kelkajn minutojn poste aŭdiĝas la ĉefporda sonorilo. Eniras Beti, kiu konsterniĝas pro mia bandaĝo kaj kretkolora vizaĝo. Mi klarigas, kio okazis, kaj ŝi mienas kiel knabineto antaŭ lernejestro. 'Ve,' ŝi balbutas, 'mi volis diri, sed Alfred malpermesis. Jes, tigron ni aĉetis — por protekti nin. Alfred diras, perdinte sian kolekton, ke sen protektilo ne eblos trankvile dormi.' 'Kial tigro?' logikas Basil. 'Kial ne hundo, kiel ordinaruloj?' Kompatinda Beti. En tiu ĉi momento mi vere ekkompatas ŝin, malgraŭ la vulgaraj ceramikaĵoj. 'Nu, pro la kolekto,' si ekploretas. 'Alfred diras, ke se li ne plu povos ĝui ekzotajn poŝtmarkajn bestojn, li ĝuos ekzotan realan beston. Kaj la kompenso de la asekuro-kompanio ebligis al ni akiri kaj instaligi la tigron. Kiun parenteze ni nomis Basil. Ĉar ankau nia tigro ronkas.'

Basil estas ion dironta sed ĉi-momente aŭdiĝas freneza frapado kaj sonorado ĉe la pordo. Responde iras Basil, kiu revenas hororigite. 'Ĵurnalistoj,' li siblas. 'Hordoj da. Kaj fotistoj, kameraistoj. Ĉiuj tigron serĉantaj.' 'Fifekfik,' kriĉas Beti — vere, mi neniam aŭdis ŝin tiel sin esprimi. 'Mi diris… jes, mi diris, ke rezultiĝos io tia. Mi flugu.' Jes. Aĉas la ceramikaĵoj sed neniu meritas sorton tian. Eĉ ne Beti kaj Alfred.

Dimanĉon, 29an de marto

Finfine ripozo. Dum tagoj svarmis ĉi tie radio-raportistoj, televidistoj, filmistoj — ne nur enlandaj, ankaŭ eksterlandaj. Basil ekbolas pro kolero, trovante japanan skipon tendumanta sur lia gazono. Li moliĝas, kiam la ĉefo proponas al li monon, sed apopleksie senkoheris — lia sanstato vere timigas min — kiam li konstatas, ke la japano enmanigis al li eŭro-biletojn. 'Pundoj,' li konvulsias. 'Pundoj — samkiel hundoj. Buldogoj britaj…'. Mi ordonas al Basil, ke li iru poluri siajn medalojn. Frotado de la medaloj — kiel mi diras — ĉiam trankviligas lin. Feliĉe Basil konsentas kaj ŝafide fortrotas al la medalo-ŝranko. Mi ridetas — iom feble — al la japanoj. Dek minutojn poste mi rimarkas, iom surprizite, ke japanoj kaj tendo estas for. Eble kamikaz-brito pli timigas eĉ ol tigro. Se tion mi antaŭe sciintus, mi estus povinta proponi al Alfred kaj Beti kiel gardiston mian edzon. Tiel sendube ili estus ŝparintaj al si multe da mono — kaj eble ili estus pagintaj al mi belan ferion en Varmujo. Sen Basil.

Tamen mi devojiĝas. Notindas, ke venis ne nur raportistoj. Krom membroj de la publiko, prezentas sin ankaŭ magistratanoj, reprezentantoj de la publika sanservo, policanoj, veterinaroj, kaj aliaj eminentuloj — ĉiuj scivolemaj pri la nova enloĝanto de nia strateto. Ĉiuj konsentas, ke malgraŭ la escepta kaj tute nova situacio, ke ĉe privata domo estas gardata (ĉu gardanta?) tigro, fakte ne ekzistas ordono, regulo, dekreto aŭ leĝo, kiu malpermesas privatan prizorgadon de besto tia. 'Devus esti,' gruntis la urbestro, 'sed ne estas. Kaj pro tio ni estas senpovaj.'

