Rekte al la artikolo

Gratulinda 'paĝo' en la brita kongresa libro

<<  [953]  >>

Paul Gubbins

Sonoris la vekilo je la sepa horo. 'Kio?' mi duondorme demandis al mi. Subite mi rememoris. La tago de la kongreso en Stoke-on-Trent! Salivumante pro ekscitiĝo, mi salte ellitiĝis kaj, rezignante pri miaj kutimaj flokoj + ovo + rostita pano kun oranĝa konfitaĵo + teo sensukera kun nur iom da lakto, mi surĵetis ĝinzon + ĉemizon + verdstelan puloveron + anorakon kaj, surdorsiginte jam pakitan tornistron, rapidis al la bus-haltejo. Ke la buso al la ĉefstacidomo ne malfruiĝu! Se jes, foriros sen mi la vagonaro — vagonaro, en kiu jam sidas babilante gaja samideanaro. Ho, buso, buso: min ne perfidu!

Kaj tiel tede plu: tiamaniere komenciĝis tradiciaj kongresaj raportoj (malmulte la kongreson prilumante; male la verkinton). Feliĉe, tamen, dum la Brita Esperanto-Kongreso en Stoke-on-Trent rolludis nek vekiloj, nek salivo, nek verdstelaj puloveroj (tamen okulfrapis la helverda ĉemizo de unu kongresano). Rolludis male honesteco: honesteco, kiu ebligis al la bedaŭrinde nur ĉ. 80 partoprenantoj esplori la esperantan realon en Britujo en 2002 kaj, pli grave, ekplani pli firman estonton.

En foje amuza sed ĝenerale pensiga 'fest-, pest- aŭ rest- parolado', David Kelso, la EAB-direktoro pri evoluigo, notis, ke malgraŭ tio, ke esperantistoj en Britujo malmultas, 'ni staras sur forta fundamento'. David parolis pri ŝanĝiĝintaj 'kulturaj tajdoj' (ekz. ŝrumpas en elektronika epoko tradiciaj organizaĵoj kaj kluboj) kaj aldonis, ke nepras aktivi laŭ nunaj fluoj, esplorante — eble — t.n. lojaleco-kartojn kaj 'vendante', kiel Tesco, tion, kion postulas klientoj. Tamen, kiel memorigis David, Tesco vendas varojn, EAB ideon; kaj do la Tesco-modelon EAB ne sekvu, tamen eventuale akompanu. Sed por tion fari nepras altkvalita varo kaj solida administrado; nepras ankaŭ ekspluati la interreton.

Renesanco kaj renovigo

La parolado de David, kiel li celis, naskis viglan debaton, dum kiu estis diskutata i.a. la rolo de federacioj kaj de kluboj en la brita movado. Sed prezentiĝis dum la kongreso aliaj eblecoj priparoli la estonton: gvidis Rolf Fantom sesion 'Kien, kiel: freŝaj ideoj de juna talento' kaj — fakte samtempe — eblis diskuti kaj influi enhavon kaj rolon de La Brita Esperantisto. Tiel eblis al kongresanoj engaĝiĝi en la renesanco de Esperanto en Britujo: renesanco karakterizata memevidente de la nova EAB-sidejo kaj -biblioteko en Barlastono. Kaj se postkongrese restas nur unu impreso, do jen ĝi: renovigo. La brita movado, ankoraŭ dormeme, vekiĝas, salutante novan tagon, konsciante novajn eblecojn. Realigi ĉi tiujn eblecojn kaj spiti la cinikulojn kaj en kaj ekster EAB, kiuj pridubas la traviveblon de Esperanto en Britujo (kion ekzemple mi aŭdis de unuopuloj — ne, mi substreku, de oficistoj — dum la SATEB-jarkunsido okazanta nur unu semajnon post la Stoke-kongreso) estas la tasko alfrontanta al aktivuloj.

Renovigo tuŝis ankaŭ la mastruman komitaton de EAB. Forlasis ĝin Bill Walker, kiu okupiĝadis i.a. pri juraj aspektoj de la translokigo de EAB al Barlastono. Resumis EAB-kasisto Joyce Bunting: 'Kiom vi ŝuldas al Bill, vi ne povas konjekti.' Same, kiom EAB ŝuldas al Joyce apenaŭ kalkuleblas: tamen, kiel ŝi memorigis al kongresanoj, ankaŭ ŝi post multjara laboro por EAB deziras retiriĝi kaj transdoni siajn kontlibrojn al iu alia: posteulo nepre sin anoncu ĝis la venonta jarkuveno en Skotlando. Intertempe prezidanto restas Edmund Grimley Evans kaj vic-prezidanto David Bisset; sekretario estas Geoffrey Sutton. El iamaj komitatanoj restas nur Frank Spilsbury kaj Eric Walker; nove elektitaj estas Graham Blakey, Helen Fantom kaj Grahame Leon-Smith. Al ĉiuj saĝon kaj sukceson!

