Rekte al la artikolo

Esperanto-ponto

<<  [954]  >>

Bildo

La foto montras du Roy-ojn — OEF-prezidanto Roy Simmons (maldekstre) kaj la bienisto Roy Threadgold — kaj trian rojon sub la krokodilo.

(Pli granda bildo)

Kiam bienisto Roy Threadgold ĉion perdis dum la aftozo-krizo, membroj de la Orienta Esperanto-Federacio (OEF) decidis helpi lin restarigi sian bienon, kie vizitantoj — helpe de Esperanto-komentario — povis vidi diversajn ekzotajn bestojn. Anoj de OEF konstruis kaj farbis t.n. Esperanto-ponton, kiu kondukas vizitantojn al piknikejo.

Jen elstara kaj gratulinda ekzemplo, kiel esperantistoj povas eniri siajn komunumojn kaj atentigi pri la internacia lingvo.

Al la kostoj de la ponto kontribuis ankaŭ EAB kaj la Londona Esperanto-Klubo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>