Rekte al la artikolo

Portaloj, plezuroj kaj personaj perspektivoj… pri la somerlernejo 2002

<<  [954]  >>

Alwyn Kind

Kio estas pri Wedgwood Memorial College en Barlastono? Kial tien konstante reveni? Do ne nur Esperanto allogas…

Pro tio, ke mi ne volas alilanden vojaĝi (Esperanto-konferencoj ne allogas min), plaĉas al mi iri Barlastonon. Vizitinte la unuan fojon Wedgwood Memorial College (pro printempa 'Esperanto-tago'), mi tuj konsciis la buntecon de Barlastono. Pro tio mi nomas ĝin 'portalo al pliaj plezuroj'. Jen ne nur kursoj pri lingvoj sed ankaŭ pri historio, literaturo, pentrado, dramo, muziko kaj verkado. Tiuj, kiuj preferas ion pli fizikan, povas piede esplori la regionon — t.n. Peak District — kaj viziti malnovajn industrio-centrojn, kanalojn, fervojojn, karbo-minejojn, ŝton-minejojn, potfabrikejojn, ktp, gvidate ĉiam de entuziasmaj spertuloj.

Mi partoprenis kursojn pri lokaj potfaristoj, pri la desegnisto William Morris, kaj pri 'Reloj trans la Pinta Regiono' (pri etŝpuraj fervojoj kaj ties ĉevaloj, kiuj transportis ŝtonojn el la montaro kanalen). Ankaŭ staĝojn pri dancado mi partoprenis, kaj venontjare mi ĉeestos seminarion pri Thomas Hardy.

Konsilindas, antaŭ ol viziti Barlastonon, ne manĝi. La nutraĵoj ĉe la kolegio abundas kaj bongustegas: nepras frandi la lokajn specialaĵojn. Tamen super ĉio regas amikeco kaj helpemo, pri kiuj zorgas la kolegiestro Derek Tatton kaj komplezema stabano. En Barlastono, kiel mi emas diri, mi trovis duan hejmon kaj duan familion — kiel dum la Esperanto-somerlernejo 2002.

Sorĉista kurso

Denove bela miksaĵo de esperantaj amikoj novaj kaj malnovaj — sed ve! La ĉefo, Paul Gubbins, povis resti nur unu tagon pro neatenditaj postuloj rilate sian laboron. Mi kredas, efektive, ke li forestis por ĉeesti sorĉistan kurson, ĉar la somerlernejo glate progresis, kvazaŭ li per magio ĉion defore estrus. Tamen jen eksterlanda gastpreleganto, la vigla aŭtorino Lena Karpunina, kiu parolis (eble iom tro rapide) i.a. pri sia libro La Bato kaj pri sia hejmregiono. Partoprenis ankaŭ ŝia edzo Gerd el Germanio.

Kiel kutime ni tradukis, diskutis kaj vizitis la drinkejon La Verda Stelo (vojaĝinte al la Gladstone-muzeo pri potfarado). La ĉiam afabla Kate Hall estris sesiojn por progresantoj kaj progresintoj; Marjorie Boulton prelegis pri siaj amataj katoj kaj Malcolm Jones emfazis bonan gramatikon. Elstaris dum la semajno lia prelego pri Morris-dancado, kun kostumo, instrumenta muziko kaj eĉ kun dancado. Poste, por sendi nin trankvile liten, Malcolm montris vidbendon — kun esperanta komentario — pri festivalo de varmaeraj balonoj.

Aŭdiĝis multe da muziko: Lena gitarludis kaj dum la distra vespero, krom pianoludo de Jan Swynnoe, ni spektis linio-dancadon de grupo trejnita de Charmian Common. Entute tre ĝuinda kurso — mi jam antaŭpagis por 2003!

Alwyn Kind legis pri Esperanto en 1994 en revuo de la Universitato de la Tria Aĝo (U3A): branĉon de U3A ŝi starigis kun amikino en 1992 en Shrewsbury. Ŝi eklernis Esperanton per la perpoŝta kurso, helpate i.a. de Karolina Gilmore, Arnold Pitt kaj Tom Neill. La diplomon de EAB ŝi gajnis en 1996. Lastatempe ŝi organizas esperantan tradukrondon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>