Kritikis tamen la elektoproceduron Stephen Thompson, prezidinto de EAB. Li protestis — ŝajne prave, malgraŭ asertoj de la podio — ke antaŭe eblis al membroj voĉdoni ne nur por komitatanoj sed ankaŭ por oficistoj. Male en Stoke, kie ĵus elektitaj komitatanoj retiriĝis por decidi inter si, kiuj okupos prezidantan, vic-prezidantan kaj sekretarian postenojn. Nepras, ke membroj mem elektu oficistojn; ke, kaze de frakcioj ene de la mastruma komitato, estu organizata inter la membraro sekreta voĉdonado por eviti embarason ĉe individuaj kandidatoj. La komitato bonvole pli demokratie kaj laŭ establita precedento aranĝu la elektojn dum la glasgova kongreso.

Bildo

Kongresanoj ĉe kafo. De maldekstre: Graham Leon-Smith, Helen Fantom kaj Roy Simmonds.

(Pli granda bildo)

Kulturaj, distraj eroj

Feliĉe, tamen, kongresoj konsistas ne nur el komitato-kunsidoj, elektoj kaj proceduro-disputoj sed ankaŭ — plej grave — el kulturaj, distraj eroj. Aparte ĝuindaj estis do la kontribuaĵoj de la ĉefa, eksterlanda gastpreleganto, kroatino Višnja Branković, fondinto de la firmao Orbis Pictus. Višnja, unuafoje vizitanta Britujon, gajnis multajn novajn amikojn dum la kongresa semajnfino, ne nur pro siaj prelegoj — pri 'Istrio: La magia tero' kaj pri la entrepreno Orbis Pictus — sed ankaŭ pro sia malferma, homama temperamento. Gravas por si kaj 'la magia tero' kaj Esperanto, tiel ke ambaŭ estu ligataj, 'por ke Esperanto celu al homoj, por ke ĝi havu ian utilon — ekzemple turismon'. Prelegis ankaŭ Ian Fantom pri 'Kvardek jaroj da Esperanto; kvindek da piano', Marjorie Boulton pri la signifo por si de Stoke-on-Trent, kaj Martin Howard, kiu gvidis stimulan sesion pri ceramikaj terminoj (temo aparte taŭga en la ceramika urbaro). Krome Višnja, kune kun Helen Fantom kaj Elizabeth Stanley, gvidis por komencantoj konversaciajn rondojn: nepra sed foje neglektata aspekto de ĉiu kongreso (fakte de ĉiu Esperanto-evento).

Kaj Višnja kontribuis ankau al elstara, preskau profesia distra vespero. En mia Esperanto-vivo mi toleris koncertojn kaj distrajn vesperojn akcepteblajn nur pro kutima esperantista troĝentileco (aŭ surdeco), sed lastatempe kaj kun kreskanta ĝojo — aŭ, pro aĝo, malkreskanta cinikismo — mi konstatas, ke la nivelo de esperantaj distraj aranĝoj mirinde pliboniĝas. Kaj tiel en Stoke. Deklamis poemojn Višnja Branković, Marjorie Boulton kaj Jack Warren; kantis Sally Philips, Stephen Thompson, Hilary Chapman kaj Elizabeth Stanley; muzikis Peter Bolwell, Ian Fantom kaj Michael Seaton; aktoris Angela Tellier kaj Colin Simmonds; afrike dancis Viktor Mensah. Dum milionoj da britoj brute sidis antaŭ siaj sabataj televidekranoj, ni esperantistoj ĝuis buntan, internacian spektaklon: jen la kongreskotizo oble repagata. Gratulon al ĉiuj partoprenintoj!

Gratulon ankaŭ al la organizintoj de la 84a Brita Kongreso — ĉefe al Terry Page, ankaŭ al Hilary Chapman kaj aliaj, kiuj kunkreis tradician sed samtempe antaŭen rigardantan kongreson. Ekzemple: kia ironio, ke ĉi-jare en Stoke okazis lastatempe neglektata ceremonieto por transdoni standardon al organizantoj de la venonta kongreso; ironie, car ĝuste en la sama halo en Stoke antaŭ pli ol dek jaroj malokazis la ceremonieto, ĉar la transdononto (hontu: vi scias, kiu vi estas), enuigata de — ni diru — tro longa distra vespero, estis forfluginta al apuda drinkejo. Tamen tiu ĉi lasta, ege sukcesa 'paĝo' — dankon denove, Terry — en la libro de britaj kongresoj signifas, ke la historio pri la maltrafita flago-ceremonieto povas nun fariĝi nur amara piednoto en ja dolĉa, espereble tiel daŭrigota, kongreso-kroniko.

Paul Gubbins, netransdoninte flagon en Stoke al kongresaj posteuloj, sendube kontribuis pli ol ĉiu alia al la disfalo de la Esperanto-movado en Britujo, rikoltante la koleron de tradiciemuloj, kiuj tuj forlasis la nacian asocion. Li nun pentas, redaktante La Britan Esperantiston, kaj kompilante kongresajn raportojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>