Klare estas, krome, ke la tigro larĝe kaj lukse vivas en modele ekipita eksa aŭtomobilejo: pri krueleco — kiel pretendas kelkaj klaĉgazetoj — tute ne temas. Eĉ la veterinaroj konsentas, ke Basil — la tigro Basil, ne mia edzo — pli dorlote vivas ol multaj samspecanoj ĉe la plej renomaj besto-ĝardenoj. Nur la polica inspektoro insistas, ke la tigro ne estu publike — nome tra la stratoj — promenigata. Alfred: 'Tigron mi aĉetis gardo-, ne bulvardo-cele. Kial instali tigrejon, se tigro neniam ĉeestas?' Retiriĝas la inspektoro. Kiun li plej timas — Alfredon aŭ la tigron — mi ne scias.'

Embarasa momento. Mi vidas — feliĉe nur dum sekundoj — nian hejmon en la televidaj novaĵoj. Klare videblas la ĉifonoj, kiuj kurtene-pretekste pendas ĉefenestre de nia salono. Kulpas Basil, kiu malpermesis al mi mendi novajn. Hontinde. Sendube la tuta mondo nun taksas nin avaruloj.

Mardon, 31an de marto

Nekredeble — precize, kiam ni kredas, ke ĉio pli-malpli normaliĝas (krom, evidente, la ĉeesto de Basil en najbara ĝardeno: ĉu nomi ĝin nun 'ĝangalo'?), skuiĝas denove nia eta mondo. Tute neatendite, ĉ. la 11a matene, alvenas malserene sirene du policaj aŭtoj kondukantaj grandan nigran luksmarkon kaj kvar-kvin pli modestajn veturilojn. Kriĉe haltas la karavano ekster la hejmo de Beti — fakte, pro la aŭto-tiomo, ekster ĉies hejmoj — kaj elsaltas (diable!) armitaj policanoj. Elfalas — mi facile rekonas ilin pro iliaj ratvizaĝoj — el la ceteraj aŭtoj la klaĉgazeta ronĝularo.

Paŭzo, dum la policistoj la ĉirkaŭaĵon (inkluzive de miaj kurtenoj) zorge kontrolas; tiam, el la nigra luksaŭto, elpasas… diable! Kiu? Trajtoj nebule konataj… certe el la televido… televida serio… tiu pri hospitaloj… ne, ne… polica serio… bam! El la novaĵoj… politikisto … ministro, jes, internaj aferoj… ho, kiel li nomiĝas? Egale… mi pelas min eksteren kaj sekvas la tutan bandon en la aŭtomobilejon, pardonu tigrejon, de miaj najbaroj. La ministro, fotata, filmata, mikrofonata, jam plengorĝas: '… jaroj da neglekto… blabla… krimo-ondo… blabla… respondecas niaj antaŭuloj… bla… ni semas… bla… vi rikoltos… bla… intertempe… bla… protektu sin ajnmaniere ordinaraj civitanoj… bla… jes, eĉ tigre… blablabla…'.

Sed tiam — ĉu incitas la beston ministra predikado, klaĉgazetistaj ratvizaĝoj, kameraistaj reflektoroj aŭ simple invado de lia spaco — subite ekroras la tigro kaj, kvazaŭ surrisorte, saltegas super la baroj de sia kaĝo kaj, alteriĝinte tuj apud la ministro, fiksas siajn dentojn en moŝtan kruro-karnon. Ekjelpas la ministro — kiel poste sentencas Basil (edzo, ne tigro), jen verŝajne la plej honesta eldiro de lia tuta ministra kariero — dum fotadas kaj filmadas la klaĉistoj (kristnasko, novjaro kaj ĉiuj sanktulo-tagoj en unusola glora momento: tiel kreiĝas reputacioj). Alkuras la policanoj, ĉiuj pretaj konsili, kion fari, kondiĉe ke ili mem ne faru (t.e. proksimiĝi al sovaĝa, sovaĝanta tigro), kiam — apenaŭ kredeble — la tigro, melankolie ekmuĝanta, subite eltiris la dentojn de sia predo kaj, sin dorsen rulanta, ekŝaŭmanta, konvulsias, spasme fleksiĝas, rigidiĝas kaj mortas.

