Rekte al la artikolo

Apartaj problemoj, kiujn alfrontas la kreanto de iu lingvo por tutmonda uzado

<<  [953]  >>

Malcolm Jones

Jen la dua eseo, kies aŭtoro ricevis en la jaro 2001 la premion 'John Buchanan' de la Universitato de Liverpolo. La alian premion ricevis David Thornell, kies eseo — pri la sama temo sed alimaniere pritraktita — aperis en la lasta numero de La Brita Esperantisto. Interesatoj komparu la du versiojn!

Ek de la biblia rakonto pri la babelturo, la homa historio montras ĉe multaj individuoj kaj skoloj daŭran okupiĝon pri la problemo de lingva komunikado inter homoj havantaj malsamajn gepatrolingvojn. Oftege estas esprimita la dezirindeco de iu nove kreota lingvo, kiu senigos sin je la diversaj malfacilaĵoj de la naciaj lingvoj. Jam troviĝas en la historio pli ol 800 projektoj kaj provoj krei tian internacian lingvon1, el kiuj 54 aperis inter 1876 kaj 19652: fakto, kiu montras unuflanke, ke la problemon oni daŭre opinias grava en la moderna epoko, kaj aliflanke, ke la solvo ŝajne ankoraŭ ne estas trovita.

1 Isaj Dratwer, Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj (1970), pĝ. 11.

2 Pierre Janton, Esperanto: lingvo — literaturo — movado (Rotterdam: UEA, 1988), pĝ. 26.

Iu kreanto de tia lingvo devas unue decidi pri ĝiaj celoj: ĉu ĝi estu por ĉiuj homoj por ĉiuj eblaj celoj; ĉu por specifa(j) grupo(j) por limigita interŝanĝo de kvazaŭ aŭ efektive fakaj informoj; ĉu ĝi estu nur skriba aŭ nur parola lingvo, aŭ ĉu ambaŭ; ĉu la lingvo devos esti facile lernebla aŭ ĉu tio ne estas gravaĵo. Ankaŭ decidenda estas la laborprocedo, ĉu krei apriore, do de 'nula bazo', aŭ aposteriore, per la uzo de jam ekzistantaj trajtoj aŭ elementoj el naciaj lingvoj, aŭ ĉu 'mikse'. Kredeble, la unua maniero donas al ĉiuj lernantoj la saman, verŝajne altan ĉar tute fremdan, kvanton da lernotaĵoj, dum la dua maniero plifaciligas la lernadon, sed ne tute juste, ĉar ĝi favoras homojn laŭ la grado de simileco, kiun ilia lingvo havas al la inventaĵo. Tiu proksimeco povus tamen esti avantaĝa en tio, ke ĝi relative facile kuraĝigus almenaŭ iujn homojn lerni kaj ekuzi la novan lingvon, kiuj poste varbus parolantojn el aliaj lingvaj fonoj. Tiaj konsideroj grave influas la sekvajn paŝojn, ĉar ili prezentas al la verkanto-kreanto la limojn, ene de kiuj li laboros. Konjekteble, ju pli da limoj, des pli facila estas la tasko: oni scias, ekzemple, ke oni kreas nur por iu intelekta elito, kiu volos interkomunikiĝi nur pri sciencaj temoj.

Ni supozu tamen, ke la kreanto decidas verki lingvon kun la plej vastaj eblecoj: por ĉiaj homoj por ĉiaj celoj.

Ia skribsistemo estas do bezonata, kaj la demando prezentiĝas: ĉu oni skribu per jam ekzistanta alfabeto, aŭ per adapto de iu tia, aŭ ĉu ĝi estu tute nove elpensita sistemo? Denove, iu aposteriora sistemo verŝajne kuraĝigos tiujn, kiuj jam konas iun parencan alfabeton, sed ekestas malegala lernŝarĝo, kiam temas pri lingvo por tutmonda uzo. Plia demando estas, ĉu ĝi daŭre validos post evoluoj en komunikadteĥniko? Kiel konate, la Esperanto-alfabeto kun ĝia manpleno da supersignitaj literoj kaŭzis problemojn en la kadroj de tajpado kaj komputilskribado, sekve de kio estiĝis pluraj reformproponoj. Iu nova lingvo devus profiti el tiu sperto kaj eviti tian problemon.

Lige kun la alfabeto estas la ortografio: la nova lingvo bezonas regulojn pri la litera reprezentado de la diversaj sonoj, ekzemple, ĉu ekzistu digramoj; kaj tuj leviĝas la rilata demando pri ĝuste tiuj sonoj, nome, kiom da ili estu en la nova lingvo. Ju pli da sonoj la lingvo havas, supozeble des pli fleksebla ĝi estas, sed ankaŭ des pli malfacile elparolebla, kaj des pli verŝajne ekestos misprononcoj kaj do miskomprenoj.

