Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [954]  >>

Jack Warren

Daŭras la serio pri esperantistoj, kiuj antaŭenigas la internacian lingvon en siaj regionoj. Se vi konas iun, kies ĝenerale ne agnoskata agado tamen meritas prilumadon, nepre kontaktu la redakcion de La Brita Esperantisto. Ĉi-numere ni intervjuas Jack Warren, el Middlesbrough.

Bildo

LBE: Jack, ni iru rekte al la kerno de la afero. Kial vi eklernis Esperanton?

JW: Mi estas lingvoinstruisto, precipe de la angla al fremduloj, kaj jam ekde multaj jaroj rimarkas, kiel oni luktas kun fremda lingvo kaj kulturo, ofte sensukcese. Krome la nacia lingvo de mia edzino estas la hispana kaj miaj infanoj — la bonŝanculetoj — estas dulingvaj, do mi ĉiutage konscias pri lingvaj malsimilaĵoj. Angleparolantoj, plejparte unulingvuloj, tute preteratentas la lingvan problemon. Mi serĉis solvon kaj ĝustan kaj praktikan por ĝi.

LBE: Do bonvolu diri, kie, kiel kaj kiam vi lernis la lingvon.

JW: La senpagan perpoŝtan kurson mi faris jam en 1982, rekomencis en 1987 kaj plustudis per korespondaj kursoj ĝis 1996. Mi ankaŭ multon lernis per la barlastonaj someraj kursoj, kiujn mi ĉeestis en 1988, 1989 kaj 1996. Barlastono estas mia plej ŝatata loko en Esperantujo.

LBE: Kiel vi laboras por Esperanto?

JW: Precipe ene de la jorkŝira federacio, kies eventojn mi regule ĉeestas ekde la fruaj 90aj jaroj pro malapero de la nordorienta federacio. Tie mi deĵoris kiel komitatano. Ankaŭ, ekde 1998, mi redaktas la federacian bultenon La Blanka Rozo. Mi klopodas, ke ĝi fariĝu pli revuo ol bulteno; tamen ĝi ankoraŭ gravas kiel atentigilo pri la venonta kunveno! Ni ĉiam bonvenigas kontribuojn el ekster nia regiono. Ĉar redaktoro devas plenigi spacojn sur la paĝoj, la tasko instigis min mem skribi kaj foje eĉ verki en la internacia lingvo.

LBE: Jes. Fakte, en La Brita Esperantisto, plenigi spacon ne estas problemo — trovi spacon foje ja! Tamen ni ne parolu pri taskoj — male! Diru, kiu estas via plej bela momento en Esperantujo?

JW: Verŝajne la Kajto-koncerto ĉe la UK en Brajtono en 1989: perfekta kunigo de lingvo, okazo, spektantaro kaj muzika talento.

LBE: Ŝajnas, ĉu ne, ke en la jardeko post la brajtona kongreso multo ŝanĝiĝis en Britujo rilate Esperanton…

JW: Vi pravas. La anaro de EAB ŝrumpas kaj maljuniĝas. Jen problemo ne nur por ni, sed por ĉiuj organizaĵoj, kiuj bezonas homan subtenon. Oni emas saluti la interreton por solvi la problemon; tamen mi ne povas imagi viglan organizaĵon, en kiu vizaĝ-al-vizaĝa kontakto ne ludas gravan rolon.

LBE: Hmm. Do kiu viaopinie nuntempe estas la plej granda problemo por Esperanto en Britujo?

JW: Mono! Instruado de t.n. mondlingvoj — la angla, hispana kaj germana — sukcesas pro financa subteno, kiu tute mankas ĉe Esperanto. Pro tio nepre necesas varbi registaran apogon.

LBE: Interese. Sendube ekzistas tiuj, kiuj konsentas kun vi. Kaj do, dum ni parolas pri registaroj, diru, kiu estas la plej urĝa problemo aktuale frontanta al la mondo?

JW: Monda paco. Sen ĝi ne eblas alfronti la duan plej gravan problemon — kiel nutri ĉiujn homojn sen detrui la naturan medion.

LBE: Ho, nutri. Kiu estas via plej ŝatata manĝaĵo?

JW: Svedaj peklitaj haringoj. La recepto ŝokas multajn anglojn, ĉar oni ne kuiras la haringojn. La receptoj troviĝas en La Blanka Rozo 210 kaj 211.

LBE: Ŝajnas, ke vi interesiĝas pri kuirado. Kiujn aliajn flankokupojn vi havas?

JW: Nu, jes — krom kuiri kaj baki, plaĉas al mi promeni kaj bicikli en la kamparo, legi kaj ludi muzikon. Ankaŭ mi kampanjas por publika transporto kaj biciklado. Kaj pro tio, ke estas bone, se instruisto foje iĝas lernanto, mi ankaŭ lernas la kornvalan per koresponda kurso — vera lingva defio!

LBE: Ho, sukceson! Sed mi miras, ke trafluas vian vivon tiom da tajdoj. Kiu do pleje influis vin en via vivo?

JW: Sendube miaj gepatroj. Mia patro estis en Barato dum la dua mondomilito, rekonis, ke gravas lerni lingvojn, kaj estis preta manĝi preskaŭ ĉion. Li ankaŭ ludis buŝharmonikon, foje samtempe kondukante aŭton. Mia patrino estis fervora lingvolernemulo kaj eklernis Esperanton jam en la 30aj jaroj.

LBE: Se vi morgaŭ mortus, kiel oni memorigu vin?

JW: Kiel lingvemulo, biciklemulo kaj buŝharmonik-ludemulo.

LBE: Koran dankon, Jack, pro la intervjuo. Kaj jen eta konsilo: ne sekvu la ekzemplon de via patro kaj, biciklante, ludu buŝharmonikon!

Jack Warren estas lingvo-instruisto kaj loĝas en Middlesbrough, kie li subtenas kampanjojn por publika transporto. Li eklernis Esperanton en 1987, verkas kaj tradukas en la lingvo kaj faras Esperanto-versiojn de konataj kantoj. Li aktivas en la jorkŝira federacio, por kiu li redaktas la revuon La Blanka Rozo. Rakonto lia aperis en Ŝtonetoj Barlastonaj en 1998.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>