Momenta silento. Tiam ĥaoso. La polico provas senhomigi la aŭtomobilejon; la klaĉistoj volas foti la tigron, ankaŭ la ministron ('Nura gratvundo, mi certigas al vi'); Beti ĵetas sin sur la kadavron de la agoniinto, lamentante: 'Basil, ho Basil, mi amas vin' (ĉu iam estis io inter si kaj mia Basil?); denove klikklikas la fotistoj; kaj Alfred ekblekas pri la kvalito de hodiaŭaj tigroj, minacante procesi kontraŭ la bestoĝardeno, kiu vendis al li la katon, kontraŭ la firmao, kiu fabrikis la kaĝon, kaj kontraŭ la spertuloj, kiuj garantiis la sekurecon de la instalaĵo.

Du horojn poste. Finfine trankvilo. Ĉiu for: la ministro televidejen por insisti, ke neniu unuopulo, nur la ŝtato, posedas la rajton protekti; pro tio estos enpostenigitaj kaj, pli grave, surstratigitaj miloj da novaj policanoj; la klaĉistoj redaktejen por — nu — klaĉi; la policanoj policejen por prepari raportojn, dosierojn, statistikojn, kunvenojn kaj kunsidojn pri tigro-atakoj; kaj Alfred advokatejen. Pro la garantio. Restas nur Beti, kiu tetrinkas ĉe mi. 'Strange,' si penseme ensuĉas sian teon. 'La veterinaro diris, ke kazon tian li neniam en la vivo spertis. Ŝajnas,' kaj la voĉo mallaŭtiĝis, 'ke Basil estas venenita. En la buŝo, ĉirkaŭ la dentoj, estas tokso-spuroj. Mi demandas min,' flustras Beti, nervoze ĉirkaŭrigardante, 'el kio konsistas niaj ministroj. Ĉu trafluas la vejnojn sango? Mi ekdubas.'

Mi rakontas poste al Basil, hejmenirinta. 'Jen,' li indignas, 'kion mi jam delonge diras. Politikistojn mi ne fidas: ĉiun kaj ĉion ili venenas. Imagu: se ne estus registaroj, estus… estus…' 'Anarĥio,' mi aldonas. Basil perpleksite fiksrigardas min. Kaj, kolere kaptante sian ĉapelon: 'Mi eliros,' li gruntas, klakfermante malantaŭ si la pordon.

Merkredon, 1an de aprilo

Ĝojiga novaĵo! Rompŝtelistoj ĉe ni: for la ankoraŭ senserura medalo-kolekto de Basil! La polico opinias, ke la ŝtelistoj kaptis la okazon de la tigro-morto por reveni al nia strateto. Dum la tuta tago mi revas pri Varmujo, pri luksa hotelo, pri adonisaj kelneroj, pri naĝejo… ĝis Basil anoncas, ke por ŝpari monon li ne pagis la asekuron. Nun mi scias, kial Beti kaj Alfred nomis la tigron Basil. Ne pro ronkado — pro praa, besta stulteco. Por min konsoli, Basil diras, ke li mendis ferieton en — laŭvorte — 'nia plej ŝatata pensiono en nia kara norda banurbeto.' Kaj konsilas al mi paki puloverojn kaj anorakon, ĉar laŭ veterprognozo… ho, ve. Hovehovehove. Kaj ankoraŭfoje. Ho, ve.

M. A. Clerk frue emeritiĝis post kariero en la diplomato-servo, deĵorinte en ambasadorejoj en ĉiuj kvin kontinentoj de la mondo, kaj tie konatiĝinte kun diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto (aŭtodidakte lernata). Post homplenaj jardekoj la aŭtoro de tiu ĉi rakonto nun loĝas kontente kun kato en izola sed pitoreska parto de la suda t.n. Pinta Regiono.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>