Konate estas, ke parolantoj de iu nacia lingvo trovas la prononcon de certaj sonoj malfacila, ĉar ĝuste tiuj sonoj ne ekzistas en la gepatra lingvo: ni prenu kiel ekzemplon la anglan literkombinon th, kiu efektive havas du prononcmanierojn, kiuj ambaŭ stumbligas alilandajn lernantojn, aparte eĉ la najbarajn francojn kaj germanojn. Nia nova lingvo devus havi laŭeble limigitan sonsistemon kaj por faciligi la lernadon kaj por eviti miskomprenon pro troa tordado de la sono kaŭze de iu gepatralingva kutimo — ja ne ĉiu nova lernanto estos lingvisto kun kapablo bone imiti la novajn sonojn. Gravos ankaŭ, ke la lingvo estu klare komprenebla pere de telefona interparolado, per radio, ekzemple por eventuala uzo en aer- aŭ spac-navigado, kaj nuntempe, gravege, ĝi taŭgu por parol-rekonaj kaj -kreaj komputilprogramoj.

Similajn problemojn prezentas la gramatika strukturo de la nova lingvo. Kiamaniere oni montru la funkciojn de la vortoj en frazo? Ĉu la vortordo ludu tian rolon, aŭ la vortoj mem iel ŝanĝu siajn formojn, aŭ iuj partikuloj funkciu kiel gramatikaj indikiloj sen ia propra semantika signifo? Certe estas avantaĝe iel krei kiom eble plej liberan vortordon; unue, ĉar la diversaj naciaj lingvoj havas mem multajn diversajn sistemojn, kaj tia libereco ebligus al ĉiuj relative facile adaptiĝi al la nova esprimilo; due, ĉar tradukado estas ankaŭ pere de tio plifaciligata, aparte, kiam temas pri literaturaĵoj, poemoj kaj kantoj. 'Travidebla' kaj regula gramatika strukturo estas ankaŭ nepraĵo, se nia lingvo trovu sian lokon en la sistemoj de perkomputila tradukado: ĝi teorie eĉ pli taŭgus ol iu ajn alia lingvo kaj povus servi kiel 'pontlingvo' inter la pli komplikaj naciaj lingvoj.

La lasta ero, la karno sur la jam proponitaj lingvaj ostoj, estas la leksiko. La kreanto devus provizi manieron esprimi laŭeble ĉion en la tutmonda lingvo, kion eblas diri en iu nacia lingvo, inkluzive de nuancoj de penso aŭ de stilo. Tamen, daŭre gravas la celo ne tro ŝarĝi la memorkapablon de la lernanto. Tiucele, iu aposteriora sistemo ankoraŭfoje havas memevidentajn avantaĝojn. Plie, por havi vere klaran lingvon, alstrebindas la evito de ĉiaj homonimoj kaj paronimoj.

La starigita 'butikumlisto' por tia ideala tutmonda lingvo enhavas tamen konfliktajn postulojn: ĝi kvazaŭ povu esprimi ĉion eblan per prefere preskaŭ neniuj rimedoj! Evidente la lingvokreanto devas zorge pesi la konfliktaĵojn kaj atingi la plej konvenan kompromison: severa unueco '… por lingvo estas multe pli necesa ol ĉiu sajna aŭ eĉ vera perfekteco'3.

3 Leteroj de Zamenhof, dua volumo, pĝ. 113 (al la Lingva Komitato, 20 decembro 1907), citita kiel numero 141 en Lingvaj Respondoj.

Ne tute ekster la kadro de la nuna eseo troviĝas la lasta defio: post la teĥnikaj problemoj de la kreado restas por la kreinto tiuj praktikaj de persvadado: kredindigi la lingvon, akceptigi ĝin inter la celata uzontaro. Ni vidas, ke en la kazo de Esperanto, la ĝis nun plej sukcesa 'tutmonda' lingvo, relative malmultaj homoj ja adoptis ĝin, malgraŭ ĝiaj pluraj bonegaj kvalitoj. Ni vidas ankaŭ, ke multe pli da homoj strebas lerni la (uson)anglan: strebado, kiu kvankam longdaŭra ofte atingas malpli altan uzonivelon en tiu lingvo ol estus ebla en Esperanto, sed kiu respegulas la fortan deziron uzi iun lingvon internacie.

Ĉu finfine neniu lingvo iniciatita de individuo plenumos la perceptatan bezonon, sed tion faros, evidente post longega evoluperiodo, nur iu nacia lingvo adoptita kaj adaptita de multnombra, multnacia uzantaro?

Malcolm Jones estas lingvo-instruisto ĉe gimnazio en Skipton. Li aktivas en la brita sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj estas kunaŭtoro de la infana Urso-Kurso.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>